4-a de aŭgusto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 4-a de aŭgusto estas la 216-a tago de la jaro (la 217-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 149 tagoj restas.
Je la 4-a de aŭgusto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
70: Templo de Jerusalemo estis detruita de la armeo de Romio sub komando de Tito dum sieĝado de Jerusalemo
367: Venonta romia imperiestro Graciano ricevis la titolon Augustus
1060: Filipo la 1-a iĝis reĝo de Francio
1181: Oni observis eksplodon de Supernovao SN 1181.
1265: Batalo de Evesham dum kiu grava angla ribelo malvenkis
1306: Olomouc: murdo de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 3-a - fino de la dinastio de Přemyslidoj
1326: En Moskvo fondiĝis rusortodoksa Katedralo de la Dormado dediĉita al Endormiĝo de la Dipatrino - la unua ŝtona templo
1444: En Szeged reĝo de Pollando kaj Hungario Ladislao la 3-a rompis pro persvado de papa legato la ataŭnelongan pactraktaton kun Otomana Imperio, kaj ankaŭ kontraŭ opinioj de konsilantoj - rezulte pereis en la batalo de Varna
1496: Fondiĝis Sankta Domingo - nun la ĉefurbo de Dominika Respubliko
1532: Reĝo de Francio Francisko la 1-a alligis la feŭdon Bretonio al Francio
1666: Dua angla-nederlanda milito: mara batalo de North Foreland (Kent) komenciĝis - gajnita de angla ŝiparo sekvan tagon
1687: Ivan Mazepa iĝis gvidanto de ukrainaj maldekstradnepraj kozakoj
1693: Franca benediktano Dom Perignon inventis ĉampanon.
1704: Milito de hispana sukcedo: Ĝibraltaro estis okupita de angla armeo (laŭ gregoria kalendaro uzata en Hispanio)
1708: Hungario: liberecbatalo de Rákóczi kontraŭ Habsburga monarkio falis
1770: Aŭstralio: James Cook eknomis malkovritan beston kanguruo
1782: Volfgango Amedeo Mozarto nuptis kantistinon Constanze Weber
1783: Kataklisma erupcio de Monto Asama, unu el la plej aktivaj vulkanoj en Japanio, mortigis ĉirkaŭ 1 400 homojn kaj pliigis malsategon, rezultigante pluajn 20 000 mortojn
1783: En Georgijevsk estis subskribita Kontrakto de Georgijevsk inter Rusia Imperio kaj orienta Kartvelio
1789: Komence de la Franca revolucio de 1789 dumnokte la privilegiitaj sociaj tavoloj rezignis de siaj privilegioj.
1812: Franca invado al Rusio: apud Smolensk kuniĝis armeoj de Michael Andreas Barclay de Tolly kaj Pjotr Bagration
1836: En Moskva Kremlo oni starigis sokle Caro-sonorilon
1854: Flago de Japanio estis establita kiel oficiala flago por flirti sur japanaj ŝipoj
1870: Armeo de la Reĝlando Prusio invadis Alzacon
1883: En Martin fondiĝis Matica slovenská, Nacia Kultura Instituto de Slovakio
1897: En Hispanio oni trovis damon de Elĉo, skulptaĵon de iberoj
1903: Pio la 10-a iĝis papo - estinta patriarko de Venecio favoranta Esperanton
1905: Argentina futbalklubo Estudiantes de La Plata fondiĝis
Unua mondmilito:
1914: Germanio invadis Belgion atakante Lieĝon, reage Britio deklaris militon kontraŭ Germanio - mara blokado de Germanio komenciĝis; Woodrow Wilson deklaris neŭtralecon de Usono en la milito; germana armeo eniris Kalisz - sekvis neatinditaj amasaj reprezalioj, dekkelktaga sistema pripafo de artilerio, pafmortigado kaj subbruligoj, pro kio 95% da konstruaĵoj de la Malnova Urbo falis kaj restis 5 el 70 mil loĝantoj
1916: Liberio deklaris militon al Germanio; Danio vendis al Usono Virgulininsulojn
1919: Al Budapeŝto eniris armeoj de Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio por likvidi Hungaran Sovetrespublikon
1919: Muzeo Rodin malfermiĝis en Parizo
1922: En okupata de bolŝevikoj Buĥara emirlando mortfalis turka militisto kaj gvidanto de Junaj Turkoj Enver Paŝao
1924: Pollando: armita soveta taĉmento nokte atakis urbon Stołpce (nun en Minska regiono) pafmortigante 7 policanojn kaj urban oficiston kun prirabo de terorigitaj loĝantoj
1936: Ĉefministro de Grekio Ioannis Metaxas enkondukis krizostaton
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germanoj pafmortigis en Firlej (nun urba kvartalo) 10 personojn alveturigitaj de malliberejo en Radom
Nov-Jorko: "Nowy Świat" priskribis prelegon de Paul Super, direktoro de pola filio de la Kristana Asocio de Junaj Viroj, kiu post 18-jara restado en Pollando kaj helpo al polaj rifuĝintoj revenis: Se francoj havus la saman spiriton kaj batalus kiel poloj, Francio kaj Eŭropo hodiaŭ estus libera, kaj germanoj jam hodiaŭ estus venkita ŝtato; Londono: Gazetar-Organiza Bulteno de Monda Asocio de Poloj el Eksterlando" informis, ke en Londono aperas kvar polaj revuoj ("Dziennik Polski", "Polska Walcząca", "Wiadomości Polskie", "Jestem Polakiem") kaj en la angla la dusemajna "Free Europe", dediĉita al internaciaj kaj polaj aferoj; oni malkaŝis interŝanĝon de leteroj inter Edvard Beneš kun Władysław Sikorski, kun danko al la pola registaro en ekzilo kaj al ŝipoj, kiuj helpis evakui ĉeĥoslovakajn pilotojn de Francio
1941: Germana polico en Varsovio organizis surstratan kaptadon de komercantoj sen oficiala permeso- Sovetaj regopovoj liberigis de malliberejo Lubjanka polan brigadan generalon Władysław Anders, kiu en interparolo kun Lavrentij Berija ekscias, ke polaj regopovoj indikis lin kiel komandanton de estonta Pola Armeo en Sovetunio
1942: En Varsovio aperis skolta konspira dusemajnrevuo "Drogowskaz" (Vojmontrilo); en distrikto Lublin germanoj konstatis intensan evoluon de partizana movado
1943: Germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto ne malpli ol dekkelkaj personoj kun supozata juda nacieco kaj en Gralewo 10 virojn pro onidira bruligo de sekal-stoko; Volini-Galicia genocido: taĉmento de ukraina polico pafmortigis en Lipno (proksime al Jędrzejów) 16 personojn
1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): ties unua periodo finiĝis kun konkero de 6 kvartaloj, sed poloj ne sukcesis akiri pontojn kaj fervojajn stacidomojn - Pola Enlanda Armeo ordonis ne ataki; Skolta Kampa Poŝto kreiĝis por la tuta liberigita urbo; tri polaj aviadiloj de Royal Air Force ĵetis helpon al batalanta Varsovio super la Hebrea tombejo de Varsovio kaj la Tombejo Powązki en Varsovio; komandadon de germanaj fortoj kontraŭ la ribelantoj transprenis Erich von dem Bach-Zelewski - germanoj komencis seriojn da pogromoj de kvartalo Ochota, kies ĉefa kaŭzinto estis Brigado de SS RONA (Rusa Liberiga Popola Armeo) sub komando de Bronisław Kaminski kaj Oskar Dirlewanger - entute pereis 10 mil de ĝiaj loĝantoj; la plej eminenta en juna generacio soldato-poeto Krzysztof Kamil Baczyński mortfalis trafita en kapon de germana kaŝpafisto; sovetaj regopovoj malkovris apud Lublin radiostacion de Enlanda Armeo; Ruĝa Armeo konkeris Sędziszów Małopolski
Anne Frank kun sia familio estis kaptita de gestapo en Nederlando; Carl Gustaf Emil Mannerheim iĝis prezidento de Finnlando
1950: Premiero de la usona filmo Bulvardo de la sunsubiro de Billy Wilder pri krueleco de amuza industrio
1956: Barato: apud Mumbajo la unua azia nuklea reakciujo ekfunckiis
1964: Afrikusona Civilrajta Movado: 3 batalantoj pri civilrajtoj estis trovitaj mortintaj en Misisipio post ilia malapero la 21-a de junio
1965: Kukinsuloj (Insularo Cook), ricevas staton de memstara administrado, libere ligitaj kun Novzelando.
1969: Reĝlando Libio: reĝo Idris abdikis
1972: Italio: terorisma atako al nafto-dukto farita de Nigra septembro en San Dorligo della Valle
1974: 12 personoj pereis en bomba atenco farita de italaj novfaŝistoj kontraŭ rapidega trajno inter Romo kaj Munkeno
1975: Teroristoj de Japana Ruĝa Armeo prenis 52 ostaĝojn en ambasadejoj de Svedio kaj Usono en ĉefurbo de Malajzio - Kuala-Lumpuro, postulante liberigon de 5 arestitaj membroj de la japana registaro
1979: Francesco Cossiga iĝis ĉefministro de Italio
1983: Bettino Craxi kiel la unua socialisto iĝis ĉefministro de Italio
1983: Supera Voltalando: Thomas Sankara per puĉo iĝis prezidento
1984: Supera Voltalando ŝanĝis nomon al Burkino
2005: Ferenc Mádl iĝis prezidento de Hungario
2007: NASA direkte al Marso lanĉis kosmosondilon Fenikso, kiu trovis tie akvon
2009: La plej alta montpinto de karibia ŝtato Antigvo-Barbudo - Boggy Peak (402 m) - estis alinomita al Mount Obama
2013: Siria enlanda milito: batalo de Salma (gubernio Latakia) komenciĝis - dum du semajnoj 400 personoj pereis, en tio duono murdita de fanatikaj islamanoj
Naskiĝoj |
1521: Urbano la 7-a, papo, inkviziciisto (m. 1590)
1707: Johann August Ernesti, germana filologo kaj teologo (m. 1781)
1719: Johann Gottlob Lehmann, germana mineralogo kaj geologo, kunmalkovrinto de kromio kaj kunfondinto de stratigrafio (m. 1767)
1755: Rodrigo de Sousa Coutinho, portugala politikisto kaj politika verkisto (m. 1812)
1783: Domingo Caycedo, kolombia politikisto, vic-prezidanto de Granda Kolombio kaj de la Respubliko de Nova Granado (m. 1843)
1792: Percy Bysshe Shelley, angla poeto, reprezentanto de la romantismo, rete legebla en esperanto (m. 1822)
1792: Edward Irving, skota kleriko, viziulo kaj mistikulo hugenotdevena, konsiderata antaŭulo de karisma movado (m. 1834)
1802: Ludwika Śniadecka, pola nacia agantino en Turkio, filino de Jędrzej Śniadecki, memorigita de Juliusz Słowacki (m. 1866)
1805: William Rowan Hamilton, irlanda matematikisto kaj fizikisto, konata de la Hamiltona principo (m. 1865)
1839: Calixto García, kuba generalo, gvidanto de kontraŭhispanaj ribeloj (m. 1898)
1844: Ilja Jefimoviĉ Repin, rusia pentristo, membro de la komunumo Peredviĵniki (m. 1930)
1855: Géza Nagy, hungara arkeologo kaj etnografo (m. 1915)
1859: Knut Hamsun, norvega Nobelpremiita verkisto, vojaĝisto, kondamnita al ostrakismo pro simpatioj al naziismo (m. 1952)
1866: János Drumár, hungara verkisto kaj muzikhistoriisto (m. 1922)
1879: Dózsa Szilágyi M., hungara, rumania hungara pastro (m. 1949)
1880: Jerzy Loth, pola geografo, etnografo, rektoro, sporta aganto, fondinto de Rotario-Klubo, esploristo de Ameriko kaj Afriko, esperantisto (m. 1967)
1880: Domokos Gyallay, hungara ĵurnalisto, patro de Zsigmond Gyallay-Pap (m. 1970)
1884: Béla Balázs, hungara verkisto juddevena, konata de esperantigitaj fabeloj La Sep Reĝidoj kaj la filmo En Eŭropo ie (m. 1949)
1892: Domokos Sipos, hungara verkisto, poeto, oficisto (m. 1927)
1900: Elizabeth Bowes-Lyon, reĝino de Britio, edzino de Georgo la 6-a (m. 2002)
1901: Louis Armstrong, usona ĵazmuzikisto, trumpetisto kaj kantisto (m. 1971)
1903: Ferenc Heves, hungara ĵurnalisto kaj publicisto (m. 1973)
1904: Witold Gombrowicz, pola verkisto, reprezentanto de ekzistadismo kaj postmodernismo (m. 1969)
1904: József Trózner, hungara komponisto, dirigento (m. 1989)
1909: Eva Kemlein, germana fotistino juddevena (m. 2004)
1909: Saunders Mac Lane, usona matematikisto, kunkreinto de la teorio de kategorioj (m. 2005)
1912: Raoul Wallenberg, sveda arkitekto, entreprenisto, diplomato, malaperinto, justulo inter la popoloj
1912: Aleksandr Daniloviĉ Aleksandrov, soveta-rusa matematikisto, fizikisto, filozofo kaj montogrimpisto, unu el liaj disĉiploj estis Grigorij Perelman (m. 1999)
1917: Karl Wlaschek, aŭstra entreprenisto, pianisto, miliardulo (m. 2015)
1917: Janka Bryl, belorusa verkisto, parlamentano de Belorusa SSR (m. 2006)
1921: Herb Ellis, usona ĵaz-gitaristo, virtuozo de elektra gitaroj (m. 2010)
1924: György Szabad, hungara historiisto, politikisto (m. 2015)
1925: Ryszard Kossobudzki, pola soldato de Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio (m. 2012)
1929: Jaser Arafat, palestina politikisto, aktivulo de Organizaĵo por Liberigo de Palestino, Nobelpremiita prezidento de Palestina aŭtonomio, murdita (m. 2004)
1931: Kazimierz Świtoń, pola sindikatisto, kunkreinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj silezia "Solidareco", kunkreinto de Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio, parlamentano (m. 2014)
1935: Árpád Hudy, rumania hungara ĵurnalisto kaj lingvisto, publikiginta interalie en "Korunk"
1935: József Kolumbán, rumania hungara matematikisto, redaktoro de "Matematikai és Fizikai Lapok"
1936: Assia Djebar, alĝeria romanverkistino berberdevena, tradukistino kaj filmreĝisorino, feministino (m. 2015)
1937: Péter Korniss, hungara fotisto, fotoraportisto, fotoartisto
1942: Éva Katona, hungara aktorino, edzino de László Király (poeto)
1943: Ulrich Lins, germana historiisto, politika sciencisto, japanologo kaj esperantisto, aŭtoro de La danĝera lingvo kaj kunaŭtoro de Esperanto en perspektivo
1953: Stanisław Pyjas, pola studento, opoziciisto, kies murdo estigis Studentan Komitaton de Solidareco, amiko de Bronisław Wildstein (m. 1977)
1960: José Luis Rodríguez Zapatero, ĉefministro de Hispanio
1961: Barack Obama, Nobelpremiita prezidento de Usono afrik-devena
1962: Csaba Várhelyi, rumania hungara kemiisto, filo de Csaba Várhelyi
1963: Keith Ellison, usona politikisto, la unua islamano en la Usona Kongreso
1965: Fredrik Reinfeldt, ĉefministro de Svedio, plurjara membro de la Parlamento de Svedio
1975: András W. Kovács, rumania hungara historiisto
Mortoj |
785: Al-Mahdi, la tria abasida kalifo
1060: Henriko la 1-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (n. 1008)
1265: Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester), nobelo de Anglio kaj Francio kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 3-a (Anglio) (n. 1208)
1306: Venceslao la 3-a, ĉeĥa, pola kaj hungara reĝo, la lasta el dinastio Premislidoj (n. 1289)
1378: Galeazzo la 2-a Visconti, reganto de Milano (n. 1320)
1526: Juan Sebastián Elcano, eŭska navigisto, kiu unuafoje ĉirkaŭnavigis la terglobon (n. 1476)
1578: Sebastiano la 1-a, reĝo de Portugalio, nepo de Johano la 3-a (n. 1554)
1598: William Cecil, Lordo Burghley, angla politikisto, konsilanto de Elizabeto la 1-a (Anglio) (n. 1520)
1753: Gottfried Silbermann, germana konstruisto de orgenoj (n. 1683)
1770: Johann Gottfried Gregorii, germana pastoro, historiisto, geografo (n. 1685)
1788: Johann Wilhelm Baumer, germana mineralogo kaj kuracisto (n. 1719)
1849: Anita Garibaldi, brazila edzino de Giuseppe Garibaldi, heroino de la du mondoj (n. 1821)
1859: Johano Maria Vianney, ankaŭ konata kiel “la Pastro de Ars”, franca paroĥestro, sanktulo, patrono de paroĥestroj (n. 1786)
1873: George Armstrong Custer, usona militisto kontraŭbatalanta indianojn (n. 1839)
1875: Hans Christian Andersen, dana verkisto, aŭtoro de fabeloj: La novaj vestoj de la Imperiestro, La marvirineto, La najtingalo, La malbela anasido, Fingrulino, tradukataj en esperanto depost Zamenhof mem (n. 1805)
1900: Isako Levitan, rusa pentristo juddevena, fondinto de t.n. pentra ĝenro "pejzaĝo de agordo" (n. 1860)
1908: Radoje Domanoviĉ, serba verkisto kaj satiristo, kies Meditado de ordinara bovo serba estas esperantigita (n. 1873)
1914: Hubertine Auclert, franca feministino kaj sufrageto (n. 1848)
1922: Enver Paŝao, turka politikisto kaj militisto, gvidanto de Junaj Turkoj respondeca pri la Armena genocido (n. 1881)
1927: Eugène Atget, franca fotisto dokumentinta dum 40 jaroj Parizon (n. 1857)
1930: Siegfried Wagner, germana komponisto, dirigento kaj reĝisoro (n. 1869)
1931: Otto Güthling, germana klasika filologo, pedagogo kaj teologo (n. 1853)
1940: Vladimir Ĵabotinskij, juda cionista gvidanto, ĵurnalisto kaj verkisto, fondinto de Juda Legio (n. 1880)
1941: Mihály Babits, hungara poeto, publicisto kaj tradukisto de la generacio Nyugat (n. 1883)
1944: Krzysztof Kamil Baczyński, pola poeto-soldato, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio (n. 1921)
1948: Mileva Marić, serba matematikistino kaj fizikistino, edzino de Albert Einstein (n. 1875)
1957: Washington Luís, prezidento de Brazilo, eseisto (n. 1869)
1959: József Révai, hungara stalinista politikisto juddevena (n. 1890)
1971: Georg Maurer, germana verkisto kaj tradukisto (n. 1907)
1977: Ernst Bloch, germana marksista filozofo kaj ateisma teologo (n. 1885)
1978: Irén N. Sebestyén, hungara lingvistino tradukinta el la finna lingvo (m. 1890)
1978: Lilja Brik, soveta skulptistino kaj filma reĝisorino, kunulino de Vladimir Majakovskij (n. 1891)
1989: Elemér Ilyés, hungara historiisto pri Transilvanio (n. 1919)
1992: František Tomášek, primaso de Ĉeĥio apoginta Ĉeĥoslovakan revolucion en 1989(n. 1899)
1997: Jeanne Calment, franca centjarulino (n. 1875)
1999: Rodney Ansell, aŭstraliano de makiso (n. 1953)
2005: János Dani, rumania hungara arkivisto, historiisto (n. 1923)
2005: Iván Szabó, hungara politikisto, financa ministro de Antall-registaro (n. 1934)
2014: Andrzej Grzębowski, pola esperantisto el Bydgoszcz, direktoro de turisma agentejo Esperantotur, prezidanto de Monda Turismo, organizinto de la Sanmarinecaj Universitataj Sesioj, 12-foje ĉirkaŭnaviginta la terglobon kun esperantaj ekskursoj (n. 1942)
2017: Bogusław Wolniewicz, pola filozofo kaj logikisto, spertulo pri Ludwig Wittgenstein, kritikisto de la nuntemo, en tio de la Eŭropa migra krizo (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Slovakio: Tago de Matica slovenská
Burkino: Tago de Revolucio
Nacia tago sur la Kukinsuloj (Insularo Cook), memstara administrado, libere ligitaj kun Novzelando (1965)
Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Johano Maria Vianney, sacerdoto
- Internacia Solidarec-Tago kun Civitana Socio de Belorusio kaj Movado pri Homrajto
Tagoj de semajno |
La 4-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.