Leliceni
Leliceni | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Csíkszentlélek (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 21′ N, 25° 51′ O46.34722222222225.847777777778Koordinatoj: 46° 21′ N, 25° 51′ O | ||
| |||
Alto super maro | 716 m | ||
Poŝtkodo | 537268 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.857 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 289 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 85724 | ||
Leliceni [leliĉenj] (hungare: Csíkszentlélek [ĉiksentle:lek]) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio oriente de Miercurea Ciuc. Ĝis 2004 Leliceni apartenis al la komunumo Sâncrăieni; nun al ĝi apartenas Fitod, Misentea kaj Hosasău.
Pli ol duono de la komunumaj loĝantoj vivas en Misentea, ankaŭ Fitod havas pli da loĝantoj ol la vilaĝo Leliceni.
Leliceni posedas fortikigitan preĝejon (fortresopreĝejon).
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fontoj
4 Ĝemelkomunumo
5 Renomaj personoj
6 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 Csíkszentlélek havis 696 loĝantojn kaj en 1992 669 (hungaroj).
Historio |
Ĝia unua skriba mencio estas el 1251; en 1333 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Csík.
Fontoj |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Ĝemelkomunumo |
Pusztaederics, Hungario
Renomaj personoj |
Antal Balogh ([] - 1-a de februaro 1975, ?) profesoro pri kemio
János Bocskor (18-a jarcento): kantlibroverkisto inter 1716–1739 en tiu vilaĝo.
Vazul Bándi (1847–?): historiisto, publicisto, verkisto.
Ernő Domokos (n. 20-a de julio 1945): ekonomikisto, universitata profesoro.
Jenő Gáspár: verkisto, poeto
Eksteraj ligiloj |
- Interaga mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
Fortres-preĝejo en Leliceni
|