Sukerkano


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sukerkano


Starr 030523-0142 Saccharum officinarum.jpg


Biologia klasado


































Regno:

Plantoj Plantae

Filumo:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Unukotiledonoj Liliopsida

Ordo:

Poaloj Poales

Familio:

Poacoj Poaceae

Subfamilio:

Panicoideae

Tribo:

Andropogoneae

Genro:

Sakaro Saccharum



Dunomo


Saccharum officinarum
L., 1753

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Sukerkano









v  d  r


Information icon.svg



Sukerkano, science nomata "Sakaro oficina" (Saccharum officinarum) estas planto el la familio de poacoj.


Laŭ aspekto ĝi similetas al bambuo kaj al junko, la tigoj povas atingi la diametron ĝis 5 cm kaj alton ĝis 4 m.


Ĝis malkovro de la sukerenhavo de sukerbeto, ĝi estis preskaŭ la sola fonto por la sukero. La origina loko de la planto estis Barato, sed oni mencias ankaŭ Novgvineon kaj Ĉinion. La certa origino estas neklara.


Oni kultivas la sukerkanon dismonde kaj ĝi donas 55% de la sukerpruduktado. ĉefaj kultivlandoj estas Barato, Aŭstralio, Tajlando, Sudafriko, karibaj insuloj kiel Kubo, Jamajko kaj Dominika Respubliko kaj kompreneble Brazilo.


La enteno de sukerkano je sukero (ĉefe sakarozo) estas ĝis 18% kaj vakso, kiu parte uzeblas en la industrio.


Ĉe la industria sukerproduktado la fibrecaj apartoj de sukerkano uzatas kiel bruliĝaĵoj por la produktado.


En Brazilo, oni uzas la sukerkanon por produkti alkoholaĵojn. Dum la naftokrizoj oni uzas tiujn alkoholaĵojn por peli la aŭtojn. Ne estas en Brazilo aŭtomobiloj pelitaj per pura benzino. Normale, aŭtomobiloj en Brazilo, uzas miksaĵo da 20-25% da alkoholo kaj 75-80% da benzino. Hodiaŭ modernaj brazilaj aŭtomobiloj povas uzi 100% sukerkana alkoholon aŭ tiu miksaĵo por veturi sen bezono de adaptigo.


Ankaŭ en Brazilo, oni uzas la fibron de sukerkano por anstataŭigi lignon en farado de simplaj mebloj aŭ neluksaj konstruaĵoj.




Tranĉita sukerkano



Ekonomika vidpunkto |









































































Ĉefaj produktantlandoj
2 003
(Fonto NAO)
kultivata areo
(kHa)
Rendimento
(kilogramcento/Ha)
Produktado
(Mt)
Mondo 20 419,7 652,9 1 333,3
Brazilo 5 342,9 722,9 386,2
Barato 4 607,6 628,6 289,6
Ĉinio 1 328,0 695,6 92,4
Tajlando 970,0 664,0 64,4
Pakistano 1 086,0 479,3 52,1
Meksiko 639,1 706,1 45,1
Kolombio 435,0 841,4 36,6
Aŭstralio 423,0 851,3 36,0
Usono 403,8 775,2 31,3



  • Sukerkano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Sukerkano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Sukerkano en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




Eksteraj ligiloj |



  • Ĉi tiu artikolo (laŭ la stato de 2009) legita ĉe YouTube.



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51