Roĝero de Wendover
Roĝero de Wendover (m. la 6-an de majo 1236) estis angla kronikisto.
Li estis monaĥo ĉe la abatejo de St Albans, Anglio. Poste li estis nomumata prioro de monaĥejo ĉe Belvoir, sed dum la frua regado de reĝo Henriko la 3-a (Anglio) li estis senpostenigata pro misuzo de la monprovizo kaj reeniris la abatejon de St Albands kiel monaĥo. Tie li mortis en 1236.
Lia ĉefa verko estas la parto de Flores Historiarum, verŝajne komencita de Johano de Wallingford (m. 1214), abato de St Alband: Roĝero pritraktis la jarojn 1216-1235.