Pavlo Skoropadskij
Pavlo Skoropadskij (ukraine Павло Скоропадський; n. 15-an de majo 1873 en Wiesbaden; m. pro aerbombado 26-an de aprilo 1945 en Metten) estis ukraina politikisto, hetmano dum la unua mondmilito, apogita de la germanoj.
Post la Traktato de Brest-Litovsk - marto 1918 -, la centraj potencoj apogis Skoropadskij kaj li iĝis la 29-an de aprilo 1918 hetmano. Lia kaj liaj naciaj sekvantoj batalis kontraŭ la Ukraina Popola Respubliko. Post malvenko de la germanoj, ankaŭ Skoropadskij perdis la potencon en novembro de 1918 (sekvis lin Simon Petljura) kaj fuĝis al Berlino en 1919.
Dum lia regado, oni forte apogis la ukrainan kulturon kaj instruadon. Li eldonis dekretojn pri fondo de ukrainaj universitatoj.
Literaturo |
- Günter Rosenfeld (Hrsg.): Pavlo Skoropads'kyj. Erinnerungen 1917 bis 1918, Steiner, Stuttgart 1999 (Quellen und Studien zur Geschichte des östlichen Europa, Band 55) ISBN 3-515-07467-8