Feria (Badajoz)
Feria | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06390 [+] | ||
Retpaĝaro | www.feria.es [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 150 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 31′ N, 6° 34′ U38.5128549-6.5637733Koordinatoj: 38° 31′ N, 6° 34′ U [+] | ||
Alto | 574 m [+] | ||
Areo | 73,7 km² (7 370 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Feria (Badajoz) [+] | |||
Feria estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas koritos. La censita populacio en 2008 estis de 1.361 loĝantoj.
Enhavo
1 Situo
2 Ekonomio
3 Historio
4 Monumentoj
5 Festoj
6 Turismo
7 Eksteraj ligiloj
Situo |
Feria estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 574 m; je 60 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 20 km de Zafra, plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 73,7 km².
Ekonomio |
Ties ekonomio baziĝas sur la agrokulturo kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj, olivarboj, figarboj ktp).
Historio |
Estis restaĵoj de la Ĥalkolitiko. Poste loĝis la lokon keltoj, romianoj kaj araboj, danke al la favora situo por defendo.
En 1394 la reĝo Henriko la 4-a donis la vilaĝon al Gomes Suárez de Figueroa, superulo de la Ordeno de Santiago, kun titolo de Grafo de Feria. Poste Filipo la 2-a donis al Lorenzo Suárez de Figueroa, filo de la antaŭa, la titolon de Duko de Feria, kaj tiel pligravix¡ĝis la senjorlando de Feria, kaj tiam oni konstruis la plej parton de la estonta kastelo de la loko.
Monumentoj |
La kastelo estis la kerno de la agado de la Duklando de Feria. Ĝi havas elstaregan defendan turon —foje restaŭrita kaj nune loĝiga de Historia Arkivo de la familio Suárez de Figueroa— kaj ankaŭ vizitindan korton.
Estas ankaŭ preĝejo de la 15a jarcento.
La vilaĝo havas tre deklivajn stratojn kiel montara vilaĝo.
Festoj |
Las Candelas (2a de februaro)
Cruces de Mayo (Majaj krucoj) (3a de majo)- Sankta Bartolomeo (24a de aŭgusto)
Turismo |
En la municipa teritorio ekzistas vojo kun dolmenoj taŭga por marŝado.
Eksteraj ligiloj |
(en la hispana)
- La Sankta Kruco de Feria
- Retejo pri Feria
- Rura Hotelo "Cruz del Real"
- Retejo de Feria