Observatorio Félix Aguilar
La Observatorio Félix Aguilar estas observatorio situanta en la
Nacia parko El Leoncito (31°30′36″S 68°37′12″U / 31.51000°S, 68.62000°U / -31.51000; -68.62000 (Observatorio Félix Aguilar))
provinco de San Juan, Argentino. Ĝia
kodo IAU estas 808, Ĝi estis konita kiel
"Observatorio El Leoncito" ĝis 1990, (25-a datreveno de la unuaj observoj), tiam
ĝi estis nomita "Estación Astronómica Carlos Ulrico Cesco" – EACUC
(Astronomia Stacio Carlos Ulrico Cesco), en honoro al la agado kaj monhelpo
de Carlos Ulrico Cesco por establi kaj funkciigi la observatorion.
La observatorio ricevis la nomon de Félix Aguilar (1884–1943), argentina
astronomo kaj inĝeniero kiu estis direktoro de la Observatorio de La Plata de
1919 al 1921, kaj de 1934 ĝis sia morto.
En la Nacia parko El Leoncito troviĝas ankaŭ la
Astronomia Komplekso de El Leoncito (CASLEO), de IAU-kodo 829, kreita en 1983 per
interkonsento inter diversaj universitatoj kaj la federa registaro de Argentino, kaj
kies aktivecoj komencis en 1987.
La Minor Planet Center registris multenombrajn malkovrojn de asteroidoj elde
la observatorio Félix Aguilar.
Historio |
En 1947, la teamo de la Observatorio Lick, en Kalifornio, klopodis determini
la strukturon de la Lakta vojo, la lokalizon kaj la movojn de la steloj. Por tio
necesis fari observojn elde la suda duonglobo. En 1960, la Universitato Yale
ricevis fonduson de 750 k$ de la Fondaĵo Ford por konstruo de tia observatorio
Post ekzameno de pluras situoj, la observatorio estis konstruita en
El Leoncito, apud Barreal en la provincio de San Juan, e las estribaciones
orienta fino de Andoj, ĉirkaŭ 2400 m de altitudo, mastrumita kune de la
Nacia Universitato de Cuyo (Observatorio Astronomia "Félix Aguilar" - OAFA)
kaj la Suda Observatorio de Yale-Kolumbio (Yale-Columbia Southern Observatory - YCSO).
La unua studo de la suda ĉielo okazis inter 1965 kaj 1974, monhelpita de
National Science Foundation (usona agentejo celanta subteni la fundamentan
sciencan esploron.
Dum tia periodo, la Mararmea Observatorio de Usono (US Naval Observatory - USNO)
translokigis meridianan lornon kun cirlko en "El Leoncito" por
plivastigi sian katalogon de la stelaj lokalizoj elde la suda duonsfero. Tiu lorno
estis revenigita en Vaŝingtonon en 1974. Ja sama epoko, la Universitato Yale
eltiriĝis el la YCSO, kiu iĝis la Suda Observatorio de Yale Inc.
(Yale Southern Observatory Inc.[1],
YSO) la 23-an de januaro 1975.
Du jaroj antaŭ, la Nacia Universitato de Cuyo dividiĝis en pluraj regionaj akademioj ;
tiu de San Juan iĝis la Nacia Universitato de San Juan (UNSJ), kiu mastrumis la
Observatorion Astronomian "Félix Aguilar" (OAFA) kaj estis parto de la Suda Observatorio
de Yale (YSO). En 1990, la Observatorio El Leoncito ricevis la nomon de
"Observatorio Carlos U. Cesco".
De 1974 al 1983, El Leoncito estis mastrumita de OAFA laŭ akordo inter OAFA kaj
YSO. En 1983 okazis nova akordo por observo de la suda ĉielo. La akordo estis
renovigita en 1993.
La ĉef-telescopo de la Observatorio Cesco estas duobla astrofotilo kun du lensoj, ĉiu de 508 milimetroj de diametro, unu konceptita por la blua lumo kaj la alia por la flava. En la fokusoj de la lensoj estis la fotaj platoj de 43 × 43 cm. La platoj, fabrikitaj en Usono, eksponitaj
kaj elvolvitaj en Argentino, estis resenditaj en Usonon en New Haven (Konektikuto)
kaj mezuritaj per sistemo de precizeco.
En 1987, Eastman Kodak ĉesigis la produktadon de fotografiaj platoj uzitaj por la observoj, kaj do en 1997 estis instalita en la teleskopo sistemon de elektronikaj
lumkaptiloj anstataŭ la eksa fotografia sistemo.
malkovritaj asteroidoj : 63 | |
---|---|
2075 Martinez | 9-a de novembro 1974 |
2124 Nissen | 20-a de junio 1974 |
2189 Zaragoza | 30-a de aŭgusto 1975 |
2219 Mannucci | 13-a de junio 1975 |
2284 San Juan | 10-a de oktobro 1974 |
2311 El Leoncito | 10-a de oktobro 1974 |
2381 Landi | 3-a de januaro 1976 |
2490 Bussolini | 3-a de januaro 1976 |
2507 Bobone | 18-a de novembro 1976 |
2548 Leloir | 16-a de februaro 1975 |
2550 Houssay | 21-a de oktobro 1976 |
2605 Sahade | 16-a de aŭgusto 1974 |
2680 Mateo | 1-a de julio 1975 |
2691 Sersic | 18-a de majo 1974 |
2745 San Martin | 25-a de septembro 1976 |
2808 Belgrano | 23-a de aprilo 1976 |
2893 Peiroos | 30-a de aŭgusto 1975 |
2928 Epstein | 5-a de aprilo 1976 |
2964 Jaschek | 16-a de julio 1974 |
2997 Cabrera | 17-a de junio 1974 |
3083 OAFA | 17-a de junio 1974 |
3118 Claytonsmith | 19-a de julio 1974 |
3296 Bosque Alegre | 30-a de septembro 1975 |
3438 Inarradas | 21-a de septembro 1974 |
3578 Carestia | 11-a de februaro 1977 |
3633 Mira | 13-a de marto 1980 |
3649 Guillermina | 26-a de aprilo 1976 |
4008 Corbin | 22-a de januaro 1977 |
4140 Branham | 11-a de novembro 1976 |
4168 Millan | 6-a de marto 1979 |
4232 Aparicio | 13-a de februaro 1977 |
4270 Juanvictoria | 1-a de oktobro 1975 |
4390 Madreteresa | 5-a de aprilo 1976 |
4397 Jalopez | 9-a de majo 1981 |
4617 Zadunaisky | 22-a de februaro 1976 |
4652 Iannini | 30-a de aŭgusto 1975 |
4725 Milone | 31-a de decembro 1975 |
4914 Pardina | 9-a de aprilo 1969 |
5042 Colpa | 20-a de junio 1974 |
5077 Favaloro | 17-a de junio 1974 |
5079 Brubeck | 16-a de februaro 1975 |
5081 Sanguin | 18-a de novembro 1976 |
5289 Niemela | 28-a de majo 1990 |
5386 Bajaja | 1-a de oktobro 1975 |
5758 Brunini | 20-a de aŭgusto 1976 |
5793 Ringuelet | 5-a de oktobro 1975 |
5886 Rutger | 13-a de junio 1975 |
5929 Manzano | 14-a de decembro 1974 |
5987 Liviogratton | 6-a de junio 1975 |
6109 Balseiro | 29-a de aŭgusto 1975 |
6307 Maiztegui | 22-a de novembro 1989 |
6505 Muzzio | 3-a de januaro 1976 |
6810 Juanclariá | 9-a de aprilo 1969 |
7213 Conae | 31-a de majo 1967 |
7626 Iafe | 20-a de aŭgusto 1976 |
7724 Moroso | 24-a de julio 1970 |
8447 Cornejo | 16-a de julio 1974 |
10988 Feinstein | 28-a de julio 1968 |
(13476) 1974 QF | 16-a de aŭgusto 1974 |
14812 Rosario | 9-a de majo 1981 |
19079 Hernández | 31-a de majo 1967 |
19080 Martínfierro | 10-a de majo 1970 |
(24606) 1976 QK2 | 20-a de aŭgusto 1976 |
Notoj kaj referencoj |
↑ The Yale Southern Observatory, Inc. A Brief Description (angle)
Eksteraj ligiloj |
hispane Observatorio astronómico Félix Aguilar - la oficiala retpaĝo