Shreveport (Luiziano)




Shreveport estas grandurbo de Luiziano en Usono.




Flago de Shreveport




Situo de Shreveport en Luiziano




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Klimato


  • 5 Trafiko


  • 6 Vidindaĵoj


  • 7 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Koordinatoj: 32°28′N 93°55′U  /  32.467°N, 93.917°U / 32.467; -93.917 (Shreveport (Luiziano))Koordinatoj: 32°28′N 93°55′U  /  32.467°N, 93.917°U / 32.467; -93.917 (Shreveport (Luiziano))


  • Areo: 305 km²


  • Loĝantaro: 218.021 (en 2010)


  • Supermara alteco: 43 m


  • Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)


  • Poŝtkodo: 71101-71166


  • Telefonkodo: 318



Geografio |



Dosiero:Shreveskyline.JPG
Vido en Shreveport


Shreveport situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la meza parto de Usono, en la nordokcidenta parto de Luiziano.



Historio |


La plej frue indianoj loĝis en tiu ĉi areo. Eŭropanoj ankaŭ tie aĉetis teron. La regiono apartenis unue al Meksiko, poste al sendependa ŝtato Teksaso. Setlejo estis fondita en 1836 havanta la nomon Shreveport ekde 1839. Kapitano Henry Miller Shreve faris navigebla la riveron Red (Ruĝa), pri tio rememiras la urbonomo. Shreveport baldaŭ iĝis centro de vaporŝipokomerco, plejparte kotono kaj agrikulturaj kultivaĵoj, sed ankaŭ sklavomerkaton. Dum la Usona Enlanda Milito Shreveport estis jam la ĉefurbo de Luiziano kaj nur lastminute ekhavis ĝin la norda armeo. Komence de la 20-a jarcento la urbo famiĝis pri muzikistoj.



Klimato |


Shreveport havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 12-25 °C. La varmo kulminas inter junio-septembro kun rekordo ĉ. 40 °C, inter oktobro-aprilo foje frostas. Jare pluvas (aŭ malofte neĝas) po 1305 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte junie, plej malofte aŭguste.



Trafiko |




Katedralo de Shreveport


Shreveport havas 2 flughavenojn. El la urbego aŭtoŝoseoj kuras al Jackson (Misisipio), Nov-Orleano, Dallas kaj al la suda landparto, ĉefvojoj kuras al Texerkana kaj Lake Charles.



Vidindaĵoj |




  • muzeo pri aerforto, historia muzeo


  • ĝardeno de la rozoj

  • arta galerio

  • diversaj preĝejoj



Fontoj |



  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2

  • Anglalingva Vikipedio




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto