Kajaani












































Kajaani

Blazono de Kajaani



Kajaani sur la mapo de Finnlando


Blazono
Situo

www.kajaani.fi

Gubernio

Oŭlu-gubernio

Provinco

Kainuu
Fondita

1651

Areo
1 147,44 km²

Loĝantaro
35,562

Finnlingvaj
98,3%

Svedlingvaj
0,1%







v  d  r


Information icon.svg



Kajaani estas urbo kaj komunumo en la provinco Kainuu en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. Kajaani situas ĉe la samnoma Kajaani-rivero sur suda strando de la lago Oulujärvi. Ĝi estas la plej granda urbo en la provinco kaj ĝia ĉefurbo. Kajaani havas 35 500 loĝantojn (2006). En 1977 la apuda kampara komunumo de Kajaani kaj en 2007 la komunumo Vuolijoki estis ligita al la urbo. Tio kreskigis la loĝantaron al 38 000.



Historio |


Kajaani estas fondita de grafo Per Brahe la 6-an de marto en 1651. Tiam la urbo havis nur 400 loĝantojn. La kresko de loĝantaro estis malrapida. Ĉe la rivero estis konstruita fortikaĵo jam ekde 1604. La fortikaĵo estis detruita en 1716 kiam rusoj okupis Finnlandon kaj poste ĝi ne estis rekonstruita.


Elias Lönnrot funkciis kiel distrikta kuracisto en Kajaani en 1833-1853 kiam li kolektis poemojn por Kalevala el Karelio.



Eksteraj ligiloj |


  • retejo de la komunumo



  • Kategorio Kajaani en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51