Kainuu






Situo de Kainuu en Finnlando




Blazono de Kainuu


Kainuu estas provinco en norda Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. La provinco havas 84 740 loĝantojn kaj ĝia areo estas 24 452 km². La loĝantaro malkreskas je 100 po monato. La ĉefurbo de Kainuu estas Kajaani. Proksimume 95 % el la areo estas arbaroj aŭ marĉoj.


Originaj loĝantoj de Kainuu estas sameoj, kiuj malaperis kiam finnoj transloĝiĝis al la provinco el sudo, el provinco Savonio. En 17-a jarcento la guberniestro de Finnlando Per Brahe donis al novloĝantoj de Kainuu dek jaran liberiĝon el impostoj.



Komunumoj |


Kainuu havas 9 komunumojn. Ili havas propran deputitaron, kaj krome eksperimenta regiona deputitaro estas elektita en 2004.







  1. Hyrynsalmi

  2. Kajaani

  3. Kuhmo

  4. Paltamo

  5. Puolanka

  6. Ristijärvi

  7. Sotkamo

  8. Suomussalmi

  9. Vaala


Vuolijoki (ligita al Kajaani en 2007)



La komunumoj de Kainuu




Eksteraj ligiloj |



  • [1] - oficiala retejo en la finna kaj la angla lingvoj.



  • Kategorio Kainuu en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51