Magna Carta
Magna Carta (latina lingvo: granda ĉarto; angle The Great Charter) aŭ Magna Carta Libertatum estas privilegia dokumento, subskribita de la angla reĝo Johano, "Johano sen Tero", la 15-an de junio 1215. Oni reeldonis ĝin en 1216, 1217 kaj 1225 kun etaj modifoj.
Ĉar Johano efektivigis malsukcesan internan kaj eksteran politikon (li lezis privilegiojn de urboj, feŭduloj, vasaloj), la landaj ordoj armile ekbatalis kaj devigis akcepti la privilegian dokumenton.
La dokumento havas 66 artikolojn (klaŭzojn kaj preambulojn). Ĝi certigis la rajtojn kaj privilegiojn de la urboj, laikaj kaj ekleziaj vasaloj, ties personajn kaj posedajn sekurojn. La privilegia dokumento enhavis artikolojn pri komerco, dogano, financa afero, ordonis unuecigon de la pezo- kaj mezurunuoj. La Magna Carta ordonis fondon de 24-taga komisiono, konsistanta el baronoj kaj kiuj rajtas eĉ per armiloj devigi la reĝon ne neglekti la privilegiojn.
Ĉefaj partoj |
- pri eklezio (estu libera)
- pri feŭdaj ĥuroj de tiuj kiuj ricevis bienon de la reĝo
- pri feŭdaj ĥuroj de tiuj kiuj pruntas bienon
- pri urboj, komerco, komercistoj
- pri reformo de juro kaj juĝado
- pri kondutoj de reĝaj oficistoj
- pri reĝaj urboj
- diversaj decidoj, (ekz. tuja maldungo de eksterlandaj solduloj de Johano)
- garantio pri la skribitaj (menciita komisiono)
Johano ne efektivigis ordonojn de la dokumento – papo Inocento la 3-a liberigis lin de la ĵuro –, sed la dokumento gravis en la sociaj movadoj de la sekvaj jarcentoj.
39-a artikolo: „liberan homon [...] oni rajtas enprizonigi aŭ senposedigi [...] nur laŭ leĝa juĝo de samranguloj aŭ leĝo de la lando”. La usona konstitucio kaptis el Magna Carta ideojn kaj eĉ vortkunmetojn.
La Magna Carta el 1215 havas kvar ekzemplerojn: po unu en katedraloj de Lincoln kaj Salisbury, du en la British Museum. En la katedralo de Durnham troviĝas ekzempleroj el 1216, 1217 kaj 1225.
Vidu ankaŭ |
- Ĉarto de Liberecoj
Eksteraj ligiloj |
- la teksto en la latina