Dnepro
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero nomata Dnepro respektive Dnipro. Pri la urbo Dnipro kaj ĝia futbalklubo Dnipro Dnipropetrovsko vidu apartajn artikolojn. |
Dnepro | |
---|---|
...en Ukrainio | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2,290 km |
Akvokolekta areo | 516,300 km² |
Averaĝa trafluo | 1 670 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | (Valdaja Altaĵo)... m |
Enfluejo | Dnepra Laguno, Nigra Maro |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Berezina, Pripjat, Desna kaj aliaj |
Dnepro / Dnipro (ruse Днепр [dnepr], beloruse Дняпро [dnjapro], ukraine Дніпро [dnipro]) estas rivero, kiu fluas de Rusio tra Belarusio al Ukrainio. De la fonto en la Valdaja Altaĵo (Rusio) ĝi direktas sin al sudo kaj post 2.290 km longa vojo fine trans laguno enfluas la Nigran Maron.
Borde de la rivero situas inter alie, la urboj Smolensk (en Rusio), Kievo kaj Dnipro (en Ukrainio). La antikvaj grekoj (helenoj) nomis ĝin Boristeno (Βορυσθένης).
Alfluantoj estas Berezina, Pripjat, Desna kaj aliaj.