Česká Třebová




Koordinatoj: 49°54′09″N 16°26′56″E  /  49.9025°N, 16.44889°O / 49.9025; 16.44889 (Česká Třebová)




























































































































Česká Třebová

germane: Böhmisch Trübau
urbo

Kateřina.jpg

Rotondo de sankta Katarino en Česká Třebová






Flag of Ceska Trebova CZ.svg

Flago


Česká Třebová.svg

Blazono



Oficiala nomo: Česká Třebová

Ŝtato

Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono

Regiono Pardubice
Distrikto

Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo

Česká Třebová
Historia regiono

Bohemio

Fervojstacio
Česká Třebová
 - fervojlinio

n-ro 270
Konataj lokoj

Rotondo de sta Katarino, Pilgrimloko Hory
Rivero

Třebovka

Situo
Česká Třebová
 - alteco
375 m s. m.
 - koordinatoj

49°54′09″N 16°26′56″E  /  49.9025°N, 16.44889°O / 49.9025; 16.44889 (Česká Třebová)

Areo
41,00 km² (4 100 ha)

Loĝantaro
15 994 (01.01.2012)
Denseco

390,1 loĝ./km²

Unua skribmencio

1278

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
560 02

NUTS 3
CZ053

NUTS 4
CZ0534

NUTS 5
CZ0534 580031

Katastraj teritorioj
6
Partoj de urbo
6
Bazaj sidejunuoj
23




Situo enkadre de Ĉeĥio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Ĉeĥio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Česká Třebová

Retpaĝo: www.ceska-trebova.cz


Portal.svgPortalo pri Ĉeĥio

Česká Třebová (legu: ĉeska trĵebova; germane: Böhmisch Trübau) estas ĉeĥa urbo en orienta Bohemio – la nomo signifas Bohemia Trebovo diference de la Moravia Trebovo (Moravská Třebová) – kun 18 mil loĝantoj. La urbo estas grava fervoja nodo kun fervojista lernejo kaj fervojistaj kolektoj en la urba muzeo. En la sama muzeo troviĝas ankaŭ Esperanto-kolekto, nome biblioteko kaj esperantaĵoj de diversaj kluboj. La urbo fieras ankaŭ pri sia tekstilia industrio.




Enhavo






  • 1 Vidindaĵoj


  • 2 Historio de la urbo


    • 2.1 Gravaj datoj de la urbo




  • 3 Transporto


  • 4 Esperanto


    • 4.1 Kafejo




  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj


  • 7 Referencoj





Vidindaĵoj |



  • romanika rotondo el la komenco de la 13-a jarcento

  • paroĥa preĝejo empira (1794–1801)

  • renesanca urbodomo alikonstruita baroke

  • Pilgrimloko Hory

  • Urba Muzeo kun historio de la urbo, fervojista kolekto, kripoj kaj Esperanto-kolekto.


Noto: Iama paĝo de Esperanto-kolekto plu ne funkcias, eblas ĝin trovi en interreta arkivo. Nuntempe ekzistas nur ĉeĥa paĝo.



Historio de la urbo |



Gravaj datoj de la urbo |




1278 – unua skriba mencio pri Česká Třebová


1292 – unua mencio pri Česká Třebová kiel pri urbo (en posedo de klostro en Zbraslav)


1469 – bataleto inter la urbanoj kaj soldato de Matiaso la 1-a Korvino


1529 – la urbo ricevis permeson konstrui bierfarejon (permesis Adalberto el Pernŝtejn)


1547 – finita konstruado de la urbodomo


1609 – sur la renesanca sonorilo aperas la urba emblemo - virkoko kun homa kapo (en preĝejo de sankta Jakobo)


1619 – Česká Třebová akiris la urbajn privilegiojn


1635 – granda incendio konsumis la preĝejon kun la paroĥo, urbodomon kaj 57 aliajn domojn


1744 – konstruita la unua ligna kapelo


1768 – Maria Teresia konfirmis la urbajn privilegiojn


1770 – fondita la urba bandomo


1845 – komencita regula fervoja trafiko Praha–Olomouc


1849 – komencita regula fervoja trafiko Brno–Česká Třebová


1849 – fonditaj fervojaj riparejo kaj maŝinfabriko


1873 – unua uzina teksoproduktado en la urbo


1864 – naskiĝis Gustav Habrman – la unua ministro de instruado en la t.n. unua respubliko (inter la du mondmilitoj)


1874 – malfermita unua knabina mezlernejo


1888 – fondita la urba muzeo


1904 – la paroĥejo iĝis dekanejo


1909 – fondita Gimnazio Česká Třebová


1909 – konstruita la urba kadukulejo (nun Domo de pensiuloj)


1934 – fondita knaba ĝenerala kaj urba lernejo


1934 – fondita labor-lernejo Habrman


1957 – elektrigita trafiko Praha–Česká Třebová


1959 – malkonstruo de la malnova Trávník (Gazono) kaj konstruado de Nové náměstí (Nova placo)


1990 – post la velura revolucio fino de la "portempa restado" de la sovetia armeo en la urbo


1993 – en la Urba Muzeo estas fondita Esperanto-kolekto, vidu apartan artikolon Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová



Transporto |


Česká Třebová estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:



  • Elektrizita linio numero 010 al Kolín (tra Pardubice)

  • Elektrizita linio numero 260 al Brno (tra Svitavy kaj Blansko)

  • Neelektrizita linio numero 262 al Skalice nad Svitavou (tra Chornice)

  • Elektrizita linio numero 270 en direkto Bohumín (tra Ostrava)



Esperanto |




Kafejo Esperanto en Česká Třebová


Esperanta agado en Česká Třebová komenciĝis jam en la jaro 1921 per fondo de fervojista sekcio. Tiu ĉi sekcio funkciis sub gvidado de gimnazia profesoro Vaněk. Bedaŭrinde el agado de la klubo restis nur koncizaj informoj en tiama regiona gazeto. E-klubo pereis en la jaro 1940 per malpermeso de Esperanto en Protektorato.[1]


Maljam en la jaro 1960 maljunaj lokaj veteranaj esperantistoj kun novaj geinteresuloj pri Esperanto renovigis E-movadon eĉ en vicoj de nefervojistoj. En tiu ĉi jaro estis fondita esperanta rondeto AMIKECO pere de esperantistoj Jindřich Štancl, František Jindra, Jiří Pištora kaj kelkaj homoj, kiuj volis lerni esperanton. Membroj de klubo kunlaboris kaj kunlaboras kun esperantaj rondetoj en Svitavy, Polička, Lanškroun kaj Žamberk.[2]
Regule antaŭ fino de jaro okazas en Česká Třebová esperantaj silvestroj.



Kafejo |


Eblas viziti kafejon "Esperanto", sed nuntempe oni ne parolas Esperanton en ĝi.



Vidu ankaŭ |



  • Betlehemoj de Česká Třebová (kripoj)


Eksteraj ligiloj |



  • Mallonga videofilmo pri la urbo

  • Militista pietat-loko (ĉeĥe)

  • Virtuala promeno

  • Ĉeĥa paĝo pri esperanta rondeto AMIKECO sur urba retejo



Referencoj |




  1. http://www.volny.cz/aeh-ikeh/informilo/INFORMILO_2005_3.htm


  2. http://www.ceska-trebova.cz/amikeco/d-2975/p1=2671













Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto