Filozofo preleganta pri sunsistema modelo fare de Joseph Wright of Derby (ĉ. 1766), oleo sur kanvaso 147x203 cm, Muzeo kaj artgalerio de Derby
[1]
Vic-Admiralo Washington Shirley, 5-a Grafo FERRERS, membro de la Reĝa Societo (naskiĝis la 26-an de majo 1722, mortis la 1-an de oktobro 1778) estis brita oficiro de Royal Navy, nobelo, framasono kaj amatora astronomo.
Biografio |
Shirley estis la dua filo de lia moŝto Laurence Shirley (mem la kvara filo de Robert Shirley, 1-a Grafo Ferrers) kaj lia edzino, Anne. Ĉirkaŭ 1738, li eniris la Royal Navy kaj altiĝis tra la rangoj de Dua Leŭtenanto en 1741, Unua Leŭtenanto en 1746 kaj Post-Kapitano tuj poste.
Du semajnojn post la ekzekuto de sia frato, Laurence Shirley, 4-a Grafo Ferrers en 1760, Shirley prenis lian sidlokon en la House of Lords (kiel la nova Grafo Ferrers) kaj en 1763, Georgo la 3-a donis al li la familiajn posedaĵojn, antaŭe pune perditajn de lia frato kiel krimulo (je la granda surprizo de Casanova, kiam li vizitis Londonon) kaj li komencis transformi la familian sidejon de Staunton Harold en Leicestershire. Li poste estis promociita kiel Sub-Admiralo en 1771 kaj Vic-Admiralo en 1775.
Ferrers estis entuziasma pri astronomio kaj posedis sian propran sunsisteman modelon.[1] En 1761, Ferrers estis elektita al la Reĝa Societo pro sia laboro pri la observoj de la astronomia transito de Venuso. Ferrers aĉetis la pentraĵon de Joseph Wright of Derby titolitan Filozofo preleganta pri sunsistema modelo en kiu lampo anstataŭas la Sunon kaj li estis kreditita kiel la figuro dekstre. Ferrers havis Peter Perez Burdett (la figuro maldekstre) kiel hejman gaston kaj li ĉeestis paroladon de James Ferguson kiu prelegis pri la sunsistema modelo.[1]
Shirley mortis en 1778 en Chartley Manor Place, Staffordshire kaj estis entombigita en Staunton Harold. Ĉar li havis neniun infanon de sia edzino, Anne, lia titolo kaj posedaĵoj transiris al lia pli juna frato, Robert.[2]
Referencoj |
- ↑ 1,01,11,2A Philosopher Lecturing on the Orrery (1764-1766), Revolutionary Players, image from Derby Museum and Art Gallery, Derby
↑ Richard Davenport-Hines, Shirley, Washington, fifth Earl Ferrers (1720–1760), Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de Muzeo kaj artgalerio de Derby
Muzeo kaj artgalerio de Derby (Wikipedia:GLAM/Derby/Multilingual Challenge)
|
---|
Artistoj: |
Francis Leggatt Chantrey • Ernest Ellis Clark • William John Coffee • Derby Sketching Club • Harold Gresley • Georg Holtzendorff • Alfred John Keene • Henry Lark Pratt • David Payne (artisto) • Ronald Pope • Samuel Rayner • Louise Rayner • Thomas Smith (Derby) • Ernest Townsend • George Turner (artisto) • Joseph Wright of Derby
|
---|
Geologio: |
Nigra marmoro de Ashford • John Farey, Sr. • William Richardson Linton • Matlokito • John Mawe • White Watson • John Whitehurst
|
---|
Dekoraciarto: |
Ĉambro de Bonnie Prince Charlie |
---|
Militista historio: |
9-a/12-a Reĝaj Lancistoj • William Goate • Robert Kells • Francis Octavius Grenfell • David Spence • Generalo Johnson savanta vunditan francan oficiron
|
---|
Natura historio: |
Hipopotamo de Allenton • The King of Rome • William Martin (naturalisto) • William Hunt Painter • Joseph Whittaker (botanikisto)
|
---|
Pentraĵoj kaj desegnoj: |
Joseph Wright of Derby:
|
Richard Arkwright • Filozofo preleganta pri sunsistema modelo • Indiana vidvino • Romeo kaj Julieta: la sceno de la tombo • Miravan • Alĥemiisto malkovranta fosforon • La tombo de Vergilio • La forĝista forĝejo • Truŝtopisto sur riverbordoj de Derwent • Filozofo je lamplumo • Samuel Ward (gustumisto) • La Kaptito (pentraĵo) • La Kaptita Reĝo • Thomas kaj Ann Borrow
|
---|
|
---|
Porcelano: |
Porcelan-fabriko de Chelsea • Porcelano de Derby • Royal Crown Derby • Porcelano de Pinxton • Andrew Planche • William Billingsley (artisto) • William Duesbury
|
---|
Britannia: |
Kresvela kulturo • Derventio (Little Chester) • Romia fortreso de Strutts Park • Romia setlejo de la hipodromo de Derby • Boato el trunko de Hanson • Granda Vikinga Armeo • Tombejo de Heath Wood • Kastelo de Codnor • Kastelo de Duffield (Derbyshire) • Icknield Street • The Street (Derbyshire) • The Long Lane (Derbyshire)
|
---|
Scienco kaj inĝenierarto: |
Atlas Coelestis • Benjamin Vulliamy • Sunhorloĝo de Whitehurst & Son • QRpedia
|
---|
Rilataj artikoloj: |
Organizaĵoj: |
Andrew Handyside and Company • British Rail Research Division • Filozofia Societo de Derby • Ekspozicio de Derby (1839)
|
---|
Homoj: |
Alkmund de Derby • Peter Perez Burdett • D'Ewes Coke • Daniel Coke • William Cavendish, 6-a Duko de Devonshire • James Ferguson (1710-1776) • Richard Knill Freeman • Alfred Edward Goodey • Sir George Harpur Crewe, 8-a Baroneto • Llewellyn Jewitt • John Lombe • William Mundy (Markeaton) • Joseph Pickford • Washington Shirley, 5-a Grafo Ferrers • George Sorocold • Joseph Strutt (filantropo) • Charles Sylvester
|
---|
|
---|
Industria muzeo de Derby (Manufakturo Lombe) • Dom-muzeo de Pickford • Centra librejo de Derby
|
|