Distrikto Sankt Veit an der Glan
La distrikto Sankt Veit an der Glan, germane Bezirk Sankt Veit an der Glan, aŭ pli koncize distrikto Sankt Veit troviĝas en la nordorienta parto de la aŭstria federacia lando Karintio. Ĉefurbo estas Sankt Veit an der Glan. Areo: 1.493,67 km², loĝantaro: 56.512 (en 2011).
Komunumoj en la distrikto |
- Althofen
- Brückl
- Eberstein
- Deutsch-Griffen
- Frauenstein
- Friesach
- Glödnitz
- Gurk
- Guttaring
- Hüttenberg
- Kappel am Krappfeld
- Klein Sankt Paul
- Metnitz
- Micheldorf
- Mölbling
- Sankt Georgen am Längsee
Sankt Veit an der Glan (la ĉefurbo)- Straßburg
- Weitensfeld im Gurktal
Gurk |
La urbeto Gurk (8 en la mapo) havis dum pluraj jarcentoj superregionan signifon kiel sidejo de la romkatolika episkopujo Gurk, kies episkopo estis rekte subordigita al la ĉefepiskopo de Salcburgo, same kiel la episkopo de Chiemsee. Hodiaŭ ĝi estas restrukturita al episkopujo Gurk-Klagenfurt, kiu kovras tutan Karintion.
Eksteraj ligiloj |
- distrikta administracio.
|