Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo france Institut d’études politiques de Paris | |||
---|---|---|---|
Informoj | |||
fondodato | 1872 | ||
fondinto | Émile Boutmy | ||
speco | Grand établissement (EPSCP) | ||
lingvo(j) | franca, angla | ||
buĝeto | 173 milionoj da eŭroj[1] | ||
ŝtata subvencio | 80.5 milionoj da eŭroj[2] | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 51′ 15″ N, 2° 19′ 42″ O48.8541722.328469Koordinatoj: 48° 51′ 15″ N, 2° 19′ 42″ O | ||
urbo | Parizo | ||
lando | Francio | ||
regiono | Francilio | ||
areoj | Parizo (1871), Nancy (2000), Dijon (2001), Poitiers (2001), Menton (2005), Le Havre (2007), Reims (2009) | ||
Estraro | |||
prezidanto | Jean-Claude Casanova | ||
direktoro | Frédéric Mion | ||
Nombroj | |||
nombro de studentoj | 12 000[3] | ||
profesoroj-esplorantoj | 182[3] | ||
doktoriĝantoj | 550[3] | ||
diplomitoj/jaro | 1 400 (master)[1] | ||
nivelo | Bakalaŭro+8 (Doktoreco) | ||
Diversaĵoj | |||
fetiĉo | La liono kaj la vulpo | ||
aliĝinta al | Sorbonne Paris Cité, G16+ | ||
retejo | http://www.sciences-po.fr/ | ||
| |||
La Instituo pri Politikaj Studoj de Parizo (france "Institut d'études politiques de Paris" aŭ "IEP de Parizo"), ofte kromnomita « Sciences Po » aŭ « Sciences Po Paris », estas grand établissement en la sektoro de sociaj sciencoj kaj internaciaj rilatoj. Ankaŭ estas instruoj pri juro, financo, regado de homrimedoj, komunikado, merkatado, ĵurnalismo, urboplanado. La lernejo estas fama pro sia instrukvalito kaj postuloj. La pruvo de tio estas la akcepta procento al la unua lernjaro, kiu estis nur 10 % por la lernkomenco de 2013.
Originanta de la ŝtatigo de la Libera Lernejo pri Politikaj Sciencoj, fondita en 1872 de Émile Boutmy, la IEP de Parizo havas la apartan statuson de "grand établissement", kio ebligas al ĝi tre elektan varbon. Ĝi estas unu el la naŭ Institutoj pri Politikaj Studoj en Francio. La Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj (FNSP) kaj la IEP de Parizo estas jure ligitaj kaj konsistigas la tuton nomitan "Sciences Po".
La IEP de Parizo partneras kun aliaj grandaj institucioj kiaj la Universitato McGill, la London School of Economics, la Universitato de Brita Kolombio, laLibera Universitato Berlino, la Hertie School of Governance de Berlino, la School of International and Public Affairs de la Universitato Kolumbio, Columbia Law School, Harvard Law School, McGill University's Faculty of Law, la Lee Kuan Yew School of Public Policy de la Nacia Universitato de Singapuro, kaj de la universitato de Pensilvanio, la universitato Bocconi de Milano aŭ la Escola superior d'administració i direcció d'empreses (ESADE) de Barcelono.
Enhavo
1 Organizado
1.1 Statuso
1.2 Direktoroj
2 Historio
2.1 Originoj
2.2 1996 ĝis 2012 : la erao Descoings
2.3 2012 : malfacila sukcedo kaj kontestado de la administraj kaj lernaj direktojn
3 Ŝlosilaj nombroj[11]
4 Internacia rango
5 Universitataj areoj en Nancy : Eŭropo - Francio - Germanio
6 Lernejoj
7 Preparado al administraciaj konkursoj
7.1 Honordoktoroj
8 Lernintoj
8.1 Prezidanto de Respubliko
8.2 Ĉefministro
9 Vidu ankaŭ
9.1 Vidu ankaŭ
9.2 Eksteraj ligiloj
9.3 Bibliografio
9.4 Gazetaro
10 Notoj kaj referencoj
Organizado |
Statuso |
La Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo estas ŝtata organizaĵo kun scienca, kultura kaj profesia tipo per la Dekreto de la 18-a de januaro 1969[4].
La dekreto de la 10-a de majo 1985[5] konsentas al ĝi la statuson de "grand établissement" kreita per la leĝo Savary[6].
La Instituto estas administre kaj finance regata de la Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj, privata fonduso agnoskita kiel publike utila kaj kreita por tio okaze de ĝia ŝtatigo.
De 1950, la direktoro de la Instituto, nun Frédéric Mion, ĉiam estis ankaŭ administranto de la Fonduso. La prezidanto de la Fonduso, nun Jean-Claude Casanova, estas plenrajta membro de la direkta konsilio de la Instituto.
Direktoroj |
De 1950, la direktoro de la IEP de Parizo ĉiam estis administranto de la Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj.
1945–1947 : Roger Seydoux
1947–1979 : Jacques Chapsal
1979–1987 : Michel Gentot
1987–1996 : Alain Lancelot
1996–2012 : Richard Descoings, kiu estis reelektita en 2011 por 4-a mandato, kiun li ne finis pro morto[7].- aprilo 2012–novembro 2012 : Hervé Crès
- novembro 2012–marto 2013 : Jean Gaeremynck (provizora administranto)[8]
- ekde marto 2013 : Frédéric Mion
Historio |
Originoj |
La IEP de Parizo oriiginas el la Libera Lernejo pri Politikaj Sciencoj, kromnomita « Sciences Po Parizo », privata organizaĵo fondita en 1872 de Émile Boutmy.
Aliaj Institutoj pri Politikaj Studoj estis kreitaj poste en aliaj grandaj urboj en Francio.
1996 ĝis 2012 : la erao Descoings |
2012 : malfacila sukcedo kaj kontestado de la administraj kaj lernaj direktojn |
Sekve de la morto de Richard Descoings, Hervé Crès, vicdirektoro, estis nomumita provizora administranto de Sciences-Po Parizo[9]. Li estis elektita por tiu posteno la 30-an de oktobro 2012 de la Direkta Konsilio[10].
Sekve de kontrolo farita inter fino de 2011 kaj junio 2012, la Revizora Kortumo severe kritikis la estraron de la IEP pro ties financa regado, aparte ekde la « jaroj Descoings ».
Ŝlosilaj nombroj[11] |
- 9 600 studentoj el kiuj 42 % da eksterlandanoj el preskaŭ 52 landoj ;
- 450 doktoriĝantoj ;
- 190 esplorantoj kaj instruistoj-esplorantoj ;
- buĝeto de 145 milionoj da eŭroj
Internacia rango |
Por 2014-2015, la QS World Ranking lokigas Sciences Po Parizo je la 13-a rango inter la plej bonaj universitatoj en la mondo en la sektoro politika scienco, internaciaj rilatoj kaj sociologio[12] kaj je la 222-a loko en la ĝenerala listo.
Deposte 2000, les campus internationaux du Balotantaro universitaire de Sciences Po proposent le Bachelor de Sciences Po enrichi de un projet pédagogique centré sur les études de une zone géographique :
Universitataj areoj en Nancy : Eŭropo - Francio - Germanio |
Kreita en 2000 en la urbo Nancy, ĝi estas la unua universitata areo en regiono, la franca-germana eŭropa universitata areo fakiĝis pri francaj-germanaj rilatoj kaj la eŭropa projekto ; duono el la studentoj estas germanparolantoj kaj duono francparolantoj. Estas du kursaroj : trilingva kursaro (franca, germana, angla) kaj dulingva kursaro (germana kaj angla) kun intensaj kursoj de franca lingvo. Je apartaj kondiĉoj, estas ankaŭ kursoj de araba, hispana, itala, sveda aŭ rusa lingvoj. Tiu kursaro, kiu ekzistas ekde 2000, akceptas centon da studentoj kaj estas nun estrata de François Laval.
Kreo de universitataj areoj | |
---|---|
Universitata areo | Krejaro |
Parizo | 1871 |
Nancy | 2000 |
Dijon | 2001 |
Poitiers | 2001 |
Menton | 2005 |
Le Havre | 2007 |
Reims | 2009 |
Lernejoj |
Kreo de lernejoj | |
---|---|
Lernejo | Krejaro |
Lernejo pri ĵurnalismo | 2003 |
Lernejo pri komunikado | 2007 |
Lernejo pri juro, doktoriga lernejo | 2009 |
Lernejoj pri internaciaj aferoj, PSIA | 2010 |
Departemento de ekonomio | 2011 |
Lernejo pri publikaj aferoj | 2014 |
Preparado al administraciaj konkursoj |
La preparado al administraciaj konkursoj estas ekde la fino d ela 19-a jc unu el la historiaj funkcioj de la organizaĵo, kiu produktas grandan parton se ne la tuton de la akceptitoj de iuj administraciaj konkursoj.
Honordoktoroj |
Nur escepte, ili estas atribuitaj.
- En 1989, ĝi estis atribuita al :
Henry Ehrmann (Dartmouth College) ;
Albert Hirschman (universitato de Princeton) ;
Sergio Romano (ambasadoro).
- En 1993, ĝi estis atribuita al :
Boutros Boutros-Ghali (eksa ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj) ;
Karl Dietrich Bracher (Rejna Universitato Frédéric-Vilhelmo de Bonn) ;
Alexandre Lamfalussy (Banko por Internacia Kontoreguligo) ;
Theodore Lowi (universitato Cornell) ;
Charles Tilly (universitato de Nov-Jorko).
- En 2006, ĝi estis atribuita al :
Robert O. Keohane (universitato de Princeton) ;
Peter A. Hall (universitato Harvard) ;
Mario Monti (universitato Bocconi de Milano) ;
Mark Granovetter (universitato Stanford) ;
Horst Möller (Institut d'histoire contemporaine de Munich) ;
Edmund Phelps (universitato Columbia).
- En 2009, ĝi estis atribuita al :
Václav Havel.
- En 2011, ĝi estis atribuita al :
Luiz Inácio Lula da Silva ;
Helen Wallace (London School of Economics and Political Science) ;
Duncan Kennedy (Jura Fakultato de Harvard).
Lernintoj |
Jen kelkaj lernintoj, kiuj karieris en politiko, la supra ŝtatoficistaro]], la amaskomunikloj, en entreprenoj, en arto aŭ en literaturo.
Prezidanto de Respubliko |
François Hollande (2012–)
Nicolas Sarkozy (2007–2012) : studento sed sen diplomo
Jacques Chirac (1995–2007)
François Mitterrand (1981–1995)
Georges Pompidou (1969–1974)
Ĉefministro |
Dominique de Villepin (2005–2007)
Lionel Jospin (1997–2002)
Alain Juppé (1995–1997)
Édouard Balladur (1993–1995)
Michel Rocard (1988–1991)
Jacques Chirac (1986-1988/1974-1976)
Laurent Fabius (1984–1986)
Raymond Barre (1976–1981)
Jacques Chaban-Delmas (1969–1972)
Maurice Couve de Murville (1968–1969)
Georges Pompidou (1962–1968)
Michel Debré (1959–1962)
Vidu ankaŭ |
Vidu ankaŭ |
Franca eduka sistemo, Superaj studoj en Francio, Instituto pri Politikaj Studoj
- Nacia Lernejo pri Administrado
- Nacia Instituto pri Teritoriaj Studoj
- 4-a bataliono de la Speciala Milita Lernejo de Saint-Cyr
Eksteraj ligiloj |
france Oficiala interretejo de la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
france Oficiala interretejo de la Asocio de Sciences Po (La Asocio de la lernintoj de Sciences Po Parizo)
La statuso de Sciences Po : la dueco FNSP / IEP de Parizo, eltiraĵo de la komentoj de Sciences Po pri la raporto de la Revizora Kortumo rilata al regado de 1995 ĝis 2001, publikigita la 14-an de novembro 2003.
Bibliografio |
« De la noblesse médiatique : la formation des journalistes selon Sciences Po », Acrimed, oktobro 2003.
Richard Descoings, Sciences Po. De la Courneuve à Shanghai Richard Descoings#Publications, antaŭparolo de René Rémond, Presses de Sciences Po, Parizo, 2007 (ISBN 2-7246-0990-5)
Jacques Chapsal, « L'Institut de études politiques de l'Université de Parizo », Annales de la Universitato de Parizo, n° 1, 1950
Jacques Chapsal, L'École et la guerre : la transformation de son statut, en Pierre Rain, L'École libre des sciences politiques, Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj, Parizo, 1963
Gazetaro |
- « Quand Descoings fait auditer Sciences-po, c'est par un de ses profs », Marianne 2, la 21-an de junio 2010.
- « Sciences-Po : une stratégie de communication qui élimine les questions gênantes », Mediapart, la 16-an de oktobro 2009.
- « Ce qui ne se dit jamais sur Sciences-Po kaj les médias », Marianne, la 13-an de januaro 2010.
- « Sciences-Po : un “new management” version “management de la peur” », Mediapart, la 15-an de oktobro 2009.
- « Sciences-Po : une vertigineuse course aŭ financements », Mediapart, la 14-an de oktobro 2010.
- « Sciences-Po : bienvenue en la Cour du reĝo Richard ! », Mediapart, la 13-an de oktobro 2009.
- « Richard Descoings ou la loterie des pauvres », Marianne 2, la 15-an de januaro 2009.
- « À quoi mène vraiment Sciences Po ? », L'Express, la 3-an de novembro 2011.
Notoj kaj referencoj |
- ↑ 1,01,1http://sciencespo.fr/content/116/en-chiffres-et-en-images.
↑ http://www.lemonde.fr/idees/article/2012/01/25/l-iep-de-paris-favori-de-l-etat_1634249_3232.html.
- ↑ 3,03,13,2Sciences po per nombroj. Alirita la 11-an de decembro 2009..
↑ Dekreto n° 69–55 de la 18-a de januaro 1969 pri la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (nuligita).
↑ Dekreto de la Ŝtatokonsilio n° 85-497 de la 10-a de majo 1985 pri la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo.
↑ Leĝo n° 84–52 de la 26-a de januaro 1984 pri supera instruado.
↑ Sciences Po : la stranga morto de Richard Descoings, Le Point, la 4-an de aprilo 2012.
↑ http://enseignementsup.blog.lemonde.fr/2012/11/28/sciences-po-un-conseiller-detat-nomme-au-poste-dadministrateur-provisoire/.
↑ Sciences-Po : Crès administranto, Le Figaro, la 5-an de aprilo 2012.
↑ Hervé Crès elektita direktoro de Sciences Po, Le Figaro, la 30-an de oktobro 2012.
↑ por 2010; fonto : Sciences po.
↑ http://www.topuniversities.com/university-rankings/university-subject-rankings/2014/politics#sorting=rank+region=+country=+faculty=+stars=false+search=