Ekvatora Gvineo


































































































República de Guinea Ecuatorial
République de Guinée Équatoriale
República da Guiné Equatorial
Ekvatorgvinea Respubliko


[[Flago de {{{eonomo}}}



[[Blazono de {{{eonomo}}}


[[Flago de {{{eonomo}}}|Detaloj]]
[[Blazono de {{{eonomo}}}|Detaloj]]

Nacia himno: Caminemos pisando las sendas de nuestra inmensa felicidad

Nacia devizo: Unidad, Paz, Justicia
Unité, Paix, Justice
Unidade, Paz, Justiça
Unueco, Paco, Justeco


Situo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Malabo

Oficiala(j) lingvo(j)

hispana lingvo, franca lingvo, portugala lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

romkatolikismo

Areo
 % de akvo

28,051 km²
0 %

Loĝantaro

757 014

Loĝdenso

18 loĝ./km²

Horzono
UTC+01:00

Interreta domajno

.gq

Landokodo
GNQ

Telefona kodo
+240

Plej alta punkto
Pico Basilé

Plej malalta punkto

Atlantiko
Politiko

Ŝtatestro

Teodoro Obiang Nguema Mbasogo

Nacia tago

12-a de oktobro

Sendependiĝo disde Hispanio

12-a de oktobro 1968
Ekonomio

Valuto
centr-afrika franko (XAF)

MEP
laŭ 2005
– suma

$23.796 mlrd
– pokapa
$ 12.900







v  d  r


Information icon.svg



Ekvatora Gvineo (hispane: Guinea Ecuatorial, portugale: Guiné Equatorial) estas ŝtato en okcidenta Afriko, ĉe la Golfo de Gvineo. Krom la kontinenta parto ĉirkaŭ la rivero Muni, ĝi inkluzivas la insulojn Bioko, Anobono, kaj la insularon Elobey. Ekvatora Gvineo havas limojn kun Kameruno en la nordo kaj Gabono en la sudo kaj oriento. Spite al la nomo ĝi neniel situas sur la ekvatoro, sed iom norde de ĝi. Ekvatora Gvineo unu de la du ŝtatoj kies ĉefurbo situas sur insulo, kvankam parto de la tereno estas sur la kontinenta parto.




Enhavo






  • 1 Ĝeneralaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Loĝantaro


  • 4 Historio


  • 5 Politiko


    • 5.1 Interna politiko


    • 5.2 Ekstera politiko


    • 5.3 Homaj rajtoj


    • 5.4 Eduka politiko




  • 6 Administra divido


  • 7 Ekonomio


  • 8 Kulturo


  • 9 Sporto





Ĝeneralaj informoj |




  • Landkodo: GQ.


  • E-nomo: Ekvatorgvinea Respubliko.


  • Nacia nomo: República de Guinea Ecuatorial.


  • Areo: 28.000 kv.km.


  • Politika sistemo: diktatoreca respubliko.


  • Ŝtatestro: prezidento Teodoro Obiang Nguema Mbasogo (1982).


  • Ĉefurbo: Malabo (38 mil) en Bioko.


  • Loĝantaro: 400 mil (1995).


  • Ŝtatlingvoj: hispana, franca kaj portugala. Oni parolas ankaŭ fang kaj ibo


  • Kredantoj: katolikoj.


  • Pokapa GNP: 20322 $ kalkulitaj laŭ gvineaj prezoj, tamen kun ega malegaleco .



Geografio |


Evatora Gvieno estas unu el la plej malgrandaj ŝtatoj de afriko kaj ĝi havas surfacon de 28.051 km², el kiuj ĉirkaŭ 26.000 km² apartenas al la kontinenta landoparto Mbini. Krome diversaj insuloj apartenas al la ŝtata teritorio. La plej granda inter ili estas Bioko kun ĉirkaŭ 2.017 km². Tiun insulon oni konis ĝis 1973 sub la nomo Santa Isabel kaj Fernando Póo. Poste ĝi nomiĝis iom da tempo Macías Nguema Byogo (laŭ la tiama prezidanto Francisco Macías Nguema) Sur Bioko ankaŭ situas Malabo, la ĉefurbo de la ŝtato.


Sur la insulo vivas ĉirkaŭ 20 % de la loĝantaro de la lando. Ĉ. 300 km sudokcidente de Mbini (iom sude de la ekvatoro) situas la pli malgranda insulo Annobón. Sur ĝi vivas nur ĉirkaŭ 1 % de la loĝantaro.



Loĝantaro |



  • Religioj: Katolikoj (80%), anoj de naturreligoj, protestantoj k. a.

  • Etnoj: Fang (80%), Bubi (20%, ĉefe sur Bioko)

  • Lingvoj: oficiala lingvo estas la hispana (la ununura hispanparolanta ŝtato de Afriko), krome oni parolas la portugalan, la francan kaj diversajn bantuo-lingvojn kiel ekzl. Fang kaj Bubi.


La loĝantaro nuntempe kreskas je 2.6 % jare.



Historio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Ekvatora Gvineo.

Ĉ. la jaro 1500 Portugalio koloniigis la insulon Bioko kaj en 1778 estis cedita al Hispanio. En 1900 estas aneksita la kontinenta teritorio. Post la sendependiĝo, okazinta en 1968, estis du diktaturoj: Macías Nguema kaj Teodoro Obiang Nguema, kiu daŭras nuntempe.



Politiko |



Interna politiko |


Laŭnome Ekvatora Gvineo estas parlamenta demokratio, tamen la prezidanto havas la povon sur ĉiuj kampoj. La etna grupo Fang dominas la politikon de la lando. La ŝtatprezidanto Teodoro Obiang Nguema Mbasogo havas la oficon post la puĉo je la 3a de aŭgusto 1979. En 1987 Obiang fondis la ŝtatpartion Partido Democrático de Guinea Ecuatorial (PDGE), kiu gajnis la balotojn de 1988 kun 99,2% de la voĉoj. Obinag ricevis en balotoj de la jaro 1996 99 % de la voĉoj. La parlamento de la lando havas la nomon Cámara de Representantes del Pueblo. Ekzistas unu parlamento kun 80 seĝoj.(


Ĝis 1991 la ŝtatpartio estis la unika politika partio de la lando. Intertempe ekzistas ĉirkaŭ 20 opoziciaj partioj.


La reelekto de Obiang okazis je la 15a de decembro 2002 kun 99.5 % de la voĉoj.


La armeo konsistas el ĉirkaŭ 2500 soldatoj.



Ekstera politiko |




Mapo de Ekvatora Gvineo


Ekvatora Gvineo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. Ĝenerale la ŝtato havas bonajn rilatojn al la najbaraj ŝtatoj. La rilatoj al la eksa kolonia povo Hispanio ne estas bonaj. En Hispanio vivas ĉirkaŭ 40.000 personoj el Ekvatora Gvineo. La plej grava partnero en Eŭropo estas Francio. Nur tiuj du landoj havas ambasadejojn en Ekvatora Gvineo. Ĉar oni trovis nafton sur la teritorio de Ekvatora Gvineo Usono intensivigis la rilatojn kaj malfermis ambasadejon en Malabo. La iamaj bonaj kontaktoj al la eksaj socialistaj landoj ne plu estas tiom bonaj. Nun nur Ĉinio kaj Norda Koreio havas ambasadejon en la lando.



Homaj rajtoj |


Ofte oni kritikas la situacion rilate al la homaj rajtoj en la lando. En 2002 post proceso kontraŭ onidiraj puĉistoj okazis torturoj. sindikatoj ne ekzistas. Radio kaj la televido estas sub la gvido de la registaro. La gazetoj „La Gaceta“, „La Opinión“ kaj „La Verdad“ aperas malregule.



Eduka politiko |


Granda procentaĵo de la loĝantaro estas analfabetoj. Fakte preskaŭ ne ekzistas ŝtata lerneja sistemo. Ekleziaj misiejoj respondecas pri la plimulto de la lernejoj. De kelkaj jaroj estas universitato en Malabo. En Malabo kaj Bata ekzistas ankaŭ franca kaj hispana kulturcentroj.



Administra divido |




Provincoj de Ekvatora Gvineo


Ekvatora Gvineo havas sep provincojn, el kiuj estas kvar sur la kontinenta parto Mbini kaj du sur la insulo Bioko:




























































Nr.
Nomo
Ĉefurbo
Surfaco
Loĝantoj
1

Annobón

Palé
17 km²
5.008
2

Bioko Norte

Malabo
776 km²
231.428
3

Bioko Sur

Luba
1.241 km²
29.034
4

Centro Sur

Evinayong
9.931 km²
125.856
5

Kié-Ntem

Ebebiyín
3.943 km²
167.279
6

Litoral

Bata
6.665 km²
298.414
7

Wele-Nzas

Mongomo
5.478 km²
157.980



Ekonomio |


En 1991 oni trovis ĉe la bordo de Bioko kaj antaŭ la kontinenta parto nafton. Pro tio la ekonomio kreskis grandkvante. Tamen malmulto de la enspezoj atingas la popolon. La unua komerca partnero estas Hispanio.



Kulturo |


La nacia festotago estas la 12-a de oktobro.


Aliaj leĝaj festotagoj:




  • 25a de majo: Tago de Afriko


  • 5a de junio: Prezidenta Tago


  • 3a de aŭgusto: Liberiga Tago


  • 15a de aŭgusto: Tago de la Konstitucio


  • 10a de decembro: Tago de la Homaj Rajtoj



Sporto |


Eric Moussambani estas naĝisto kiu konkuris en la olimpikaj someraj ludoj en 2000, kaj famiĝis pro la longa tempo kiun li uzis en la naĝado.







  • Ekvatora Gvineo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Ekvatora Gvineo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ekvatora Gvineo en ReVo









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto