Mezurilo







Kapitano Nemo kaj profesoro Aronnax rigardantaj mezurilojn en Dudek mil leŭgoj sub la maro


Mezuriloj estas iloj por doni ciferecan valoron al fizikaj grandoj. Ili realigas tion per komparo de la mezurenda grando kun taŭga mezurunuo. Sciencistoj, inĝenieroj kaj aliaj homoj uzas vastan vicon da mezuriloj por realigi siajn mezuradojn. La mezuriloj povas esti simplaj objektoj kiel ekzemple liniilo aŭ komplikaj aparatoj ekzemple eĥosondilo.





Poŝhorloĝo, tempa mezurilo




Enhavo






  • 1 Bazaj mezuriloj


    • 1.1 Tempo


    • 1.2 Longo


    • 1.3 Maso




  • 2 Mezuriloj por spacaj grandoj


    • 2.1 Areo


    • 2.2 Volumeno


    • 2.3 Angulo kaj direkto




  • 3 Mezuriloj por kinematikaj grandoj


  • 4 Mezuriloj por mekanikaj kaj termodinamikaj grandoj


    • 4.1 Forto


    • 4.2 Premo


    • 4.3 Froto


    • 4.4 Temperaturo


    • 4.5 Varmo




  • 5 Mezuriloj por elektraj grandoj


    • 5.1 Elektra tensio - kurentintenso - rezistanco


    • 5.2 Energio


    • 5.3 Povumo







Bazaj mezuriloj |



Tempo |


La tempo estas mezurata helpe de horloĝoj:




  • Sunhorloĝoj estis ofte uzitaj en pasinteco. Nuntempe ili estas uzataj precipe kiel dekorilo aŭ instruilo.


  • Sablohorloĝoj kaj akvohorloĝoj estas historiaj.


  • Pendolhorloĝoj funkcias ĉar pendolo iras tien kaj reen.


  • Poŝhorloĝoj kaj brakhorloĝoj oni kunportas por ĉiam kaj ĉie ekscii la horon.


  • Atomhorloĝoj estas uzataj de sciencistoj por tre preciza tempomezurado.




Mikromezurilo



Longo |


Longomezuriloj necesas por mezuri distancon inter du punktoj de spaco. Laŭprincipe oni diferencas inter la longomezuriloj, kie la mezuro estas akirata helpe de la distanco inter du linioj (ekzemple liniilo), kaj la mezuriloj kie la mezuro akireblas helpe de la distanco inter du facoj (ekzemple arĥiva metro).




  • Mikromezurilo estas preciza ĝis 0,01mm


  • Ŝovmezurilo estas preciza ĝis 0,05mm.


  • Liniilo estas preciza ĝis 0,3mm.


  • Mezurbendo estas uzata por longoj ĝis 50m.


  • Hodometro estas uzata precipe por mezuri distancojn sur la strato.


  • Sonaro kaj eĥosondilo uzas ultrasonon por mezuri distancon.




Vektopesilo



Maso |


La maso estas mezurata helpe de pesiloj. Ili povas determini la mason de korpoj per komparo kun kalibritaj peziloj aŭ per mezuro de la gravita forto kiu efikas al ĉiu maso sur la Tero.




  • Vektopesilo mezuras la mason de korpo per komparo kun la maso de kalibritaj peziloj.


  • Risortopesilo mezuras la mason per mezuro de la pezoforto.


  • Leteropesilo estas uzata por mezuri mason de leteroj precipe en poŝtoficejoj.



Mezuriloj por spacaj grandoj |



Areo |


Mezuriloj por determini areon estas:




  • planimetro mekanika aparato por determini areojn en mapoj kaj desegnaĵoj


  • pantografo uzebla por mezuri areojn uzante taŭgan rastrumon




Akvokomputilo



Volumeno |


Por mezuri volumenon precipe de likvoj estas uzataj mezurujoj:




  • mezurcilindro el vitro aŭ plasto


  • pipeto por mezuri malgrandajn volumenojn


  • mezurkruĉo uzata precipe en kuirejo


Por mezuri volumenon da fluido kiu trapasas tubon estas uzataj la sekvaj mezuriloj:




  • akvonombrilo mezuras volumenon de akvo trafluanta tubon.


  • gasonombrilo mezuras volumenon de gaso trafluanta tubon.




Angulilo por desegnado



Angulo kaj direkto |




  • angulilo por desegni aŭ kiel ilo en diversaj metioj


  • sekstanto por mezuri angulon inter du punktoj de la spaco


  • teodolito por mezuro angulon inter du punktoj sur la Tero


  • kompaso por determini nord-suda direkto


  • lodo por determini la vertikalon


  • nivelilo por konstati la horizontalecon


  • bivelo por anguloj ĉe konstruado



Mezuriloj por kinematikaj grandoj |




Rapidmezurilo kaj rivolumezurilo en aŭto




  • rapidmezurilo mezuras la rapidon precipe de veturiloj.


  • rivolumezurilo kalkulas la nombron da rivoluoj en unuo de tempo de rotacianta korpo.


  • akcelmezurilo mezuras akcelon de korpo helpe de la inercia forto.


  • seismografo mezuras intenson de tertremo.



Mezuriloj por mekanikaj kaj termodinamikaj grandoj |




Premmezurilo



Forto |


La forto estas mezurata helpe de la efiko produktita per ĝi. Kutime temas pri deformanta efiko.




  • Risorta fortmezurilo mezuras la etendon, kiun la forto produktas sur ŝtala risorto.


  • Ringa fortmezurilo mezuras la deformon de ringo produktita per la forto.



Premo |


Premmezuriloj estas nomataj ankaŭ manometro, kiam ĝi mezuras premon en fluido, kaj barometro kiam ĝi mezuras aerpremon.




Cifereca termometro



Froto |


Tribometro estas mezurilo por mezuri frofortojn.



Temperaturo |


Temperaturmezuriloj estas nomataj termometroj. Ili ne vere mezuras temperaturon, sed iun econ de korpo aŭ iun efikon, kiu ŝanĝiĝas depende de la temperaturo.



Varmo |



  • Kalorimetro estas mezurilo uzata por mezuri la masan varman kapaciton de substancoj.


Mezuriloj por elektraj grandoj |



Elektra tensio - kurentintenso - rezistanco |


Por mezuri tiujn elektrajn grandojn oni ofte uzas tiel nomatajn multimetrojn, kiuj povas esti analogaj aŭ ciferecaj. Ili funcias kaj kiel tensiomezurilo (voltmetro), kaj kiel kurentmezurilo (ampermetro). Kutime oni povas uzi ilin ankaŭ por mezuri rezistancon, sed por ĉilasta tasko ekzistas ankaŭ konvenaj omometroj.



Energio |


Elektra energio estas mezurata per elektronombrilo.



Povumo |


Elektra povumo estas mezurata per vatometro







Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51