9-a de aŭgusto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 9-a de aŭgusto estas la 221-a tago de la jaro (la 222-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 144 tagoj restas.
Je la 9-a de aŭgusto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
-480: Batalo de la Termopiloj komenciĝis
-48: En Tesalio okazis batalo de Farsalio: Julio Cezaro venkis Pompeon, kiu fuĝis al Egiptio
378: Romio decide malvenkis en batalo kun visigotoj – en la batalo de Adrianopol mortfalis imperiestro Valento
681: Bizanca imperiestro Konstantino la 4-a packontraktis kun prabulgaroj, kiuj transpaŝis Danubon kaj setlis en la hodiaŭa Dobroĝo - komenco de la bulgara ŝtato
1017: Germana-romia imperiestro Henriko la 2-a kun 30-mila armeo ekiris de Erfurt kontraŭ Pollando - rezulte de pactraktato en Budziszyn ĉe Pollando restis sendependaj de la imperiestro Luzacio, Supra Luzacio kaj Moravio
1136: Slavaj pomerianoj sub gvido de pola duko Racibor la 1-a konkeris norvegan urbon Konungahela
1157: Dum "unuiga renkonto" en Roskilde renkontiĝis tri kunregantoj de Danio - dum ĝia daŭro unu estis murdita, alia vundita
1173: Komenco de la konstruado de Oblikva turo de Pizo, kiu daŭris du jarcentojn.
1253: Papo Gregorio la 9-a konfirmis regularon de Klara el Asizo
1382: Władysław Opolczyk de Opole, duko de Piastoj fondis monaĥejon de paŭlanoj sur Jasna Góra en Częstochowa - la plej grava pilgrimejo en Pollando
1471: Siksto la 4-a iĝis papo
1483: Malfermo de la Siksta Kapelo en Romo
1570: Japanio: en batalo de Anegawa venkis klanoj Oda kaj Tokugawa super Asai kaj Asakura
1610: Anglaj-paŭhatanaj militoj komenciĝis en kolonio de Virginio
1662: Forta tertremo en Tatroj - unu el la plej fortaj sismaj eventoj en la historio de la polaj teritorioj.
1792: Francisko la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Bohemio
1814: Venko de norvegoj super svedoj en batalo de Langnes (en Østfold)
1830: Ludoviko-Filipo iĝis reĝo de francoj - Julia monarkio estis proklamita sub regado de la "reĝo de bankistoj" kaj la "reĝo de barikadoj"
1849: Hungara revolucio: malvenko de ribelantoj en batalo de Temesvár
1852: Markizinsuloj: Herman Melville fuĝis de indiĝenoj
1876: Usona astronomo dan-devena Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Lorelejo
1887: Esperantujo: L.L. Zamenhof kaj Klara Silbernik geedziĝis.
1890: Britio transdonis al Germanio insulon Helgoland sur Norda Maro
1892: Thomas Alva Edison patentis dudirektan telegrafon
1902: Eduardo la 7-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
1905: Esperantujo: Fundamento de Esperanto estis oficiale akceptita de la unua internacia kongreso de Esperantistoj (Bulonja Deklaracio).
1907: Organizita de Robert Baden-Powell tendaro sur angla insulo Brownsea finiĝis - ĝi estis konsiderita komenco de skoltismo
1914: Unua mondmilito:
- Francio komencis batalon de Mulhouse por reakiri Alzacon de Germanio
- Brita artileria malpeza krozŝipo HMS Birmingham per sia pruo atakis kaj sinkigis apud Skotlando elmergitan pro paneo germanan submarŝipon SM U-15
1919: En Teherano oni fiksis interkonsenton pri sendependeco kaj integreco de Irano, sed fakte enkondukis britan protektoraton
1920: Pola-bolŝevika milito:
- Registaro de Ĉeĥoslovakio anoncis neŭtralecon pri la milito
- Pola generalo Kazimierz Sosnkowski iĝis ministro pri militistaj aferoj
- Registaro de Ĉeĥoslovakio anoncis neŭtralecon pri la milito
1936: Somera Olimpiko: Jesse Owens akiris sian kvaran oran medalon
1942: Britoj arestis en Bombay Mohandas Karamchand Gandhi kaj la tutan Ekzekutivan Komitaton de Barata Nacia Kongreso
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Operaco Barbaroso: komandantaro de Wehrmacht eldonis sekretan direktivon pri koncentrado de germana militistaro en Ĝenerala Gubernio kadre de preparoj al agreso kontraŭ Sovetunio; Varsovio: "Biuletyn Informacyjny" informis, ke ortodoksaj ukrainaj klerikoj donacis al germana armeo 38 preĝejajn sonorilojn; "Walka" (Batalo), periodaĵo de Nacia Partio en enkonduka artikolo Ĝenerala linio kaj ties konsekvencoj konstatis, ke neniam germanoj sukcesos aktive kunlaborigi polojn kontraŭ judoj kaj Ni povas iri en internaj aferoj nek kun germanoj kontraŭ judoj, nek kun judoj kontraŭ germanoj. Ni iras propravoje.- Polaj ŝipoj SS Śląsk kaj SS Cieszyn, pro minaco de transpreno flanke de franca reĝimo de Vichy, fuĝis de haveno Kaolack en Franca Okcidentafriko al Bathurst en brita Gambio; Londono: dum dutaga konferenvo de Nacia Konsilio pola ministro pri socia protekto listigis nombron de polaj rifuĝintoj: en neokupata Francio - 11 mil, Rumanio - 5 mil, Hungario - 4 mil, Britio - 3 mil, Jugoslavio - 1 mil, Portugalio - 1 mil, Hispanio 600, Alĝerio kaj Maroko - 500
1941: Germanaj regopovoj en Varto-Lando malpermesis vendi fruktojn al poloj; aperanta en Lublin gazeto por poloj ŝanĝis titolon de "Głos Lubelski" al "Nowy Głos Lubelski" (Nova Lublina Voĉo) kaj en Lvovo aperis germana "Gazeta Lwowska" (Lvova Gazeto), kies eldonkvanto por Galicio post 2 jaroj superis 88 000 ekzempleroj
1942: Gestapo kaj SS pafmortigis en Kostrze apud Krakovo ĉirkaŭ 100 judojn; en koncentrejo Aŭŝvico pereis judino Edith Stein, filozofino kaj karmelanino - postmorte beatigita de papo Johano Paŭlo la 2-a; al Aŭŝvicon oni alveturigis 1068 judojn el Francio, el kiuj 794 estis tuj mortigitaj en gasĉambroj
Aliancanoj komencis provizi sieĝitan Malton; venko de japanoj en batalo de insulo Savo (Salomonoj); pola registaro en ekzilo organizis en Londono gazetaran konferencon pri genocido de judoj en okupata Pollando; germanoj komencis eldoni por ukrainoj laŭvican semajnrevuon "Ĉertkivska Dumka"
1943: Apud vilaĝo Borów (proksime al Kraśnik) taĉmento de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando pafmortigis 28 "partizanojn" de la taĉmento de rabista grupo sub ŝildo de Popola Gvardio (kaj hazarde 4 kamparanojn), kiu neniam batalis kontraŭ germanoj, sed kiel soveta unuo preparis kandidatojn por servi en NKVD kaj pola komunista Sekurec-Oficejo - la verdikton pri likvido de plimulto de antaŭmilitaj krimuloj decidis Pola Subtera Ŝtato kaj plenumis ĝin subkolonelo Leonard Zub-Zdanowicz, mutobskurulo
Brandenburg an der Havel: aŭstra kamparano kaj sekulara ordenano Franz Jägerstätter estis gilotinita kiel martiro de konscienco
1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): evakuo de registara kvartalo kun ties germana guberniestro Ludwig Fischer, kies anstataŭanton mortigas kuglo de ribelanto; germanoj skribas pri grandaj propraj perdoj kaj manko de fortoj; ĉe str. Bema 57 germanoj pafmortigis 70 personojn; oktaga batalo de Studzianki (proksime al Kozienice) komenciĝis - la plej granda pola tanka batalo en orienta fronto dum kiu pola-soveta armeo venkis la germanan; grupoj de Popola Gvardio eksplodigis ponton en distrikto Olkusz kaj difektis relvojon apud Ząbkowice, kio kaŭzis trajnan akcidenton; ukrainoj en germana soldatservo bruligis vilaĝon Skłody Borowe (proksime al Wysokie Mazowieckie) kaj murdis en ĝi 49 personojn
Vaŝingtono: responde al helpo por la batalanta Varsovio: "Varsovio estas agad-areo de sovetaj armeoj", la interveno "sen scio kaj konsento" de sovetaj regopovoj estas ekskludita; pro neglekto de Settinus, kiu cedis intervenon al Londono kaj Moskvo, Supera Komandanto ordonis intervenon ĉe usona stabestro pri usona ekspedicio de Italio aŭ Britio; ĉefministro Jan Kwapiński skribis al Clement Attlee ke la pola registaro en ekzilo povas sendi siajn pilotojn, alikaze manko de helpo ege malutilos politikajn rilatojn, kaj kontraŭstaris al flugfolia protesto de polaj studentoj en Londono, Oksfordo kaj Edinburgo;
1945: Japanio: usona bombaviadilo faligis je la 11:01 laŭ la loka tempo atombombon Fat Man sur Nagasako, kie 75 mil personoj pereis - ekde 1955 japanoj komencis forviŝi malblankajn makulojn pri la milito, kiel ekzemple la masakron de Nankingo
1949: Grekio kaj Turkio membriĝis al la Konsilio de Eŭropo
1958: Belorusa Soveta Socialisma Respubliko: Medicina Universitato en Grodno fondiĝis
1960: Flago de Gabono oficialiĝis
1962: Nacia himno de Malio Pour l’Afrique et pour toi, Mali oficialiĝis
1965: Singapuro forlasis la Malajan Federacion kaj fariĝis sendependa.
1969: Bando de Charles Manson murdis Sharon Tate, la edzinon de Roman Polański en ilia vilao en Beverly Hills.
1974: Sekve de Skandalo Watergate abdikis la prezidento de Usono Richard Nixon - nova prezidento fariĝis Gerald Ford
1976: Lanĉo de lasta kosmosondilo kadre de soveta Projekto Luna
1982: En atenco kontraŭ juda restoracio en Parizo 6 personoj pereis kaj 22 vundiĝis
1984: Inaŭguro de la bestoĝardeno en Minsko
1990: Pollando kaj NATO ligis diplomatiajn rilatojn
1992: Interkonsento pri retirigo de soveta armeo de Litovio ĝis la 31-an de aŭgusto 1993
1993: Alberto la 2-a iĝis reĝo de belgoj
1999: Vladimir Putin iĝis ĉefministro de Rusio
2001: La unua pola informa televido TVN24 ekfunkciis
2005: Kosmopramo Discovery alteriĝis en militistejo en Kalifornio, finante mision STS-114, la unuan depost katastrofo de Kosmopramo Columbia, la 1-an de februaro 2003
2007: Medeĝino: Kolombio, Gvatemalo, Honduro kaj Salvadoro subskribis interkonsenton pri libera komerco
2008: Milito en Sud-Osetio: Kartvelio por 15 tagoj enkondukis militjuron
2014: Pola biciklisto Rafał Majka venkis en la 71-a Tour de Pologne, la voja bicikla konkurso
Naskiĝoj |
1387: Henriko la 5-a, reĝo de Anglio (m. 1422)
1537: Francesco Barozzi, itala humanisto, matematikisto, filologo, astronomo, antikvaĵisto, helenisto, sorĉisto, eldonisto de la verkoj de Eŭklido kaj Arkimedo (m. 1604)
1603: Johannes Coccejus, nederlanda kalvinista teologo, filologo kaj hebreisto germandevena (m. 1669)
1631: John Dryden, angla verkisto, kortega poeto de Stuartoj (m. 1700)
1648: Johann Michael Bach la 1-a, germana komponisto el la familio Bach (m. 1694)
1674: František Maxmilián Kaňka, ĉeĥa arkitekto, konata de Karolinum kaj Clementinum (m. 1766)
1759: Johann Christoph Friedrich GuthsMuths, germana pioniro de lerneja sportedukado (m. 1839)
1776: Amedeo Avogadro, itala kemiisto kaj fizikisto, konata pro la legxo pri idealaj gasoj kaj konstanto de Avogadro (m. 1856)
1789: Nicolas Bochsa, franca komponisto kaj harpovirtuozo (m. 1856)
1795: Judit Dukai Takách, hungara poetino (m. 1836)
1843: Adolf Mayer, germana agrikultura kemiisto kontribuinta al malkovro de tabakmozaikviruso (m. 1942)
1852: Gábor Engel, hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo kaj universitata profesoro (m. 1935)
1864: Roman Dmowski, pola politikisto, diplomato, gvidanto de nacia liberiga movado, subskribinto de la Traktato de Versajlo (m. 1939)
1876: Géza Kádár, hungara pentristo studinta en Artistkolonio de Baia Mare (m. 1952)
1885: Vencel Bíró, hungara historiisto, verkisto kaj universitata profesoro (m. 1962)
1892: S. R. Ranganathan, barata matematikisto kaj bibliotekisto (m. 1972)
1896: Jean Piaget, franclingva sviso, biologo, psikologo, sciteoriisto, spertulo pri la konada disvolvigo ĉe infanoj (m. 1980)
1899: P. L. Travers, aŭstralia verkistino pri la magia infanvartistino Mary Poppins (m. 1996)
1903: Ákos Palla, hungara medicinhistoriisto kaj bibliotekisto (m. 1967)
1909: Adam von Trott zu Solz, germana juristo kaj diplomato, kontraŭulo de naziismo, murdita (m. 1944)
1909: Jan Legowicz, pola filozofo, historiisto pri mezepoka kaj antikva filozofioj (m. 1992)
1914: Tove Jansson, finna verkistino svedlingva, pentristino kaj desegnistino de propra serio de porinfana literaturo pri Mumintroloj (m. 2001)
1919: Joop den Uyl, ĉefministro de Nederlando (m. 1987)
1924: Nóra Aradi, hungara arthistoriistino (m. 2001)
1927: Marvin Minsky, usona komputikisto kaj esploristo pri artefarita inteligenteco, laŭreato de la premio Turing
1927: Ágnes Schveiger (Schweiger), rumania hungara agronomino, redaktorino
1929: Czesław Bartnik, pola teologo, kreinto de universala personismo, engaĝita politike, profesoro de Katolika Universitato de Lublin
1931: Attila Puskás, rumania hungara biologo, politika malliberulo, filo de Lajos Puskás
1936: Roman Forycki, pola sacerdoto, plurjara eklezia asistanto de la Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo MAITRI kaj esperantisto (m. 2011)
1936: Miklós Jakobovits, rumania hungara pentristo, priarta verkisto (m. 2012)
1936: Satish Kumar, barata ekologia kaj paca aktivulo, eldonisto, reprezentanto de senperforteca movado
1938: Leonid Kuĉma, ĉefministro kaj prezidento de Ukrainio
1939: Romano Prodi, ĉefministro de Italio, prezidento de la Eŭropa Komisiono
1939: Ida Szlovacsek, rumania hungara instruistino, ĵurnalistino
1940: Gizella Major, rumania hungara grafikistino, pentristino
1943: Károly Kádár, rumania hungara skulptisto, disĉiplo de András Kós
1955: Marek Kuchciński, pola ĵurnalisto kaj politikisto, aŭtoro de kunlaboriga projekto "Eŭropo de Karpatoj", marŝalo de Sejmo
1956: Fafá de Belém, brazila kantistino kaj filma, televida kaj teatra aktorino
1963: Whitney Houston, usona kantistino kaj aktorino de popmuziko kaj ritmenbluso, produktoro, aranĝistino kaj modelino (m. 2012)
1967: Béla István Scholtz, rumania hungara ekonomikisto
1967: László Szatmári, rumania hungara arthistoriisto, kunlaboranto de libroeldonejo Pallas-Akadémia Könyvkiadó
1967: Dana Vávrová, ĉeĥa-germana filmaktorino kaj reĝisorino, rolinta en Comedian Harmonists kaj Lamento (m. 2009)
1972: Attila Demeter M., hungara scienca esploristo de Erdélyi Múzeum-Egyesület kaj prifilozofia universitata instruisto en la Universitato Kristana de Partium
1972: Juanes, kolombia kantisto, kantoverkisto kaj gitaristo, filantropo
1974: László Boka, hungara literaturkritikisto, scienca direktoro de Tutlanda Biblioteko Széchényi
1976: Audrey Tautou, franca aktorino famiĝinta per la rolo de Amélie
1976: Rhona Mitra, angla aktorino kaj kantistino irland-baratdevena, popularigantino de Lara Croft, la ina versio de Indiana Jones
1977: Ito Noizi, japana desegnistino pri komputila ludo kaj mangailustrita romano
Mortoj |
-605: Nabopolasaro, reĝo de Babilono, la patro de Nebukadnecar la 2-a
117: Trajano, imperiestro de Romio, konata de la Ponto de Trajano, Forumo de Trajano, Trajana Kolono, Alkantara Ponto, kies leterojn esperantigis Gerrit Berveling (n. 53)
378: Valento, kunimperiestro de Romio, duonfrato de Valentiniano la 1-a (n. 328)
803: Irene de Ateno, imperiestrino de la Bizanca Imperio (naskiĝis ĉirkaŭ 752)
833: Al-Ma'mun, kalifo el dinastio Abasidoj, konata de la Hejmo de Saĝeco (n. 786)
1048: Damaso la 2-a, papo devenanta de frankonia-bavara familio
1420: Pierre d'Ailly, franca teologo, astrologo, kardinalo de la katolika romia eklezio. (n. 1351)
1429: Jakoubek ze Stříbra, ĉeĥa predikisto el Betlehema Kapelo en Prago, husana teologo kaj verkisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1375)
1516: Hieronymus Bosch, nederlanda pentristo inspirita interalie de astrologio, alkemio, magio, konata de La ĝardeno de la delicoj (naskiĝis ĉirkaŭ 1450)
1534: Tomaso de Vio, itala dominikano, teologo, filozofo-tomisto, kardinalo, papa legato (n. 1469)
1601: Mikaelo de Valaĥio, reginto de Valaĥio, Transilvanio, kaj Moldavio (n. 1558)
1668: Jakob Balde, germana poeto kaj jezuito (n. 1604)
1720: Simon Ockley, angla orientalisto esploranta araban kaj islaman kulturojn, spertulo pri saracenoj (n. 1678)
1688: Martin von Rango, germana juristo, politikisto kaj historiisto (m. 1688)
1828: Friedrich Ludewig Bouterweck, germana estetikisto kaj filozofo (n. 1765)
1830: Nicolaus Heinrich Dornheim, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1772)
1853: Józef Hoene-Wroński, pola filozofo, matematikisto, fizikisto, astronomo, juristo kaj ekonomikisto, reprezentanto de pola mesianismo (n. 1776)
1858: Gottlieb Döbling, germana natursciencisto kaj instruisto (n. 1797)
1890: Eduard von Bauernfeld, aŭstra komediisto, bohemiano (n. 1802)
1914: Roque Sáenz Peña, argentina advokato kaj politikisto (n. 1851)
1915: Ede Bohacsek, hungara pentristo (n. 1889)
1916: Ottóné Herman, hungara verkistino kaj felietonistino, edzino de Otto Herman (n. 1856)
1919: Ernst Haeckel, germana biologo, filozofo kaj vojaĝisto, adepto de darvinismo, kiu enkondukis terminojn filogenetiko, ekologio kaj aliajn, kreinto de alternativa biologia klasado al tiu de Karolo Lineo (n. 1834)
1919: Ruggiero Leoncavallo, itala komponisto, konata de sia verisma opero (n. 1857)
1929: Heinrich Zille, germana ilustristo kaj fotisto (n. 1858)
1936: Lincoln Steffens, usona ĵurnalisto, kies aŭtobiografio eniris la usonan literaturon (n.1866)
1942: Edith Stein, german-juda filozofino esplorinta ontologion kaj fenomenologion, karmelanino, kies spiritaj gepatroj estis Tereza el Avilo kaj Johano de la Kruco, sanktulino, kunpatronino de Eŭropo (n. 1891)
1943: Ĥaim Sutin, franca pentisto juddevena, amiko de Amedeo Modigliani (n. 1893)
1944: Mortfalintoj en la Ribelo de Varsovio:
Zygfryd Maria Urbanyi, leŭtenanto de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, komandanto de Taĉmento "Tigroj de Wola", distingita postmorte per Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 915)
Mieczysław Milbrandt, pola filozofo, publicisto, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, post elterigo entombigita sur Tombejo de Varsoviaj Ribelantoj (n. 1915)
1947: Michael Brink, germana rezistmovadano kontraŭnaziista, katolika religiulo (n. 1914)
1947: Hans von Hammerstein-Equord, aŭstra verkisto kaj politikisto
1953: Árpád Bardócz, hungara poeto, tradukisto, kunlaboranto de "Transilvania Revuo" kaj "Paŝtista Fajro" (n. 1888)
1962: Hermann Hesse, germana Nobelpremiita verkisto kaj pentristo, aŭtoro de La stepa lupo kaj Sidarto, esperantigata (n. 1877)
1969: Cecil Frank Powell, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de pionoj (n. 1903)
1974: Pál Székely, hungara inĝeniero pri minado (n. 1891)
1975: Dmitri Ŝostakoviĉ, rusa komponisto, aŭtoro de 15 simfonioj (n. 1906)
1976: Ivan Meleĵ, belorusa verkisto, aktivulo de Belorusa SSR (n.1921)
1978: Johan Daisne, flandra verkisto, reprezentanto de magia realismo (n. 1912)
1978: Lajos Keresztes, hungara sportisto, luktisto, olimpika medalisto (b. 1900)
1994: Helena Rasiowa, pola matematikistino, profesorino, aktivulino de Pola Matematika Societo (n. 1917)
1995: Romuald Spasowski, pola diplomato kaj ambasadoro, kontraŭulo de la milita stato en Pollando (n. 1921)
1997: Betinho, brazila politika aktivulo kaj sociologo (n. 1935)
1998: Mikaelo Ternavski, ukrainia poeto verkanta ankaŭ en la pola kaj Esperanto (n. 1934)
1999: Eduard Vladimír Tvarožek, slovaka poeto kaj filozofo, politika malliberulo, redaktoro de "Esperantisto Slovaka" kaj de esperanlingva Slovaka antologio, premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA (n. 1920)
2000: John Charles Harsanyi, usona Nobelpremiita ekonomikisto hungar-juddevena, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1920)
2001: Ernő Fábián, rumania hungara publicisto, filozofo, membro de kontrakomunisma Rondo Limes (n. 1934)
2001: János Zsakó, rumania hungara kemiisto, edzo de Magdolna Zsakó (n. 1926)
2006: James A. van Allen, usona fizikisto, konata de la zonoj de Van Allen (n. 1914)
2007: Ulrich Plenzdorf, germana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo (n. 1934)
2011: Werner W. Wallroth, germana filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1930)
2013: Marian Przełęcki, pola filozofo, logikisto, reprezentanto de Lvova-Varsovia skolo (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj |
- Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj - fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1994 kaj celebrota ĝis 2014
Nacia tago, National Day, en Singapuro, tago de la sendependiĝo (1965)
Romkatolika Kalendaro: Sankta Tereza Benedikta de la Kruco (Edith Stein), virgulino kaj martirino
Sud-Afriko: Nacia tago de la virinoj
Tagoj de semajno |
La 9-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.