Joseph Wright of Derby







Eksperimento pri birdo en aerpumpilo, fare de Joseph Wright. 1768, Nacia Galerio (Londono)





Filozofo preleganta pri sunsistema modelo, fare de Joseph Wright. Ĉ. 1766, Muzeo kaj artgalerio de Derby


Joseph WRIGHT, (n. la 3-an de septembro 1734 - m. la 29-an de aŭgusto 1797), plejofte konita kiel Joseph Wright of Derby, estis angla pejzaĝisto kaj pentristo. Li estis laŭdita de pluraj kritikistoj kiel "la unua profesia pentristo, kiu esprimis la etoson de la industria revolucio".


Wright plej notindas pro siaj chiaroscuro-efektoj, kiuj emfazas la diferencojn inter blankaj kaj nigraj figuroj per kandel-lumigitaj scenoj. Liaj verkoj ofte temas pri la naskiĝo de scienco el alkemio, kaj ankaŭ ofte baziĝas sur la kunvenigoj de la Luna Societo, grupo da tre influaj sciencistoj kaj industriistoj de meza Anglio. Liaj pentraĵoj signife simbolas la luktadon de scienco kontraŭ religio dum la klerisma periodo.


Li aparte famiĝis pro la pentraĵoj Eksperimento pri birdo en aerpumpilo (1768) kaj Filozofo preleganta pri sunsistema modelo (ĉ. 1766).



Aliaj verkoj de Joseph Wright |




  • Ann Borrow (1762-1763)


  • Thomas Borrow (1762-1763)


  • Filozofo je lamplumo (1769)


  • Alĥemiisto malkovranta fosforon (1771)


  • La forĝista forĝejo (5 versioj) (1771/1773)


  • Miravan romp-malfermanta la tombon de siaj prauloj (1772)


  • La Kaptita Reĝo (1772-1773)


  • Truŝtopisto sur riverbordoj de Derwent (1773)


  • La Kaptito (1774-1778)


  • La tombo de Vergilio (3 versioj) (1779/1785)


  • Samuel Ward (1781)


  • Indiana vidvino (1784)


  • Romeo kaj Julieta: la sceno de la tombo (1790)


  • Richard Arkwright (1790)


  • John Whitehurst (?)



Vidu ankaŭ |


  • Muzeo kaj artgalerio de Derby


Eksteraj ligiloj |




  • Joseph Wright of Derby en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Joseph Wright of Derby en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Oficiala retejo de Muzeo kaj artgalerio de Derby



















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51