48° 51′ 50″ N, 2° 20′ 12″ O48.8638222.336531Koordinatoj: 48° 51′ 50″ N, 2° 20′ 12″ O
DEC
tipo
Konstitucia Konsilio de la Franca Respubliko
fondodato
4-a de oktobro 1958
sidejo
Alo Montpensier de la Reĝa Palaco de Parizo (2 rue de Montpensier, 75001 Parizo)
estro
Jean-Louis Debré
Gravulo
Léon Noël, unua prezidanto de la Konstitucia Konsilio
lingvoj
franca
Retejo
www.conseil-constitutionnel.fr
v•d•r
La Konstitucia Konsilio de Francio - france nomata Conseil constitutionnel - estas la suverena kortumo aŭ konstitucia kortumo de la Franca Respubliko.
Enhavo
1Konsisto
2Taskaro
3Literaturo
4Eksteraj ligiloj
Konsisto |
La konsilio principe konsistas el naŭ juĝistoj, kiuj ankaŭ nomatas "la naŭ saĝuloj" (france les neuf sages). La membroj nomumiĝas ĉiujn tri jarojn: Po tri membrojn nomumas la Prezidanto de Francio, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Francio kaj la prezidanto de la Senato de Francio. Ne estas kondiĉo por la membreco: nek ekzistas regulo pri minimuma aĝo, nek pri profesia kvalifikiĝo nek pri havo de tiu aŭ jena posteno. La eksaj Prezidantoj de Francio estas aldonaj dumvivaj membroj, krom se ili havas publikan postenon kiu konfliktas kun tiu de konsilia membro. La aktuala ŝtata prezidanto nomumas la prezidanton de la konsilio.
De 2007 ĝis 2016 la prezidanto de la konsilio estas Jean-Louis Debré.
Laŭ la stato de 2013 la membroj de la Konstitucia Konsilio de Francio estas:
Valéry Giscard d'Estaing de 1981
Jacques Chirac de 2007
Nicolas Sarkozy de 2012
Renaud Denoix de Saint Marc de 2007 ĝis 2016
Guy Canivet de 2007 ĝis 2016
Michel Charasse de 2010 ĝis 2019
Hubert Haenel de 2010 ĝis 2019
Jacques Barrot de 2010 ĝis 2019
Claire Bazy-Malaurie de 2013 ĝis 2022
Nicole Belloubet de 2013 ĝis 2022
Nicole Maestracci de 2013 ĝis 2022
Taskaro |
La Konstitucia Konsilio decidas pri tio, ĉu naciaj leĝoj, prezidantaj kaj parlamentaj balotoj kaj referendumoj konformas al la Franca konstitucio de 1958. Antaŭ oficialiĝo de konstitucia reformo en 2008, leĝo nur povis esti kontrolata antaŭ ol ĝi ekvalidis. La kontrolo de leĝo nepras por leĝoj konkretigantaj la konstitucion ("organaj leĝoj") kaj por la regularoj de la parlamentaj ĉambroj. Ĉiuj aliaj leĝaj dokumentoj (naciaj leĝoj, interŝtataj traktatoj, pliaj ŝtataj regularoj) nur estas kontrolataj laŭ aparta peto, kiun rajtas formuli la ŝtata prezidanto, la ĉefministo, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Francio, la prezidanto de la Senato de Francio kaj ekde la jaro 1974 ankaŭ 60 deputitoj de la Nacia Asembleo aŭ 60 senatanoj. La reformo de 2008 ebligas al la du plej altrangaj kortumoj formuli "antaŭjuĝan demandon" (question préjudicielle) al la konsilio, por instigi kontrolon de laŭkonstitucieco de leĝa dokumento aŭ jura ago.
Literaturo |
Frédéric Monera: L'idée de République et la jurisprudence du Conseil constitutionnel (france: "la ideo de respubliko kaj la jura agado de la Konstitucia Konsilio"). Eldonejo L.G.D.J., Parizo 2004, ISBN 978-2-275-02524-7.
Michel Fromont: Der französische Verfassungsrat (germane: "Konstitucia Konsilio de Francio"). En: Christian Starck, Albrecht Weber (eld.): Verfassungsgerichtsbarkeit in Westeuropa (konstitucia kortuma agado en Okcidenta Eŭropo). Volumo I. 2-a eldono. Eldonejo Nomos, Baden-Baden 2007, ISBN 978-3-8329-2640-3 (serio Studien und Materialien zur Verfassungsgerichtsbarkeit. volumo 30/I), p. 227–258.
Eksteraj ligiloj |
retejo de la Konstitucia Konsilio (france)
v•d•r
Institucioj de la kvina Franca Respubliko
Plenuma povo
Prezidanto de la Respubliko • Ĉefministro • Registaro • Centra publika administracio • Konsilio de la ministroj
Leĝodona povo
Parlamento • Nacia Asembleo • Senato • Kongreso
Juĝa povo
Konstitucia Konsilio • Ŝtata Konsilio • Kasacia Kortumo • Supera Konsilio de la juĝistaro • Supra Kortumo pri prezidento • Supra Kortumo pri ministroj • Juĝorganizado
Aliaj institucioj
Ekonomia, sociala kaj media Konsilio • Rajtprotektanto • Teritoriaj Kolektivumoj
Franca Konstitucio de la 4-a de oktobro 1958 • Referendumoj kaj aliaj balotoj
v•d•r
Nunaj membroj de la Konstitucia Konsilio de Francio
Listo de membroj de la Konstitucia Konsilio de Francio
Prezidanto
2007 – 2016 : Jean-Louis Debré
Plenrajtaj membroj (eksaj prezidantoj de la Respubliko)
De 1981 : Valéry Giscard d'Estaing
De 2007 : Jacques Chirac
De 2012 : Nicolas Sarkozy
Membroj
2007 – 2016 : Renaud Denoix de Saint Marc • Guy Canivet
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...