Birmingham
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Anglio. Pri usona urbo nomita laŭ Birmingham temas artikolo Birmingham (Alabamo).
Birmingham | |||
urbo | |||
| |||
Oficiala nomo: Birmingham | |||
Moto: Forward | |||
Kromnomoj: "Brum", "Brummagem" | |||
Lando | Britio | ||
---|---|---|---|
Konstitucia lando | Anglio | ||
Regiono | West Midlands | ||
Metropola distrikto | Birmingham | ||
Metropola provinco | West Midlands | ||
Situo | Birmingham | ||
- koordinatoj | 52°28′59″N 01°53′37″U / 52.48306°N, 1.89361°U / 52.48306; -1.89361 (Birmingham) | ||
Areo | 267,77 km² (26 777 ha) | ||
Loĝantaro | 1 016 800 (2008) | ||
Denseco | 3 797,29 loĝ./km² | ||
Fondo | 7-a jarcento | ||
Horzono | GMT (UTC+0) | ||
- somera tempo | BST (UTC+1) | ||
Poŝtkodo | B | ||
Telefona antaŭkodo | 0121 | ||
ISO 3166 | GB-BIR | ||
NUTS 3 | UKG31 | ||
Situo de Birmingham enkadre de Anglio | |||
Vikimedia Komunejo: Birmingham | |||
Retpaĝo: www.birmingham.gov.uk | |||
Birmingham (pron. /ˈbɜːmɪŋəm/), esperante Birmingamo, estas kaj milionurbo kaj metropola distrikto en la angla regiono West Midlands. 1.014.000 loĝantoj (en 1997) loĝas sur areo de 265 kvadrataj kilometroj. Ĝia havas plurajn fervojstaciojn, el kiuj la ĉefa nomiĝas Birmingham New Street, kaj ankaŭ reton da kanaloj.
Enhavo
1 Historio
2 Vidindaĵoj
3 Famuloj
4 Ĝemelurboj
5 Sporto
6 Esperanto en Birmingham
7 Vidu ankaŭ
Historio |
La unua mencio pri vilaĝo Birmingham okazis en 1086. En la 12-a jarcento bazarejo ekfunkciis, kiu iĝis tre grava en la regiono. En la 16-a jarcento oni komencis prilabori la feron, ja loke estis karbo kaj feroerco. Dum la industria revolucio la urbo iĝis industria centro. Ekde la 1760-aj jaroj multe da kanaloj konstruiĝis, kiuj tre helpis la liveradon. Ekde 1837 trajno trafikas. En 1900 oni fondis universitaton. Multe da partoj de la urbo suferis bombardadan damaĝon dum la 2-a mondmilito, kaj estis renovigita per multaj konstruaĵoj dum la jardekoj 1950a kaj 1960a.
La urbo havas slangan nomon "Brum", kaj la loka parolmaniero ("Brummie") estas por angloj tre facile rekonebla.
Vidindaĵoj |
preĝejoj omaĝe al Sankta Marteno kaj omaĝe al Sankta Paŭlo
katedralo omaĝe al Sankta Filipo
turo nomata Perrott's Folly- urbodomo
Famuloj |
- Neville Chamberlain
- Ozzy Osbourne
- Black Sabbath
- Duran Duran
Ĝemelurboj |
Chicago, Usono
Frankfurt am Main, Germanio
Johannesburg, Sud-Afriko
Leipzig, Germanio
Lyon, Francio
Milano, Italio
Sporto |
En la urbo aktivas inter alie la futbala klubo Aston Villa.
Esperanto en Birmingham |
Tie Mary L. Blake gvidis Esperanto-kurson en komenco de 20-a jarcento. Post tio fondiĝis urba Esperanto-klubo, kiu devis restrukturiĝi post ambaŭ mondmilito. Post la Dua Mondmilito inter alie kiel kasisto en ĝi aktivis Ken Lawrence, dum kelkaj jaroj peranto de la Belarta Konkurso de UEA, ĝis li mortis en 1958.
Vidu ankaŭ |
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1998
- Listo de milionurboj