Franca Instituto pri Administraj Sciencoj
Franca Instituto pri Administraj Sciencoj | ||
---|---|---|
Institut français des sciences administratives (IFSA) | ||
tipo | asocio agnoskita kiel publike utila | |
fondodato | 1947 | |
sidejo | Parizo Francio | |
estro | Jean-Marc Sauvé | |
gravulo | René Cassin | |
dungitaro | 300 | |
lingvoj | franca lingvo | |
Retejo | Interretejo de IFSA | |
La Franca Instituto pri Administraj Sciencoj (france "Institut français des sciences administratives" aŭ IFSA) estis kreita en 1947 de René Cassin.
Ĝi estas agnoskita kiel publike utila asocio kaj estas membro de la internacia Instituto pri Administraj Sciencoj. Proksima al la ŝtatokonsilio, IFSA estas tradicie prezidata de la vicprezidanto de tiu institucion. De 2006, la agadoj de eminentulaj asocioj rilataj al la administra juro dependas de AFDA (Franca Asocio por esplorado en Administra Juro, la universitataj agadoj de IFSA koncentriĝas pri la administraj sciencoj.
Enhavo
1 Celoj
2 Agado
2.1 Kolokvoj pri aktualaĵo
2.2 Historiaj kolokvoj
3 Konsisto
3.1 Regionaj instancoj
3.2 Internaciaj instancoj
4 Ligiloj kun la Ŝtatokonsilio
5 Aliĝo
6 Konataj membroj
7 Publikigoj
8 Vidu ankaŭ
8.1 Vidu ankaŭ
8.2 Eksteraj ligiloj
Celoj |
La komisio de la Franca Instituto pri Administraj Sciencoj estas la promociado de la administraj sciencoj en Francio kaj de la franca modelo de administra juro eksterlanden.
De sia kreo en 1947, la asocio organizis multajn kolokvojn, kuj ĉiuj antaŭigis la pripensadon kaj la doktrinon pri la temoj de administra juro.
La asocio arigas proksimume 300 membrojn el la supra ŝtatoficistaro (Ŝtatokonsilio, Revizora Kortumo, Inspektejoj), de la universitato (profesoroj pri juro, lekciistoj, studentoj) sed ankaŭ el la privata sektoro.
Ĝia sidejo situas en la ŝtatokonsilio, placo Palais-Royal en Parizo.
Agado |
IFSA organizas ĉiujare du kolokvojn :
- unu kolokvo pri aktualaĵo ;
- unu historia kolokvo.
Kolokvoj pri aktualaĵo |
- 2011 : « La kunordigo de la ŝtata agado sur maro : daŭreco kaj evoluoj »
- 2010 : « Kia modelo de teritoria administrado por morgaŭ? »
Historiaj kolokvoj |
IFSA partnere kun la Praktika Lernejo de Altaj Studoj organizas ĉiujare historian kolokvon pri diversaj temoj, el kiuj por ekzemplo :
- 2011 : « La administracio kaj la virinoj » ;
- 2010 : « Ŝtato kaj akvo : provizado, regado, publika higieno » ;
- 2007 : « Ŝtato kaj perforto » ;
- 2006 : « Ŝtato kaj reformo » ;
Konsisto |
La estraro de IFSA konsistas el deko da membroj el kiuj :
- prezidanto : Jean-Marc Sauvé, vicprezidanto de la ŝtatokonsilio ;
- ĉefsekretario : Terry Olson, ŝtata konsiliano kaj delegita al la internaciaj rilatoj de la ŝtatokonsilio ;
- kasisto : Bruno Rémond, konsilanto-mastro en la Revizora Kortumo kaj lekciisto en la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (Sciences Po Parizo).
Regionaj instancoj |
Je reginoa nivelo, IFSA estas dividita en ok sekcioj, kiuj zorgas pri la disvastigo de la administraj sciencoj :
- IFSA Langvedoko-Rusiljono ;
- IFSA Nordo-Kaleza Markolo ;
- IFSA Pikardio ;
- IFSA Centro-Potevio-Limoĝio ;
- IFSA Sekcio Okcidento ;
- IFSA Rodano-Alpoj ;
- IFSA Oriento ;
- IFSA Supra Normandio.
Internaciaj instancoj |
IFSA estas unu el la 90 regionaj sekcioj de la Internacia Instituto pri Administraj Sciencoj (IISA) situanta en Bruselo.
IISA estis kreita en 1930 kaj havas la statuson de Internacia Ne-Registara Organizaĵo.
Ligiloj kun la Ŝtatokonsilio |
Proksima al la Ŝtatokonsilio, IFSA estas tradicie prezidata de la vicprezidanto de la Ŝtatokonsilio.
IFSA estis do prezidata de :
René Cassin (1947-1960) ;
Alexandre Parodi (1960-1971) ;
Bernard Chenot (1971-1979) ;
Christian Chavanon (1979-1981) ;
Marc Barbet (1981-1982) ;
Pierre Nicolaÿ (1982-1987) ;
Marceau Long (1987-1995) ;
Renaud Denoix de Saint-Marc (1995-2006).
Aliĝo |
Povas aliĝi al IFSA kaj fizikaj personoj kaj juraj personoj.
Konataj membroj |
Renaud Denoix de Saint Marc, eksa prezidanto de IFSA, eksa vicprezidanto de la Ŝtatokonsilio, membro de la Konstitucia Konsilio- Franck Moderne, eminenta profesoro pri juro
- Jacqueline Morand-Deviller, profesoro pri juro en Parizo 1, aŭtoro de Cours de droit administratif.
Anicet Le Pors, eksa ministro
Roland Drago, profesoro pri juro
Guy Braibant, franca juristo
Marceau Long, eksa vicprezidanto de la Ŝtatokonsilio
Publikigoj |
La administra juĝisto kaj Eŭropo : La dialogo de la juĝistoj, aktoj de la kolokvo de la 50-a datreveno de la administraj tribunaloj, fare de la Franca Instituto pri Administraj Sciencoj, kunlabore kun Henri Oberdorff kaj Boleslaw Lukaszewicz, januaro 2004.
La renovigo de la teritoria aranĝo, fare de la Franca Instituto pri Administraj Sciencoj, kunlabore kun Jacques Fialaire, januaro 2002.
Vidu ankaŭ |
Vidu ankaŭ |
- Internacia Instituto pri Administraj Sciencoj
- Administracia juro
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala interretejo de IFSA
- Interretejo de IISA
- Interretejo de la Franca Asocio por esplorado en Administra Juro