Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj, kiuj povas kuniĝi en 35 kluboj (2010) kaj kelkaj sekcioj, komisionoj kaj laborgrupoj (pedagogia komisiono, katolika sekcio, kristana sekcio, sekcio de nevidantoj, sekcio de informadiko, muzea grupo, laborgrupo por tradukado de turismaj tekstoj). La asocio eldonas la trimonatan revuon Starto. Ĉeĥaj esperantistaj junuloj (antaŭe grupigitaj en Junulara sekcio) ekde 2005 unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.
Enhavo
1Agadoj
1.1Komunikado
1.2Aranĝoj
1.3Instruado
1.4Aliaj kampoj
2Strukturo
2.1Komitato
2.2Sidejo kaj adreso
3Historio
4Referencoj
5Vidu ankaŭ
6Eksteraj ligiloj
Agadoj |
Komunikado |
informas pri Esperanto kaj problemaro de internacia lingva komunikado en ĉeĥlingvaj amaskomunikiloj kaj kolektas en sia retpaĝaro datumbazon de la koncernaj materialoj; okazigas informprelegojn / diskutojn kaj ekspoziciojn
administras ĉeĥ- kaj esperantlingvan informretejojn www.esperanto.cz kaj www.muzeum.esperanto.cz(ĉefredaktas Pavla Dvořáková)
eldonas kvaronjare sian presorganon Starto (ĉefredaktas Miroslav Malovec) kaj neregule interretan informilon ĈEA_Retkomunikoj (ĉefredaktas Miroslav Hruška); plie aperas periodaĵoj Dio benu (katolika sekcio), Aŭroro de (sekcio de nevidantoj), Bulteno de E-klubo en Prago kaj Informilo de AEH, kio estas Asocio de Handikapitaj Esperantistoj, staranta memstare ekster ĈEA, kvankam ĝiaj anoj membras en ambaŭ asocioj
Aranĝoj |
ĉiujare aranĝas konferencon, kutime aŭtune; ĉiun trian jaron anstataŭ konferenco estas organizata kongreso (dum kiu oni elektas novan sepmembran asocian estraron kaj nomumas novajn honorajn membrojn.
pere de siaj lokaj kluboj (Písek, Svitavy, Pardubice, Česká Třebová, Šumperk, Prostějov k.a.) okazigas regionajn Esperanto-renkontiĝojn
Instruado |
por lingva klerigado de siaj membroj okazigas kursojn, somerajn lernejojn kaj lingvajn seminariojn (i.a. en Lančov kaj Skokovy; en pasinteco funkciis ankaŭ tendaroj en Sebranice kaj Nekvasovy)
kunlabore kun ĈEJ kaj E@I okazigas ĉiujare en aprilo en Písek internacian seminarion "Sabla Printempo", dediĉitan al la ĉeftemo "Esperanto kaj Interreto"
Aliaj kampoj |
administras Muzeon de Esperanto en Svitavy kaj ĈEA-bibliotekon kaj prilaboras materialolojn pri historio de E-movado en Ĉeĥio
realigas konkretajn projektojn (komputila klerigado, utiligado kaj kontribuado al Vikipedio, interreta datumbazo de ĈEA, tradukoj de beletroj, kantoj kaj turismaj tekstoj ktp.)
peras aliajn servojn (Libroservo, Pasporta Servo, membriĝo en UEA kaj pago de kotizoj por UKoj, abono de E-gazetoj el eksterlando ktp.)
kunlaboras kun aliaj esperantaj kaj neesperantaj organizoj
Strukturo |
Komitato |
La nuntempa komitato (elektita 15.10.2016 dum la 16-a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov) estas:
Prezidanto: Libuše Hýblová
Vicprezidantino: Leonarda Chaloupková
Kasisto: Vratislav Hirš
Redaktoro de Starto kaj komitatano: Miroslav Malovec
Ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio kaj UK-peranto: Petr Chrdle
Komitatano: Miroslav Hruška
Komitatanino: Libuše Dvořáková
Sidejo kaj adreso |
Sidejo de la organizo estas ekde oktobro 2011 Svitavy[1].
Preciza adreso de sidejo estas: Ĉeha Esperanto-Asocio, náměstí Míru 1, CZ-568 02 Svitavy, retpoŝto: cea@esperanto.cz
Historio |
ĈEA estis fondita en 1969 (29.-30.3.1969 dum konstitua kongreso en Brno), sed antaŭe ekzistis ekde 1901 pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en 1952 fare de komunistoj. (Tiuj poste konstatis, ke esperantistoj komunikas kun eksterlando nekontrolate, tial ili fine decidis renovigi la asocion). Antaŭ 1989 la asocio havis pli ol 2500 membrojn, sed la falo de la fera kurteno forlogis multajn al aliaj aktivadoj.
En 1939 post okupacio de la lando la tiama esperantista asocio ĈAE devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed post kelkaj monatoj en 1940 Gestapo ordonis likvidi la asocion. (Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, p. 69). Do tiu kelkmonata ĈEA diferencas de la nuntempa.
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...