Vespo
- Tiu ĉi artikolo temas pri insekto. Pri motorciklo temas artikolo Vespo (motorciklo).
Biologia klasado | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||
Subordoj | ||||||||
Symphyta | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Vespo en larĝa senco estas insekto el la familio de vespedoj kaj similaj insektoj de aliaj familioj (ekz. Cephidae, Tenthredinidae, Eurytomidae).
La specioj de subordo Symphyta (kiu enhavas la arbarajn vespojn kaj la flugilajn formikojn), kiu diferenciĝas de la specioj de subordo de Apokritoj ĉe la larĝa konekto inter la torako kaj abdomeno. La larvoj de la subordo de Symphyta estas plejofte herbovoroj kaj raŭpoŝatantoj, dum la larvoj de la apokritoj estas rabobestoj kaj parazitoj.
En malpli larĝa senco, la vespoj estas la specioj de la familio vespedoj de Aculeate (superfamilio : ĥimenopteraj pikuliloj). Tiu ĉi familio enhavas la genrojn de Vespula, Dolichovespula, Vespa. En plej strikta senco oni uzas tiun esprimon nur por la specioj de genro Vespa.
Karakterizaĵoj |
La multon de la vespoj karakterizas la sekvaj trajtoj:
- Du paroj da flugiloj (escepto: femala Mutillidae)
- Pikilo (ĉe inoj)
- nur kelkaj haroj aŭ nenio (male al la abeloj); escepto: Mutillidae
- Rabobestetoj aŭ parazitoj de aliaj insektoj; kelkaj specioj de pompiledoj specialiĝis kiel parazito de araneoj.
Vespoj estas gravaj en la biologia agrikulturo kiel parazitoj aŭ rabobestoj de la agraj damaĝbestoj.
Kelkaj vespaj familioj (en larĝa senco) |
Vespidae – vespedoj
Mutillidae – mutilledoj (sed fakte vespoj)
Scoliidae – skoliedoj
Sphecidae – sfegedoj
Pompilidae – pompiledoj
Chrysididae – krisidedoj
Kelkaj specioj |
Vespa crabro – horniso
Vespula (Paravespula) vulgaris – kutima vespo
Vespula (Paravespula) germanica – germana vespo
Polistes gallicus – franca vespo