La Nizaglo, ankaŭ nomata en kelkaj landoj Aglo de Bonelli, estas granda birdospecio probleme scienconomata, ĉar dekomence estis Hieraaetus fasciatus, do en genro Hieraaetus; poste tiu specio estis enmetita en genro Aquila kaj la specio mem nomata Aquila fasciatus aŭ Aquila fasciata. Ĉiukaze temas pri granda taga rabobirdo, kiu kiel multaj aliaj agloj apartenas al familio Akcipitredoj.
Dumfluge.
Enhavo
1Disvastiĝo
2Aspekto
3Reproduktado
4Kutimoj
5Subspecioj
6Konservado kaj rekuperado
7Alio
8Referencoj
9Vidu ankaŭ
10Eksteraj ligiloj
Disvastiĝo |
Ili reproduktiĝas en suda Eŭropo, Afriko norde kaj sude de deserto Saharo kaj tra suda Azio ĝis Indonezio. La Nizaglo estas specio de arbara medio, ofte montareta, kun kelkaj malfermaj zonoj kaj klimato ĉu deserta ĉu mezdeserta. La afrika subspecio preferas savanon, arbarbordojn, terkulturajn kampojn kaj arbustejojn se estas tie grandaj arboj. Tiu ne estas specio de malferma kamparo aŭ densa arbaro. La junuloj estas pli vagantaj.
Ili povas migri sufiĉe for. Oni registris veturon de kontrolita ekzemplero liberigita el Madrido en 2014 kiu veturis ĝis Senegalo kaj suda Maŭritanio.[1]
Aspekto |
Junulo en Naturrezervejo Kaŭal, Barato.
La Nizaglo estas granda aglo 55-72 cm longa kaj kun enverguro de ĉirkaŭ 150 cm ĉe la maskloj kaj 180 ĉe la inoj. Ĝi estas pli maldika ol aliaj agloj de genro Aquila kaj havas voston kaj krurojn pli longajn. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kaj la subaj estas blankaj kun malhelaj strioj. La flugiloj estas relative mallongaj kaj rondformaj. La longa vosto estas griza supre kaj blanka sube kaj havas ununuran nigran larĝan strion pinte. Dumfluge estas klare videbla la kontrasto inter blankaj ventro, antaŭa bordo kaj kapo kontraŭ nigra zono meze de flugiloj kaj malantaŭa strieca parto. Kruroj kaj okuloj estas flavaj; beko estas griza. Ofte ili montras blankan makulon dorse.
Nematuruloj havas ruĝec- aŭ malhelflavecajn (sablokolorajn) kapon, subajn partojn kaj subflugilojn, kaj fajnajn strietojn en vosto sen fina bendo.
Reproduktado |
La Nizaglo estas kutime specio de loĝantaj birdoj kaj nemigranta. Ili nestas en arbo aŭ rokejo; kiel aliaj agloj, tiu ĉi havas kelkajn nestojn en sia teritotio kaj uzas unu post la alia. La ino demetas 1-3 blankajn ovojn - plej ofte 2 -, kiujn ŝi kovos februare aŭ marte laŭ la zonoj. La masklo alportas manĝaĵojn kaj freŝajn bastonetojn por rekonstrui la neston ĉiutage. Post unu monato la idoj -plej ofte 2- povas resti sole en la nesto, sed la ino ankoraŭ zorgas ilin kontraŭ varmo. Junie la idoj elnestiĝas kaj estos seksmaturuloj je siaj dua jaro. Ili povas vivi ĝis 20 jaroj kaptivece.
Kutimoj |
La Nizaglo predas ampleksan gamon de grandaj bestoj ĉasitaj vivantaj ekde gvatejo interarba aŭ per ŝvebado super montetoj, kiel ĉe aliaj agloj. Plej parto estas kaptata surgrunde. Ili manĝas grandajn birdojn -ĝis grando de numido- kaj mamulojn -ĝis grando de leporo-, foje eĉ pli grandajn ol la propra aglo. Ankaŭ reptiliojn.
La Nizaglo estas kutime silenteca birdo, escepte dum pariĝado kaj proksime de la nesto; ties voĉo konsistas de nelaŭta klu-kluklu-kluii.
Subspecioj |
H. f. fasciatus en nordokcidenta Afriko kaj Iberia Duoninsulo, Mediteranea Maro, Arabio ĝis Afganio, Pakistano kaj Barato, ĝis Hindoĉinio kaj Ĉinio.
H. f. renschi en Indonezio, nome Sumbavo, Timoro, kaj Flores. Temas pri pli malgranda birdo kaj pli strieca en flugiloj kaj vosto.
Konservado kaj rekuperado |
La Nizaglo patriĝos por senpatraj idoj de la sama specio en malplena nesto sed nur se la ovo- aŭ idoperdo okazis antaŭ malmultaj horoj kaj tiele ĝi adoptos idojn dum la postida dependoperiodo kaj tiu konservostrategio povas esti aplikebla al aliaj rabobirdaj specioj ĉar la idomortigo ne estas komuna en la gastiganta specio.[2]
Alio |
Lastaj DNA pristudoj konkludis elpaŝon de tiu specio al genro Aquila el Hieraaetus.
Nizaglo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Nizaglo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Nizaglo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
Referencoj |
↑ Kelkaj aŭtoroj, en Quercus, 361: 30-33, citita en Aves de España, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 18.
↑ (2004) “How long is too long? A case of fostering nestling Bonelli's Eagles (Hieraaetus fasciatus)”, Journal of Raptor Research38 (4), p. 381–382.
BirdLife International (2004). Hieraaetus fasciatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006.
Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists - Martin Collinson, British Birds, vol 99 (Junio 2006), 306-323
Lerner, H. R. L. and D. P. Mindell (2005). Phylogeny of eagles, Old World vultures, and other Accipitridae based on nuclear and mitochondrial DNA. Molecular Phylogenetics and Evolution 37: 327-346. PDF
Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDF
Vidu ankaŭ |
Portalo pri Birdoj
Gir-Arbaro
Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj
Eksteraj ligiloj |
En Hispanio
Per kamerao
Retejo de Equip de Biologia de la Conservació - Àliga perdiguera, de la Universitato de Barcelono
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...