Salem (Masaĉuseco)
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbeto Salem en Masaĉuseco, Usono. Krome ankaŭ ekzistas aliaj samnomaj urboj. |
Salem (Masaĉuseco) | ||||
| ||||
Bazaj informoj | ||||
---|---|---|---|---|
Nacio: | Usono | |||
Usona ŝtato: | Masaĉuseco | |||
Distrikto: | Essex (Masaĉuseco) | |||
fondiĝo: | dum 1626 | |||
nombro de enloĝantoj: | 40407(stato 2000) | |||
areo: | 46,8 km² | |||
poŝtkodo: | 01970 | |||
koordinatoj: | 42° 31' norde, 70° 53' okcidente |
La urbo Salem [ˈseɪləm] en la ŝtato Masaĉuseco de Usono situas proksimume 26 kilometrojn norde de Bostono ĉe la orienta marbordo de Nordameriko. La urbo fondiĝis dum la jaro 1626 fare de grupoj de puritanismaj fiŝistoj. Aparte konata la urbo iĝis, kiam dum la jaro 1692 okazis pluraj procesoj kontraŭ laŭdiraj sorĉistoj kaj sorĉistinoj. En ili la pastro kaj verkisto pledis defende al la akuzitoj kaj per tio atakis la rolon de la kristana eklezio en la britaj kolonioj, kiu antaŭe ĉiam pledis kredi iun akuziton pri sorĉado kulpulo, ĉar en la kazo de dubo kadre de la kristana batalo kontraŭ sorĉado kaj la diablaj fortoj ĝenerale iom da superfluaj mortigoj de senkulpuloj malpli problemus ol ne-mortigo de sorĉa persono konvinke mensogante pri sia ŝajna nekulpeco. Malgraŭ tiu defenda interveno, en histeria kaj paranoja atmosfero inter 150 kaj 300 homoj akuziĝis pri sorĉado, 20 el ili estis senkulpe kondamnitaj kaj mortigitaj per pendumo, kaj pluraj pliaj mortis karcere. En la urbo nun pluraj muzeoj memorigas pri tiu epoko. Pro teatraĵo de Arthur Miller el la jaro 1953 pri la "sorĉistina ĉaso" la urbeto konatiĝis tutmonde.
Pro la bone konservita arkitekturo el la 17-a jarcento, Salem nuntempe estas ŝatata turisma ekskursocelo. Apud la muzeoj pri la sorĉistinaj procesoj ankaŭ pseŭdomagiaj eventoj okaze de la tradicia festo Halloween ĉiuaŭtune estas apartaj altiraĵoj. Proksimume miliono da gastoj, multaj de ili de ekster Usono, vizitas la urbon ĉiujare.
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo de la urbeto (angle)
- pri la sorĉistinaj procesoj en Salem (angle)
- pri la sama temo germanlingve
- la "sorĉitaj eventoj" dum Halloween (paĝoj anglaj)