28-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 28-a de julio estas la 209-a tago de la jaro (la 210-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 156 tagoj restas.
Je la 28-a de julio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
754: Papo Stefano la 2-a reĝigis la reganton de frankoj - Pipino la pli juna
1243: Pollando: diocezo de Chełmno establiĝis
1402: Timur venkis Otomanan Imperion en batalo de Ankaro malfortigante turkojn por ĉirkaŭ duonjarcento
1420: Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) kroniĝis al la reĝo de Ĉeĥio
1480: Turkoj konkeris italan urbon Otranto; ili murdis 800 loĝantojn, kiuj ne volis konvertiĝi al islamo
1540: Thomas Cromwell estis senkapigita laŭ ordono de la angla reĝo Henriko la 8-a
1586: Тhomas Harriot kunportis al Britaj insuloj unuajn tuberojn de la terpomo
1609: La unuaj anglaj setliĝintoj (ŝiprompiĝintoj) albordiĝis al Bermudo
1648: Ribelo de Ĥmelnickij: venko de pola armeo super la kozaka en batalo de Konstantynów (nun en Ĥmelnicka provinco)
1656: Sveda diluvo: la plej granda tritaga batalo - en la historio de polaj-svedaj militoj - komenciĝis apud Varsovio, Svedio-Brandenburgio venkis, pola-litova militistaro kaj tataroj retiriĝis, sen grandaj perdoj, trans Vistulo
1696: Dum la dua rusa-turka milito turkoj kapitulacis en fortikaĵo Azov
1794: Franca revolucio: gvidantoj de jakobenoj estis ekzekutitaj, interalie Robespiero
1800: Unua grimpo al la plej alta monto de Aŭstrio - Großglockner
1821: Peruo fariĝis sendependa - argentina generalo José de San Martín liberigis ĝin de la hispana koloniado
1851: La unua fotita tuta plena suna eklipso videbla super Kanado, Gronlando, Islando, Skandinavio, Pollando, Belorusio kaj okcidenta Rusio
1866: Unua transatlantika telegrafo inter Irlando kaj Novlando
1883: En tertremo sur itala insulo Ischia 2300 personoj pereis
1896: Florido: Miamo urbiĝis
1898: Hispana-usona milito: usonaj taĉmentoj albordiĝis al Porto-Riko
Unua mondmilito:
1914: Imperio Aŭstrio-Hungario deklaris militon kontraŭ Serbio - komenco de la unua mondmilito, en kiu pereis preskaŭ 10 milionoj de soldatoj
1915: Usona armeo komencis okupadi Haition
1920: Pola-bolŝevika milito: Ruĝa Armeo konkeris Bjalistokon
1920: Konsilio de Ambasadoroj en Parizo dividigis la urbon Teŝinio inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio
1922: Usono agnoskis sendependecon de Latvio
1928: La 9-a Somera Olimpiko komenciĝis en Amsterdamo
1932: Usona prezidento Herbert Hoover ordonis al Usona Armeo dispeli "Bonus Army" de veteranoj de la unua mondmilito kolektiĝintaj en Vaŝingtono
1935: Testoflugo de la usona bombaviadilo Boeing B–17
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Gestapo en Poznań arestis ĝis tiu ĉi tago 210 membrojn de konspira grupiĝo Volontula Soldataro de Okcidentaj Teritorioj; en Varsovio estis arestita Kazimierz Pieracki, vicministro pri religio kaj publika klerigo - murdita en koncentrejo Aŭŝvico
- En Glasgovo okazis laŭvica publika prezentaĵo de la Ĥoro de Pola Militistaro; Munkeno: malfermo de ekspozicio de la nuntempa germana pentrado, kies 70% da bildoj temas pri militaj scenoj el Pollando
1941: En aneksita de Wehrmacht Krzemieniec (nun Ternopila provinco) oni murdis en la tagoj 28-30 de julio ĉirkaŭ 30 polajn intelektulojn - elektitaj laŭ listo de ukrainaj naciistoj; gestapo pafekzekutis en Radom 56 personojn pro partopreno en rezista movado; speciala kuracista komisiono kadre de Aranĝo T4 en koncentrejo Aŭŝvico selektis 575 malsanulojn kaj direktis ilin al kuracejo Sonnenstein en Saksio, kie estis murditaj; germanaj regopovoj malliberigis en kastelo de Lublin 2490 personojn; dum deportado de loĝantaro en Arbaro de Białowieża germanoj forigis ĉi-tage 945 personojn- Japanaj armeoj eniris Vjetnamion, Kamboĝon kaj Laoson surbaze de interkonsento kun la franca reĝimo de Vichy
1942: Gestapo arestis en Varsovio svedon Carl Hesslow, kunlaborantan kun Pola Enlanda Armeo; en Varsovia geto fondiĝis Juda Batal-Organizo- Ordono n-ro 227: Josef Stalin ordonis Nek unu paŝon malantaŭen - malpermesante retiriĝon al soldatoj de la Ruĝa Armeo
1943: Diversaj germanaj policoj pafmortigis en Chełm 300 personojn (antaŭ ĉio judojn), en Vilno 30, en Wola Justowska (nun en Krakovo) 21, en Dębica 20, en Varsovio dekkelkajn (judojn), ktp.
San-Marino: Nacifaŝisma Partio estis malfondita
1944: Ruĝa Armeo rekonkeris Jarosław kaj Przemyśl; germanoj denove anoncis varbadon de poloj por fosi pafistajn kavojn - anstataŭ planataj 100 mil anonciĝis kelkcent; la lasta numero de "Głos Warszawy" (Voĉo de Varsovio) aperis- Papo Pio la 12-a akceptis polajn generalojn: Kazimierz Sosnkowski kaj Władysław Anders kun 500 soldatoj
1945: Usona Senato ratifis la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj
1951: En Ĝenevo estis akceptita konvencio pri rifuĝintoj kun la Principo non-refoulement
1955: Francio: en Tours fondiĝis Union Mundial pro Interlingua promocianta artefaritan lingvon interlingvao
1957: Situaciista Internacio fondiĝis; maldekstrula socia-artisma grupiĝo
1973: La dua homskipa misio al la usona kosmostacio Skylab komenciĝis
1976: Hebejo: tertremo en Tangŝano kun ĉirkaŭ 800 mil viktimoj (oficiale kelkfoje malpli)
1978: Francio: la unuaj du grandrapidaj trajnoj TGV forlasis fabrikon en Belfort
1983: Sankt-Peterburgo: Vladimir Putin edziĝis al Ludmila Ŝkrebneva
1983: Sejmo de Pola Popola Respubliko plifortigis punan juron kaj cenzuron - antaŭnelonga nuligo de la milita stato en Pollando montriĝis propaganda gesto
1984: La 23-a Somera Olimpiko komenciĝis en Los-Anĝeleso; bojkotita - sub premo de Sovetunio - de komunisma Orienta Bloko, krom la Ĉina Popola Respubliko, Respubliko Kongo, Jugoslavio kaj Rumanio
1992: En Afganio oni malpermesis al virinoj aperi en televido
1993: Pollando subskribis konkordaton kun Vatikano
1993: Andoro aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
1995: Barata urbo Bombajo alinomiĝis al Mumbajo
1995: Vjetnamio aligis al la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj
1996: Vaŝingtonio: apud rivero Kolumbio oni ektrovis skeleton de la Homo de Kennewick
2000: Solena malfermo de la Pola Milita Tombejo en Katin, kie en 1940 soveta NKVD murdis 4421 militkaptitojn
2005: Irlando: Provizora irlanda respublika armeo deklaris, ke ĝi rezignis armitan kampanjon celanta unuigi Nord-Irlandon
2006: Alan García iĝis prezidento de Peruo
2010: En Katalunio oni malpermesis organizi taŭrludadon
2011: Ollanta Humala iĝis prezidento de Peruo
2012: UK 2012: la 97-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis en Hanojo
2013: Prezidenta baloto en Malio komenciĝis dum enlanda milito
2013: 39 personoj pereis kaj 19 vundiĝis en katastrofo de aŭtomobilo kun Napolaj pilgrimantoj en itala regiono Kampanio
2016: Juddevena Pedro Pablo Kuczynski iĝis prezidento de Peruo
2018: Esperantujo: UK 2018 pri Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun? komenciĝas en Lisbono, organizata de Esperanto-movado en Portugalio
Naskiĝoj |
1165: Ibn Arabi, islama sciencisto, poeto, filozofo, teologo kaj sufia mistikulo el Andaluzio (m. 1240)
1516: Vilhelmo, germana duko de Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg (m. 1592)
1609: (baptotago) Judith Leyster, nederlanda pentristino de baroko, disĉiplo de Frans Hals, gilda majstrino (m. 1660)
1635: Robert Hooke, angla naturfilozofo, arkitekto, matematikisto (m. 1703)
1678: Antonio Vivaldi, itala violonisto, komponisto kaj katolika sacerdoto (m. 1742)
1731: Théodore Vernier, franca politikisto dum la franca revolucio de 1789 (m. 1818)
1750: Fabre D'Eglantine, franca dramisto kaj politikisto (m. 1794)
1796: Jean-Baptiste Camille Corot, franca pentristo, distingita de honora legio (m. 1875)
1804: Ludwig Feuerbach, germana filozofo materiisma, influinta la movadon de la Antaŭmarto en Germanio (m. 1872)
1812: Józef Ignacy Kraszewski, pola verkisto, publicisto, eldonisto, tradukisto, historiisto kaj nacia edukisto, aŭtoro de la verko "Arto ĉe slavoj" aŭ "Kabano malantaŭ la vilaĝo" (pri diskriminacio de ciganoj) kaj de pli ol 200 romanoj, filmigataj kaj tradukataj (m. 1887)
1816: István Dunyov, bulgara militisto partoprenanta hungaran revolucion kaj italan unuigon (m. 1889)
1838: Jan Matejko, pola pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj, historiozofo, konata de la pentraĵo Batalo de Racławice kaj Batalo de Grunwald (m. 1893)
1844: Gerard Manley Hopkins, brita jezuito kaj poeto uzanta aliteracion, kies Poemojn esperantigis Kris Long (m. 1889)
1866: Beatrix Potter, brita verkistino kaj natursciencistino (m. 1943)
1867: Charles Dillon Perrine, argentina astronomo, malkovrinto de du naturaj satelitoj de Jupitero (m. 1951)
1876: Viktor Hawlik, aŭstrogermana esperantisto el Prago, vicprezidanto de Internacia Esperanto-Muzeo (m. 1931)
1885: Erzsi Sándor, hungara operkantistino (soprano), fratino de Mária Sándor (m. 1962)
1887: Georges Ramboux, franca pastro, ĵurnalisto kaj esperantisto (m. 1964)
1887: Marcel Duchamp, franca pentristo kaj ŝakisto (m. 1968)
1897: Sári Megyery, hungara poetino, ĵurnalistino (m. 1983)
1889: Zsigmond Ferenczi. rumania hungara advokato, politikisto (m. 1959)
1899: Miklós Asztalos, hungara historiisto, verkisto (m. 1986)
1902: Karl Popper, auxstra filozofo, aŭtoro de la teorio pri malpruvebleco (m. 1994)
1904: Pavel Ĉerenkov, rusa Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de Ĉerenkov-radiado (m. 1990)
1905: Vladimír Leraus, ĉeĥa aktoro kaj esperantisto rolanta en Verda Stacio (m. 1991)
1909: Aenne Burda, germana eldonistino de revuoj (m. 2005)
1914: Péter Ruffy, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1993)
1915: Charles Hard Townes, usona Nobelpremiita fizikisto, membro de Papa Akademio de la Sciencoj (m. 2015)
1922: Jacques Piccard, svisa oceanografo, esploristo de Mariana Fosego (m. 2008)
1927: Dalibor Brozović, kroata esperantisto, lingvisto kaj slavisto, prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, membro de Academia Europaea (m. 2009)
1929: Jacqueline Kennedy Onassis, usona ĵurnalistino kaj la unua damo (m. 1994)
1930: Alajos Ács, rumania hungara aktoro kaj teatrestro
1930: Pál Bodor, hungara poeto kaj verkisto
1938: Alberto Fujimori, japandevena prezidento de Peruo
1938: György Koczka, rumania hungara dramaturgiisto, redaktoro, tradukisto (m. 2015
1941: Júlia Németh, rumania hungara ĵurnalistino, arthistoriistino
1943: Zoltán Nagy P., rumania hungara fotoraportisto, fotoartisto (m. 2010)
1943: Richard Wright, angla klavaristo de brita rokgrupo Pink Floyd (m. 2008)
1951: Santiago Calatrava, hispana arkitekto kaj inĝeniero
1952: Maha Vajiralongkorn, reĝo de Tajlando, filo de Phumiphon Adunjadet
1954: Hugo Chávez, venezuela gvidanto de la Bolivara revolucio, plurfoja prezidento de Venezuelo
1958: Terry Fox, kanada maratonisto de Espero favore al esploroj pri kancero kaj la nacia heroo (m. 1981)
1961: Scott Parazynski, usona kosmonaŭto poldevena, kosma medicinisto, montgrimpanto
1973: Noémi László, rumania hungara poetino, tradukistino, laŭreatino de la premio Attila József
1974: Aleksis Tsipras, greka politikisto, ĉefgvidanto de la Koalicio de la Radikala Maldekstro, membro de Grekia parlamento, ĉefministro
1976: Károly Eduárd Novák, rumania hungara glitkuristo, biciklisto, ormedalisto en paralimpiko de Londono en 2012)
1987: Pedro Rodríguez Ledesma, hispana futbalisto, membro de la hispana nacia teamo de futbalo
Mortoj |
450: Teodosio la 2-a, orientromia imperiestro konata pro Teodosia kodo, kaj pro konstruo de remparoj de Konstantinopolo (n. 401)
1057: Viktoro la 2-a, germana papo kontraŭstaranta simonion kaj konkubinecon (naskiĝis ĉirkaŭ 1018)
1285: Keran, reĝino de Armena reĝlando en Kilikio, patrino de 15 gefiloj, interalie de Hetumo la 2-a
1368: Bolko la 2-a Mały, silezia princo (n. inter la 1309-1312)
1458: Johano la 2-a, reĝo de Kipro (n. 1418)
1473: Niccolò Tron, doĝo de Venecio (n. 1399)
1527: Rodrigo de Bastidas, hispana konkistadoro kaj esploristo (n. 1468)
1540: Thomas Cromwell, angla politikisto, ĉefministro de Henriko la 8-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1485)
1614: Felix Platter, svisa arkiatro kaj verkisto, patologo, oftalmologo, anatomo kaj botanikisto (n. 1536)
1655: Cyrano de Bergerac, franca verkisto kaj filozofo, kies teatraĵojn esperantigis André Cherpillod kaj eldonis "Fonto" (n. 1619)
1679: Elias Birnstiel, germana teologo kaj scienculo (naskiĝis ĉirkaŭ 1600)
1696: Charles Colbert de Croissy, franca diplomato dum la regado de Ludoviko la 14-a (n. 1625)
1719: Arp Schnitger, germana orgenkonstruisto (n. 1648)
1741: Antonio Vivaldi, itala komponisto, violonisto, sacerdoto (n. 1678)
1746: John Peter Zenger, germana-usona printisto, eldonisto, redaktoro kaj ĵurnalisto (n. 1697)
1750: Johann Sebastian Bach, germana komponisto, orgena kaj piana virtuozo de la baroka epoko (n. 1685)
1794: Francaj gvidaj revoluciuloj ekzekutitaj per gilotino:
Georges Couthon, franca politikisto kaj jakobeno (n. 1755)
Maximilien de Robespierre, franca advokato, kungvidanto de la franca revolucio de 1789 (n. 1758)
Augustin Robespierre, franca jakobeno (n. 1763)
Louis Antoine de Saint-Just, franca militisto kaj kungvidanto de la franca revolucio (n. 1767)
1818: Gaspard Monge, franca matematikisto kunstariginta metran sistemon (n. 1746)
1832: Joseph Schreyvogel, aŭstra intendanto teatra kaj verkisto (n. 1768)
1836: Nathan Mayer Rothschild, angla financisto juddevena (n. 1777)
1838: Bernhard Henrik Crusell, finna klarnetisto kaj komponisto vivanta en Stokholmo (n. 1775)
1842: Clemens Brentano, germana poeto, frato de Bettina von Arnim (n. 1778)
1844: Joseph Bonaparte, frato de Napoleono (n. 1768)
1847: Ludwig Friedrich von Froriep, germana kuracisto kaj eldonisto (n. 1779)
1849: Karlo Alberto de Savojo, reĝo de Sardio (n. 1798)
1855: Salomon Mayer Rothschild, germana bankisto juddevena, fondinto de la Viena filio de la banko de familio Rothschild kaj de Minejo Šalomoun en la statuta urbo Ostrava (n. 1774)
1869: Jan Evangelista Purkyně, ĉeĥa natursciencisto (n. 1787)
1897: Janka Luĉina, belorusa poeto kaj tradukisto el belorusa, rusa, pola, germana kaj antikva greka lingvo (n. 1851)
1922: Jules Guesde, franca ĵurnalisto kaj socialista aktivulo (n. 1845)
1938: Jakov Davidov, soveta diplomato kaj ambasadoro armendevena, funkciulo de Ĉeka, ekzekutita (n. 1888)
1938: Lampião, brazila estro de privatmilitistoj (n. 1898)
1945: Ferenc Hoffmann, hungara komponisto, kapelestro de Rumania-Hungara Ĥorasocio (n. 1873)
1951: István Balogh, hungara advokato kaj verkisto (n. 1880)
1956: Zoltán Földes, hungara verkisto, poeto kaj lernolibrverkisto (n. 1884)
1960: Ethel Lilian Voynich, angla verkistino kaj muzikistino (n. 1864)
1965: Edogawa Ranpo, japana verkisto, kreinto de la japana krimromano (n. 1894)
1968: Otto Hahn, germana Nobelpremiita kemiisto kunmalkovrinta fusion (n. 1879)
1969: Endre Wild, hungara, rumania hungara redaktoro, romkatolika eklezia verkisto (n. 1882)
1969: Ramón Grau San Martín, kuba kuracisto, profesoro de fiziologio en Universitato de Havano, prezidento de Kubo (n. 1887)
1970: Julius Kober, germana regionhistoriisto kaj verkisto (n. 1894)
1972: Sándor Gaál, rumania hungara militinĝeniero kaj fizikisto (n. 1885)
1994: Erwin Ringel, aŭstra psikiatro kaj kuracisto, profesoro de la Universitato de Vieno (n. 1921)
1996: Roger Tory Peterson, usona ornitologo, artisto kaj edukisto (n. 1908)
1998: Zbigniew Herbert, pola "princo de poetoj" de la 20-a jarcento, verkisto, dramisto kaj eseisto, aŭtoro de pola idea poezia manifesto (rilatanta al soveta komunismo), kies libroj estis tradukitaj en 38 lingvojn, esperantigata de Kris Long (n. 1924)
1999: Trygve Haavelmo, norvega Nobelpremiita ekonomikisto kaj ekonometriisto, pioniro de prognozo (n. 1911)
2002: Anatol Fejgin, pola kolonelo juddevena, ŝtata funkciulo pri sekureco, komunista krimulo torturinta "anatemitajn soldatojn", kondamnita post fuĝo eksteranden de sia anstataŭanto Józef Światło (n. 1909)
2004: Francis Crick, angla Nobelpremiita genetikisto kaj molekula biologo, kunmalkovrinto de la molekula strukturo de DNA (n. 1916)
2004: Tiziano Terzani, itala raportisto, ĵurnalisto kaj verkisto, gazetara korespondanto en Azio (n. 1938)
2016: Zofia Celińska, pola ekonomikistino, membrino de Pola Enlanda Armeo kolportanta "Biuletyn Informacyjny", justulino iner la popoloj (n. 1919)
2017: Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ, sovetia astronomino laboranta en Krimea astrofizika observatorio, edzino de Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ(n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio: Viktoro la 1-a, la unua papo parolanta latine (gepatra lingvo)
Nacia tago en Peruo, tago de la sendependiĝo (1821), dutaga
Tagoj de semajno |
La 28-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.