La Ruĝecventra aglo (Lophotriorchis kienerii aŭ Aquila kienerii) estas mezgranda taga rabobirdo, kiu, kiel aliaj agloj, apartenas al familio Akcipitredoj kiuj enhavas aliajn tagajn rabobirdojn kiaj cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp.
Ĝi estis dekomence lokigita en la genro Hieraaetus sed tiu aglo povus ankaŭ aparteni al separata genro.[1] Oni sugestis la nomon de Kienastur.[2]
Enhavo
1Disvastiĝo
2Aspekto
3Subspecioj
4Kutimaro
5Referencoj
Disvastiĝo |
La Ruĝecventra aglo reproduktiĝas en tropika Azio. Temas pri specio de loĝantaj birdoj en Srilanko, sudokcidenta kaj norda Barato, kaj orienten al sudorienta Azio kaj Indonezio.
Tiu specio estas asocia kun arbaroj.
Aspekto |
La Ruĝecventra aglo estas malgranda aglo, 54–60 cm longa. Ili havas larĝajn rondoformajn flugilojn, kiuj estas ebenaj dum ŝvebado, kaj mallongan larĝan voston.
Plenkreskulo havas nigrecajn suprajn partojn kaj kapon. Kolo kaj brusto estas blankaj, kaj la vosto kaj flugilplumoj estas blankaj kun malhela strieco. La resto de la subaj partoj estas ruĝecbruna, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. Tiuj plumoj kovras ankaŭ la tutajn krurojn, kiel ĉe aliaj agloj, dum la fingroj estas flavecaj kaj la ungoj nigrecaj. La beko estas griza. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Nematurulo havas blankon anstataŭ la ruĝecbruna plumaro de plenkreskulo, kaj malhelaj makuloj en flankoj.
Subspecioj |
Oni konas du subspeciojn de Lophotriorchis kienerii:[3]
Lophotriorchis kienerii kienerii - nordorienta Barato kaj Nepalo; sudokcidenta Barato (Okcidentaj Ghatoj) kaj Srilanko.
Lophotriorchis kienerii formosus - de Birmo al Hindoĉinio, Malaja Duoninsulo, Indonezio kaj Filipinoj.
Kutimaro |
Ili manĝas ĉefe birdojn kaj malgrandajn mamulojn.
La granda nesto el bastonetoj estas konstruita en arbo kaj la ino demetas ununuran ovon.
Referencoj |
↑ lm
↑ Jan Ove Gjershaug (2006) Taxonomy and conservation status of hawk-eagles (genus Nisaetus) in South-East Asia. Tezo. Norvega Universitato de Scienco kaj Teknologio Plena teksto
↑
http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view The Clements Checklist of Birds of the World, Versio 6.5, 12a de junio de 2011, J.F. Clements, T.S. Schulenberg, M.J. Iliff, B.L. Sullivan, & C.L. Wood, 2010, xls, Cornell University Press.
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...