Armena lingvo








































































Հայերեն / Hayeren

Parolata en

Argentino, Armenio, Aŭstralio, Azerbajĝano, Barato, Brazilo, Ĉilio, Egiptio, Etiopio, Francio, Grekio, Irano, Jordanio, Kanado, Kartvelio, Kipro, Libano, Montara Karabaĥo, Rusio, Sirio, Turkio, Urugvajo, Usono

Denaskaj parolantoj
ĉ. 6 milionoj

Fremdlingvo / dua lingvo por
ĉ. 4 milionoj

Skribo

armena alfabeto
Oficiala statuso

Oficiala lingvo en
Armenio, Montara Karabaĥo

Reguligita de

Q21697939
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
hy
  ISO 639-2

    Bibliografia
arm (B), hye (T)
    Terminologia
hye
  ISO 639-3
hye
  Glottolog
arme1241

Angla nomo
Armenian

Franca nomo
arménien

Vikipedio






Emblemo de Vikipedio
Vizitu vikipedion en la armena lingvo!









v  d  r


Information icon.svg





Teksto el la evangelio laŭ Sankta Marko, 4:40-5:7


La armena lingvo (propra nomo: Հայերեն [Hayerēn]) estas izolita grupo apartenanta al la Hindeŭropa lingvaro.



Dialektoj |


Estas tri lingvoformoj de la armena:



  • klasika armena lingvo (aŭ Grabaro), kiu ekde la 5-a jarcento estis skribata. En religiaj okazoj ĝi ankoraŭ estas uzata dum la moderna epoko. En tiu lingvo ekzistas riĉa literaturo pri religiaj temoj, historiaj okazintaĵoj, poezio kaj epiko.


  • orient-armena lingvo (propra nomo: Արևելյան հայերեն [Arevelian Hayerēn]), la oficiala lingvo de la Respubliko Armenio, kiu ankaŭ estas parolata de grupo en Irano


  • okcident-armena lingvo (propra nomo: Արևմտյան հայերեն [Arevmtian Hayerēn]), kiu elorigine estis hejma en Anatolio, post la amasa masakro dum la unua mondmilito ankaŭ estas parolata de multaj armenoj en la diasporo.

Entuta nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ 6,7 milionoj (en 1999), el tiuj pli ol 3 milionoj nuntempe loĝas en la Respubliko Armenio.



Enklasado |


La armena lingvo similas al la greka lingvo en vortstoko (multaj similaĵoj laŭ vidpunkto de etimologia deveno). La armena ankaŭ havas multajn pruntovortojn el la irana, franca, latina kaj rusa lingvoj.


Ĝiaj fonologio kaj sintakso estas influitaj de la najbaraj kaŭkazaj kaj tjurkaj lingvaroj. Kelkaj dialektoj de la armena posedas ejektivojn, kio estas ne tipa por hindeŭropaj lingvoj kaj verŝajne rezultis el la influo de la najbaraj lingvoj. La akcento kutime restas sur la lasta silabo.


La armena havas riĉan kazo-sistemon (7 kazoj), sed ne faras genran distingon. Plej da arkaaj sintezitaj verbformoj anstataŭiĝis per analitikaj konstruaĵoj (kun helpverbo). La konjunktivo ne plu estas uzata. La armena estas lingvo kun vortordo subjekto-predikato-objekto (SPO). La pozicio de nedifina artikolo varias inter la orient-armena kaj la okcident-armena. Oriente ĝi antaŭas, okcidente malantaŭas la substantivon.


La armena estas skribata uzante sian propran alfabeton, kiu estis kreita de cenobito Mesrop Maŝtoc. Ĝi konsistas el 38 literoj.



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Armena lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Armena lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)


  • Armena lingvo en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




  • La armena alfabeto

  • http://www.cilicia.com

  • http://www.sprachprofi.de.vu/english/arm.htm

  • libera Armena lecionoj de la armena




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51