Erika Sziklay
Erika Sziklay | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Silbernagel Erika |
Naskiĝo | la 4-an de marto 1934(nun 1934-03-04) en Rákospalota (iama urbo) (Hungario) |
Profesio | kantisto |
Erika Sziklay [siklai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sziklay Erika estis hungara koncerta kantisto, (soprano), altlerneja instruisto, instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Silbernagel.
Erika Silbernagel [1] naskiĝis la 4-an de marto 1934 en Rákospalota (iama urbo) (nun distrikto de Budapeŝto).
Enhavo
1 Biografio
2 El ŝia repertuaro
3 Elektitaj disĉiploj de Sziklay
4 Fontoj
Biografio |
Erika Sziklay frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, ŝis plej grava instruisto estis Géza László. Ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1960. Ŝia plej grava instruisto estis Oszkár Maleczky. Jam dum la studentaj jaroj ŝi instruis en muziklernejo de Jászberény. Post siaj studoj ŝi aliĝis al Tutlanda Filharmonio, kie ŝi kantadis ĝis 1990. Ŝi instruis ankaŭ en la Muzikakademio inter 1964 kaj 2004. Ŝi faris koncertojn en preskaŭ ĉiuj gravaj eŭropaj urboj.
Ŝi ricevis 6 premiojn inter 1969-2000. Ŝi edziniĝis en 1975.
El ŝia repertuaro |
- kantoj de Mozart, Händel, Bartók, Bach, Schubert, Brahms
Elektitaj disĉiploj de Sziklay |
- Sándor Bárdi
- Eszter Bellai
- Laura Faragó
- Ingrid Kertesi
- Katalin Szendrényi
- Éva Szonda
Fontoj |
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva membiografio kun foto
- anglalingva biografio kun foto