Arboŝelo
Arboŝelo estas la plej eksteraj tavoloj de tigoj kaj radikoj de lignaj plantoj. Plantoj kun arboŝelo inkludas arbojn, lignajn grimpoplantojn kaj arbustojn. Arboŝelo aludas al ĉiuj histoj for de la kambiumo kaj estas neteknika termino.
La interna tavolo de arboŝelo nomiĝas basto. Tie troviĝas vivantaj ĉeloj, ekzemple sekundara kambiumo. La eksterna tavolo de arboŝelo nomiĝas ritidomo. Ĉi-tie la ĉeloj estas mortaj.
Enhavo
1 Produktoj el arboŝelo
2 Arboŝelo en Hortikulturo
3 Vidu ankaŭ
4 Notoj
Produktoj el arboŝelo |
Produktoj uzataj de homoj, kiuj devenas el arboŝelo estas:
spicoj kaj aliajn ingrediencoj,
tanino,
rezino,
laktosuko,
medikamentoj,
venenojn, variajn halucinaĵojn
korko.
Arboŝelo estas uzata por produkti vestaĵojn, kanuojn, ŝnurojn kaj uzata kiel surfaco por pentraĵoj kaj mapfarado.
Arboŝelo en Hortikulturo |
En hortikulturo kaj ĝardenkulturo oni uzas arboŝelojn por
- plibonigi la grundon
- fari substratoln
mulĉi la teron.
[1]
|
Vidu ankaŭ |
- mulĉo
- substrato
- C/N-kvociento
- forsto
- krutmaterialo arboŝelo
- ritidomo
Notoj |
↑ Taylor, Luke. 1996. Seeing the Inside: Bark Painting in Western Arnhem Land. Oxford Studies in Social and Cultural Anthropology. Oxford: Clarendon Press.