Monofiletika
Ĉe komuna uzado pri kladistiko, monofiletika grupo estas taksono (grupo de organismoj) kiuj formas kladon, tio estas kiu enhavas ĉiujn posteulojn de la ebla hipoteza plej proksima praulo de la membroj de la grupo. La termino estas sinonima de la nekomuna termino holofiletika. Monofiletikaj grupoj estas tipe karakterizataj de kunhavataj devenaj karakteroj (sinapomorfiaj).