Kantono Glaruso







































Kantono Glaruso




Blazono de Kantono Glaruso</samll>








Landsgemeinde-Placo en Glaruso


Ĉefloko
Glaruso
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo
en la jaro 1352

Oficialaj lingvoj 

germana

Oficiala mallongigo 

GL
Nombro de enloĝantoj
38500
Areo
685 km²
Loĝantardenseco
56 loĝantoj/km²

situo en Svislando

Mapo







v  d  r


Information icon.svg



Glaruso estas svisa kantono, do membroŝtato de la Svisa Federacio. Ĝi situas iom oriente de la centro de Svislando. Ĝia ĉefkomunumo nomiĝas same kiel la kantono Glaruso.


germane: Glarus; france: Glaris; itala: Glarona kaj romanĉe: Glaruna.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Trafiko


  • 3 Politiko


  • 4 Administra subdivido kaj komunumoj


    • 4.1 Glarusa komunumreformo




  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La teritorio de la kantono Glaruso egalas pli-malpli al la nutro regiono de la rivero Linto ĝis inkluzive la Valenlago. Ĝia plej alta monto kun 3614 m estas Tödi, la plej malata punkto de la kantono estas la Valenlago je 414 m super la marnivelo.



Trafiko |


Trajne la kantono Glaruso estas atingebla nur de la lintebenaĵo tra la trafiknodo Ziegelbrücke en hora intervalo. Ek de la 12-a de decembro 2004 en duhora kadenco Glaruso estas ligita ankaŭ per rekta trajnlinio al Zuriko, kiu tiel atingeblas en 58 minutoj.
Strate vi povas atingi Glaruson elirante de la aŭtoŝeso de Zuriko al Koiro. Per la montara pasejo Klausen vi povas okcidente en somero ankaŭ atingi la kantonon Urion. Vintre tiu vojo tamen estas pro la neĝo barita kaj tiam la kantono estas fakte nur de la orienta flanko alirebla.



Politiko |


La kantono Glaruso estas unu el la lastaj du kantonoj en Svislando, kiu estas regita far la landkomunumo (germane: Landsgemeinde). Tio estas asembleo de ĉiuj voĉdonrajtaj loĝantoj de la kantono. En ĉi-tiu asembleo povas estis decidita pri ĉiuj leĝo-proponoj per publika voĉdono kaj dum ĝi estas elektita la registaro de la kantono.



Administra subdivido kaj komunumoj |


En Kantono Glaruso ne ekzistas administra subdivido en formo de distriktoj. La kantono konsistis ĝis la 31-a de demcembro 2010 el la skevantaj 25 komunumoj:
Betschwanden Bilten Braunwald Elm Engi Ennenda Filzbach Glaruso Haslen Linthal Luchsingen Matt Mitlödi Mollis Mühlehorn Näfels Netstal Niederurnen Oberurnen Obstalden Riedern Rüti Schwanden Schwändi Sool


Per la glarusa komunumreformo estis decidita kunigi ĉiujn komunumojn al nur 3 grandkomunumoj, nome Glaruso Sudo, Glaruso kaj Glaruso Nordo. Tiu reformo efektiviĝis kun valideco de la 1-a de januaro 2011.



Glarusa komunumreformo |


La glarusa komunumreformo baziĝas sur la decido de la Landkomunumo de la 7-a de majo 2006 redukti la nombron de la komunumoj en la kantono al 3. La surpriza decido, kiu baziĝis sur spontanea propono de malkontenta civitano, estis konfirmita de ĉiuj tribunalaj instancoj ĝis la Federacia Tribunalo. Ĉi-lasta verdiktis, ke ĝi pri la decido mem ne estas kompetenta, sed ĉar la plendantoj nur plendis pri la enhavo de la decido kaj ne pri la fakto, ĉu la Landkomunumo entute estis decidokompetenta, ĝi pro formalaj kialoj ne povas verdikti, kaj tial la decido validis, ĉar la templimo por formala plendo pasis. Okaze de eksterordinara Landomunumo de la 25-a de novembro 2007, la decido de la popolo estis konfirmita, kaj estis decidita, ke la decido realiĝos kun efiko de la 1-a de januaro 2011.



Vidu ankaŭ |



  • Schabziger (fromaĝo)


Eksteraj ligiloj |


  • Oficialaj paĝoj de la kantono, germanlingvaj






Flago de Svislando

Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) |
Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) |
Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) |
Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) |
Bazelo Urba (Basel-Stadt) |
Berno (Bern) |
Friburgo (Fribourg) |
Glaruso (Glarus) |
Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) |
Ĝenevo (Genève) |
Ĵuraso (Jura) |
Lucerno (Luzern) |
Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) |
Nidvaldo (Nidwalden) |
Obvaldo (Obwalden) |
Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) |
Ŝvico (Schwyz) |
Soloturno (Solothurn) |
Sankt-Galo (St. Gallen) |
Tiĉino (Ticino/Tessin) |
Turgovio (Thurgau) |
Urio (Uri) |
Vaŭdo (Vaud) |
Valezo (Valais/Wallis) |
Zugo (Zug) |
Zuriko (Zürich)





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto