La familio Treskiornitedoj, antaŭe konataj kiel Plataleedoj, enhavas ĉirkaŭ 34 speciojn de grandaj ter- kaj vadbirdoj en du subfamilioj: nome la ibisoj kaj la plataleoj. La plataleoj kaj ibisoj rilatas al aliaj grupoj de longkruraj vadbirdoj de la ordo de Pelikanoformaj (antaŭe Cikonioformaj birdoj), enhavante cikoniojn, ardeojn kaj botaŭrojn.
Enhavo
1Aspekto
2Ekologio
3Subfamilioj, genroj kaj specioj
4Taksonomio
5Notoj
Aspekto |
La membroj de tiu familio havas longajn, larĝajn flugilojn kun 11 unuarangajn plumojn kaj ĉirkaŭ 20 duarangajn. Ili estas fortikaj flugantoj kaj, spite sia grando kaj pezo, tre lertaj ŝvebantoj. Ties korpo estas longeca, kaj same aŭ plie ankaŭ la kolo kaj la kruroj eĉ plie. La beko estas longa, kurva ĉe la ibisoj kaj rekta kaj videblege platigita ĉe la plataleoj.
Ekologio |
Ili disvastiĝas preskaŭ tutmonde; ili troviĝas proksime de preskaŭ ĉiu areo en kiu estas akvo ĉu neflua ĉu mezflua ĉu mezsala. Ibisoj troviĝas ankaŭ en areoj pli sekaj, eĉ urbaj rubejoj. Ĉiuj estas tagaj birdoj kiuj pasigas la tagon dum manĝas diversegajn tipojn de senvertebruloj aŭ etajn vertebrulojn. La ibisoj faras tion per beka traserĉo de malmola tero aŭ koto kaj plataleoj per balancado de beko de unu flanko al alia en neprofundaj akvoj. Nokte ĉiuj haltas sur arbaj branĉoj proksime de akvo. Ili estas koloniaj; ili manĝas, haltas kaj flugas kune, ofte laŭ formacio.
Nestado estas kolonia ĉe ibisoj, pli ofte pogrupeta aŭ soleca ĉe plataleoj, preskaŭ ĉiam en arboj super akvo, sed foje en insuloj aŭ insuletoj en marĉoj. Kutime, la ino konstruas grandan strukturon el junkoj aŭ bastonetoj alportitaj de la masklo. Ĝi demetas el 2 ĝis 5 ovojn; la idoj eloviĝas ne samtempe. Ambaŭ gepatroj kovas laŭ vicoj kaj post eloviĝo manĝigas la idojn per parta vomado. Du aŭ tri semajnoj post eloviĝo la idoj jam ne bezonas regulan zorgadon kaj povas elnestixgi, ofte per formado de bebularoj kaj reveno nesten por ricevi manĝon de gepatroj.
Blankanuka ibiso aŭ Blankaŝultra ibiso, Pseudibis davisoni
Giganta ibiso, Pseudibis gigantea aŭ Thaumatibis gigantea
Genro Geronticus aŭ Kalvibisoj
Norda kalvibiso aŭ Ermitibiso, Geronticus eremita
Kalvibiso, Geronticus calvus
Genro Nipponia
Ruĝa ibiso Nipponia nippon
Genro Bostrychia
Oliveca ibiso, Bostrychia olivacea
Santomea ibiso, Bostrychia bocagei
Makulbrusta ibiso, Bostrychia rara
Mustaĉibiso, Bostrychia hagedash
Karunklibiso, Bostrychia carunculata
Genro Theristicus
Plumbibiso, Theristicus caerulescens
Brunkola ibiso, Theristicus caudatus
Nigrabrida ibiso, Theristicus melanopis
Genro Cercibis
Akravosta ibiso, Cercibis oxycerca
Genro Mesembrinibis
Verda ibiso, Mesembrinibis cayennensis
Genro Phimosus
Ruĝabrida ibiso, Phimosus infuscatus
Genro Eudocimus
Amerika blanka ibiso, Eudocimus albus
Skarlata ibiso aŭ Roza ibiso, Eudocimus ruber
Genro Plegadis
Bruna ibiso, Plegadis falcinellus
Blankabrida ibiso, Plegadis chihi
Punaa ibiso, Plegadis ridgwayi
Genro Lophotibis
Krestibiso, Lophotibis cristata
Subfamilio: Plataleenojkulerbekuloj aŭ plataleoj
Genro Platalea
Eŭrazia plataleo, Platalea leucorodia'
Orienta plataleo, Platalea minor
Afrika plataleo, Platalea alba
Reĝa plataleo, Platalea regia
Flavbeka plataleo, Platalea flavipes
Ajajao, Platalea ajaja
Taksonomio |
La familio Treskiornitedoj estis iam konata kiel Plataleedoj. La plataleoj kaj ibisoj estis iam konsiderataj kiel rilataj al aliaj grupoj de longkruraj vadbirdoj de la ordo Cikonioformaj. Ĵusa studo trovis, ke ili estas membroj de la ordo Pelikanoformaj.[1] Reage al tiuj trovoj, la Internacia Ornitologia Kongreso (IOK) ĵus reklasigis la Treskiornitedojn kaj ties fratan taksonon Ardeedoj en la ordon Pelikanoformaj anstataŭ la antaŭa ordo Cikonioformaj.[2] Ĉu ambaŭ subfamilioj estas reciproke monofiletikaj estas ankoraŭ malferma demando. La Sudamerika Listokontrola Komitato en sia informo pri Treskiornitedoj inkludas la jenan komenton "Oni agnoskas du subfamiliojn tradicie (ekz, Matheu & del Hoyo 1992): Treskiornitenoj ĉe ibisoj kaj Plataleenoj ĉe plataleoj; ĉar ĉefa distingo rilatas al bekoformo, necesas aldona informaro, speciale genetika, por rekoni ĉefan, profundan disigon en la familio."[3]
Studo de mitokondria DNA de plataleo plus la Afrika blanka ibiso kaj la Skarlata ibiso trovis ke plataleoj formas kladon kun malnovmonda genro Threskiornis, kun Nipponia nippon kaj Eudocimus kiel progrese pli fruaj posteuloj kaj pli distaj parencoj, kaj de tie aperas duboj pri la aranĝo de la familio en ibisa kaj platalea subfamilioj.[4]
Notoj |
↑ (June 2008) “A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History”, Science320 (5884), p. 1763–1768. doi:10.1126/science.1157704.
↑ "Gill, F. & D. Donsker (Eds). 2010. IOC World Bird Names (version 2.4). Disponebla ĉe http://www.worldbirdnames.org/ [Konsultita la 29an de majo 2010].
↑ A classification of the bird species of South America. South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Alirita 2009-09-09.
↑ Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). “Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA”, Zootaxa (2603), p. 53–60.
Treskiornitedoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Treskiornitedoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Treskiornitedoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
0
I turned on logging module, it works, but no logs in log_customer or log_visitor. Those tables are empty. What else can block logging? Magento 1.9
magento-1.9 magento-1
share
asked 4 mins ago
G Strato G Strato
43 6
add a comment |
0
I turned on logging
1
I am generating a big-table from a csv file using the latex code as given below. documentclass{article} usepackage{booktabs} usepackage{csvsimple} usepackage{caption} usepackage{longtable} begin{document} csvautobooklongtable[ table head={% toprule bfseries Name &bfseries ID \ midrule}, table foot={\bottomrule}]% {sample-data.csv} end{document} The generated document looks similar to: Now, I want to make: IDs greater than 6 in bold and red. How could I do this? Also, for IDs less than 6, I want to append a symbol < . So 3 becomes 3 < . How could I do this? Here is link to the CSV file that I am using to create a table.
color longtable conditionals
Iĥnogena Thalassinoides : nestoj produktitaj de krustuloj el meza Ĵurasio, Maĥteŝ Katan, suda Israelo. Iĥnotaksono estas difinita de la Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturo kiel "taksono bazita sur fosiliigita laboro de organismo", tio estas, la ne-homa ekvivalento de arkeologia objekto. Iĥnotaksonoj estas termino uzata por restoj kiuj utilas por identigi kaj distingi morfologie distingajn iĥnofosiliojn, pli komune konataj kiel spuraj fosilioj. Oni atribuas al ili rangojn de genro kaj specio fare de iĥnologistoj, multe kiel ĉe organismoj ĉe la Linea taksonomio. Tiuj estas konataj kiel iĥnogenroj kaj iĥnospecioj , respektive. Iĥnotaksonoj inkludas spurajn fosiliojn kiaj nestotruoj, truoj kaj gravuraĵojs, spuroj kaj spurvojoj, koprolitoj, gastrolitoj, regurgitolitoj, nestoj, insektaj minvojoj, mordoj kaj ungaj strukturoj, sekrecioj modifitaj de organisma agado, kiaj pupajl ujoj, araneretoj, kaj plantaj gajloj. Iĥnotaksono derivas el la greka ίχνος, iĥnos sign