Migra poŝto






Migra poŝtoficejo de MaltaPost


Migra poŝto[1]Migra poŝtoficejo proponas poŝtajn servojn per speciale ekipitaj veturiloj: poŝtaŭtoj aŭ trajnoj.



Historio |


En Britio ekfunkciis la surtrajna "Travelling Post Office" [Vojaĝanta poŝtoficejo] en 1838. La servo estas nuligita de Royal Mail komence de 2004. En Britio, vojaj veturiloj, kiuj provizas poŝtajn servojn, estas nomataj Mobile Post Offices [Migraj poŝtoficejoj], por diferenci ilin de la (nun malaktualaj) fervojaj vojaĝaj poŝtoj. Migraj poŝtoficejoj unue estis enkondukitaj en 1936 por provizi telegrafojn, telefonajn kaj poŝtajn servojn okaze de specialaj eventoj kiel vetkuroj kaj koncertoj. La neceso de grandaj migraj poŝtoficejoj malpliiĝis dum la jaroj, sed ekde la mezo de la 1990-aj jaroj malgrandaj versioj aperis en kamparaj urboj sen permanenta poŝtoficejo.


Ankaŭ en Aŭstrio kaj Hungario migra poŝto frekventas malgrandajn vilaĝojn kie ne (plu) funkcias poŝto aŭ poŝtejo. En determinita tempo alvenas poŝtaŭto en centro de vilaĝo kaj tie haltas ĉ. 2 horojn. En tiu tempo la vilaĝanoj povas uzi la poŝtajn servojn (sendoj de leteroj, pakaĵoj, monoj), krome poŝtisto disdonas la emeritmonojn kaj aliajn aferojn.



Eksteraj ligiloj |



  • Klarigoj pri la sistemo hungare


Referencoj |





  1. Laŭ PIV: migri (2): Translokiĝi de loko al loko laŭ la bezonoj, ne havante fiksan sidejon









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51