Villette (Lavaux)
Villette (Lavaux) | |
---|---|
Blazono de Villette (Lavaux) | |
Villette (Lavaux) | |
Kantono | Vaŭdo |
Komunumo(j) | Bourg-en-Lavaux |
Koordinatoj | 46°30′00″N 06°43′00″O / 46.5°N, 6.716667°O / 46.5; 6.716667 (Villette (Lavaux))Koordinatoj: 46°30′00″N 06°43′00″O / 46.5°N, 6.716667°O / 46.5; 6.716667 (Villette (Lavaux)) |
Nombro de enloĝantoj | 591 (2007) |
Areo | 1,31 km² |
Alteco | 467 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1091 Aran 1096 Villette (Lavaux) |
Situa mapo de Villette (Lavaux) | |
Villette (Lavaux) estas iama svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo,
ĉe la bordo de Lago Lemano, ĉirkaŭ 6 km oriente de Laŭzano, kaj 12 km okcidente de Vevey, situas en la Vitejo de Lavaux: kiel aludas ĝia blazono, la komunumo estas vinprodukta. Kun efiko de la 1-a de julio 2011 ĝi estis integrita al la nova komunumo Bourg-en-Lavaux.
La 15-a de majo 1824, komunumo Villette estis disigata en ses komunumoj, kiuj estas : Forel (Lavaux), Villette (Lavaux), Grandvaux; Cully, Riex kaj Epesses;
La najbaraj komunumoj estas okcidente: Lutry kaj Savigny;
norde: Forel (Lavaux); kaj oriente: Grandvaux.
Per referendumo la 17-an de majo 2009, la komunumoj Villette (Lavaux), Grandvaux, Cully, Riex kaj Epesses decidis unuiĝi.
Ili iĝos la komunumo Bourg-en-Lavaux de julio 2011.
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retpaĝo de Villette (Lavaux)
|