Metzerlen-Mariastein
Metzerlen-Mariastein | |
---|---|
Blazono de Metzerlen-Mariastein | |
Metzerlen | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Dorneck |
Koordinatoj | 47°28′0″N 7°28′0″O / 47.46667°N, 7.46667°O / 47.46667; 7.46667 (Metzerlen-Mariastein)Koordinatoj: 47°28′0″N 7°28′0″O / 47.46667°N, 7.46667°O / 47.46667; 7.46667 (Metzerlen-Mariastein) |
Nombro de enloĝantoj | 905 |
Areo | 8,49 km² |
Alteco | 526 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4116 |
Komunumkodo | 2477 |
Mapo de Metzerlen-Mariastein | |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Trafiko
5 Vidindaĵoj
6 Historio
7 Notoj kaj referencoj
8 Eksteraj ligiloj
9 Bildoj
Pri la komunumo |
Metzerlen-Mariastein estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 905 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio |
Metzleren-Mariastein apartenas al eksklavo de Kantono Soloturno en la Ĵurasa Montaro inter la franca Alzaco kaj la Valo de Laufen, kiu post ŝanĝo de kantono nun apartenas al Kantono Bazelo Kampara. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Mezterlen kaj Mariastein.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,49 km², de kiuj 45,8% estas kovritaj de arbaro, 47,0% servas por agrikulturo kaj 76,6% por setlado.
[1]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Metzleren-Mariastein limas en nordo al Leymen (Alzaco, Francio), en oriento al Hofstetten-Flüh, en sudoriento al Blauen (BL), en sudo al Dittingen (BL), en sudsudokcidento al Röschenz (BL), en sudokcidento en Burg im Leimental (BL), en okcidento al Biederthal (Alzaco, Francio), kaj en nordokcidento al Rodersdorf.
Trafiko |
Metzleren-Mariastein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas konekta vojo de Oberwil al Laufen. Per poŝtaŭtolinioj al Oberwil kaj al Laufen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Vidindaĵoj |
La ĉefaj vidindaĵo en Metzleren-Mariastein estas la Monaĥejo Mariastein kaj la Kastelo Rotberg, la iama sidejo de la kavliroj de Rotberg.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Metzerlen datiĝas el la jaro 1194 kiel Mezherlon. Dum mezepoko Mezterlen apartenis al la sep liberaj vilaĝoj ĉe la monto Blauen. En la 15-a jarcento ĝi fariĝis la centro de la Senjorujo Rotberg. En la jaro 1515 Metzerlen fariĝis havaĵo de Soloturno. [2]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Lukas Schenker: Metzerlen-Mariastein en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-05)
Eksteraj ligiloj |
Metzerlen-Mariastein en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Oficiala retejo de la komunumo Metzerlen-Mariastein
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Metzerlen-Mariastein – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj |
Kastelo Rotberg
Monhaxejo Mariastein
|