Ignác Szepesy




Barono Ignác Szepesy [sepeŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szepesy Ignác, malofte Szepessy Ignác estis hungara romkatolika teologo, pastro, kanoniko, episkopo, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1831). Lia nobela antaŭnomo estis négyesi.





Ignác Szepesy en 1860






Skulptaĵo pri Ignác Szepesy antaŭ Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Pécs



Ignác Szepesy [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1780 en Eger. Li mortis la 16-an de junio 1838 en Pécs.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Memorigiloj


  • 3 Verkaro (elekto)


  • 4 Fontoj





Biografio |


Ignác Szepesy frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno, kie li doktoriĝis el filozofio kaj teologio. En 1803 li pastriĝis, dume li havis postenon en seminario de Eger. Baldaŭe li akiris pli altajn ekleziajn rangojn, ekzemple en 1808 li estis nomita kanoniko, fine en 1820 episkopo. En la hungara parlamento li estis la unua, kie li parolis hungare. Ekde 1827 lia rezidejo estis en Pécs. Li strebis multe pri la eklazia edukado, krome li fondis presejon. Li ricevis premion en 1835.



Memorigiloj |



  • strato kaj skulptaĵo en Pécs


Verkaro (elekto) |




  • Memoria Ill. ac Rev. Ladislai Kámánházi Dioec. Waciensis episcopi… (1817)


  • Epistola pastoralis (1826)


  • Szentírás, vagyis az Ószövetségnek szent könyvei magyarul Káldy György után a közönséges deák fordításból az eredeti betűre figyelmezve (1831-35, poste plurfoje eldonita) - nova tradukaĵo de Biblio


  • Egyházi beszédek (Ekleziaj paroladoj), (1839-40)


  • Áhitatos fohászkodások az isteni gondviseléshez (1876)



Fontoj |



  • hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero SZ kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)

  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51