Leno (rivero)




Leno (ruse Лена = Ljena) estas rivero en Siberio (Rusio). Kun longo de 4400 km ĝi estas la sesa plej longa rivero en Azio; ĝi havas la trian plej grandan basenon.




Delto de Leno


La rivero fontas iom okcidente de la lago Bajkalo en alto de 1640 metroj de la Bajkala Montaro, direktiĝas unue orienten, poste norden kaj enfluas tra granda riverdelto en la Arktan Oceanon. Dum la pliparto de la jaro, de oktobro al junio, ĝi estas glacia. Dum la senglacia periodo ĝi estas navigebla ĝis urbo Ust-Kut, 3.500 km de la riverdelto.


La plej grava urbo ĉe Leno estas Jakutsk (Jakuck), kiu situas ĉe la kurbiĝo, kie la rivero ŝanĝas sian direkton al nordo. Ĉe urbo Ust-Kut la Trasiberia Fervojo krucas la riveron.


Biogeografie la Leno-delto estas unu el la 53 dolĉakvo-unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.



Alfluantoj |


  • Vitim


Kuriozaĵo |


La pseŭdonimo Lenin deriviĝas de la rivero Leno.



Eksteraj ligiloj |




  • Leno-delto ( WWF ) angle


  • Tutmondaj 200; numero 160 : Leno-delto ( Nacia Geografia Societo ) angle










Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto