Kloroformo
Kloroformo | |||||
Plata kemia strukturo de la Kloroformo | |||||
Tridimensia strukturo de la Kloroformo | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | CHCl3 | ||||
CAS-numero-kodo | 67-66-3 | ||||
ChemSpider kodo | 5977 | ||||
PubChem-kodo | 6212 | ||||
Merck Index | 14,2141 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora travidebla likvaĵo | ||||
Molmaso | 119.37 g·mol-1 | ||||
Denseco |
| ||||
Fandpunkto | -63.5 °C | ||||
Bolpunkto | 61 °C | ||||
Refrakta indico | n76120{displaystyle n_{761}^{20}} 1,4459 | ||||
Ekflama temperaturo | ne brulema | ||||
Memsparka temperaturo | ne brulema | ||||
Acideco (pKa) | 15.7 | ||||
Solvebleco | Akvo:
| ||||
Mortiga dozo (LD50) | 1250 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | R11 R20 R22 R36 R38 R40 R41 R45 R46 R63 R66 R67 | ||||
Sekureco | S9 S16 S23 S25 S26 S36 S45 S53 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Signalvorto | Averto | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H332, H336, H351, H361, H373 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P281, P305+351+338 | ||||
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa) |
Kloroformo (sistema nomo triklormetano) laŭ PIV estas "senkolora likvaĵo, uzata por anestezo"; ĝi havas la kemian formulon CHCl3[1].
Enhavo
1 Historio
2 Produktado
3 Reakcioj
3.1 Reakcio 1
4 Vidu ankaŭ
5 Referencoj
Historio |
Play media
Kloroformo dum la jaro 1831 sendepende unu de la alia unuafoje produktiĝis de la kemiistoj Justus von Liebig en la universitato de Gießen (Germanio) kaj Eugène Soubeiran (1797-1859) en Francio. Post kiam la narkotiga efiko de la substanco jam estis trovata de la franca fiziologo Marie-Jean-Pierre Flourens (1794-1867) kaj la angla ginekologo James Young Simpson (1811-1870), estis la merito de James Simpson dum la sekva jaro enkonduki kloroformon kiel anestezilo en la kuracistan praktikan aplikon, kaj sekve forpreni de sennombraj patientoj operaciajn dolorojn. Pro la tiutempaj operaciaj teknikoj la uzo de la anestezilo havis grandan signifon por la kirurgia praktikado entute. Inter alie la pacientoj jam longe antaŭ la operacioj timis la antaŭvideblajkn dolorojn kaj ofte jam venis timidaj kaj malfortigitaj al la operacio, antaŭ ol ĝi eĉ komenciĝis. En la operaciejo ili estis laŭ por ĉiu operacio aparte difinitja metodoj fiksigitaj, por ne kaŭzi danĝerajn movojn pro doloroj dum la operacia proceso. Dum la operacio pro la fortaj doloroj la plej grava merito de la kirurgo estis labori rapide, sed pro la troa hasto ofte suferis ekzakteco kaj higieno. Pro la ekapliko de kloroformo ne nur la plej fortaj kaj komplikaj operacioj povis esti plenumaraj sendolore, sed entute eblis labori multe pli zorgeme, ekzakteme kaj higiene.
Produktado |
Industrie produktita kloroformo ekestas pro varmegigo de kloro kun metano aŭ kun klormetano ĝis temperaturo de 400–500 °C. Ĉe tiu alta temperaturo en pluraj paŝoj de radikala substituigo ekestas kvarklormetano ("tetraklormetano"):
- CH4+Cl2⟶CH3Cl+HCl{displaystyle mathrm {CH_{4}+Cl_{2}longrightarrow CH_{3}Cl+HCl} }
- CH3Cl+Cl2⟶CH2Cl2+HCl{displaystyle mathrm {CH_{3}Cl+Cl_{2}longrightarrow CH_{2}Cl_{2}+HCl} }
- CH2Cl2+Cl2⟶CHCl3+HCl{displaystyle mathrm {CH_{2}Cl_{2}+Cl_{2}longrightarrow CHCl_{3}+HCl} }
- CHCl3+Cl2⟶CCl4+HCl{displaystyle mathrm {CHCl_{3}+Cl_{2}longrightarrow CCl_{4}+HCl} }
En tiu poceso metano kun kloro sub kreo de klorkarbono unue iĝas klormetano, poste duklormetano, tiam triklormetano kaj fine kvarklormetano. La rezulto do estas miksaĵo de la kvar specoj de klormetanoj, kiuj per distilo povas esti disdividitaj.
Reakcioj |
Reakcio 1 |
- Kloroformo estas ĉefe uzata en la produktado de Fluorokarbono 22 (aŭ klorodufluorometano) per reakcio kun HF:[2]
CHCl3+2HF→CHF2Cl+2HCl{displaystyle {mathsf {CHCl_{3}+2,HF,{underset {}{xrightarrow[{}]{}}},CHF_{2}Cl+2,HCl}}} |
Vidu ankaŭ |
- Bromoformo
- Fluoroformo
- Jodoformo
Referencoj |
↑ Rossberg, M. et al. "Chlorinated Hydrocarbons" in Ullmann’s Encyclopedia of Industrial Chemistry, 2006, Wiley-VCH, Weinheim.
↑ Methane and its Derivatives