Midland (Teksaso)
Midland estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, grandparte en la same nomata distrikto. La loknomo signifas: meza lando.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Trafiko
5 Klimato
6 Vidindaĵoj
7 Famuloj
8 Ĝemelurboj
9 Fontoj
Bazaj informoj |
Koordinatoj: 32°00′N 102°06′U / 32°N, 102.1°U / 32; -102.1 (Midland (Teksaso))Koordinatoj: 32°00′N 102°06′U / 32°N, 102.1°U / 32; -102.1 (Midland (Teksaso))
Areo: 185 km²
Loĝantaro: 111.147 (en 2010)
Supermara alteco: 848 m
Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
Poŝtkodoj: 79701-79712
Telefonkodoj: 432
Geografio |
Midland situas en la suda landparto de Usono, en la okcidenta parto de Teksaso.
Historio |
Dum kunstruado de fervojo en 1881 oni konstruis stacidometon, kiu estis nomita pro ĝia centra loko inter Fort Worth kaj El Paso. En 1884 poŝto ekfunkciis kaj la loknomo oficialiĝis. En la sekva jaro Midland ricevis la taskon esti administrejo de distrikto. La stacidomo estis grava transporto-punkto por brutoj. En 1923 oni trovis nafton en la ĉirkaŭaĵo kaj la urbeto tuj iĝis administra centro de naftoesploro en la ĉirkaŭaĵo.
Trafiko |
Midland havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kaj trajnoj kuras al El Paso kaj Dallas.
Klimato |
Midland situas en senpluva stepa klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 10-25 °C. La varmo kulminas en junio kun iama mezurita rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun iama mezurita rekordo -24 °C. Jare pluvas po 371 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en septembro, plej malofte januare.
Vidindaĵoj |
muzeo pri petrolo
- arta muzeo
- muzeo pri aviadiloj
- historia muzeo
Famuloj |
familio de eksprezidento George W. Bush
Ĝemelurboj |
Chihuahua, Meksiko
Dōngyíng, Ĉinio)
Nov-Amsterdamo, Gujano
Saskatuno, Kanado
Wirral Britio
Fontoj |
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio