IKUE-Kongreso 2012




kongresa emblemo




memortabulo de la Esperanto-parko en Pécs, inaŭgurita la 25-an de julio 1966



La 65-a Kongreso de IKUE okazis ekde la 14-a de julio ĝis la 21-a de julio 2012 en Hungario inter la Esperanto-parko kaj la katedralo de urbo Pécs. Kongresejo estis cisterciana gimnazio kaj kolegio Nagy Lajos[1] en la urbocentro proksime de la katedralo. Krom plurlitaj ĉambroj en la kolegio mem, la kongresanoj povis loĝi ankaŭ en proksimaj hoteloj.




Enhavo






  • 1 Programoj de la kongreso


    • 1.1 1-a tago (14-a de julio 2012)


    • 1.2 2-a tago (15-a de julio 2012)


    • 1.3 3-a tago (16-a de julio 2012)


    • 1.4 4-a tago (17-a de julio 2012)


    • 1.5 5-a tago (18-a de julio 2012)


    • 1.6 6-a tago (19-a de julio 2012)


    • 1.7 7-a tago (20-a de julio 2012)


    • 1.8 8-a tago (21-a de julio 2012)




  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Programoj de la kongreso |


La temo de la kongreso estis "Mi kredas je unu Dio".


Prelegoj:[2]



  • la kred-konfeso; doksologio

  • Je kiu Dio ni kredas?

  • En la komenco Dio kreis: debato inter kreismo kaj evoluciismo

  • Unudiaj religioj kaj plurdiaj religioj: historia prezento kaj katolika distingo

  • "Dio estas paĉjo: pli multe, li estas panjo": ĉu tiu frazo laste eldirita de Johano Paŭlo la unua havas bibliajn bazojn? Eble jes: Luko 15,1-3.11-32

  • Kie estas Dio? Spirita Paradizo laŭ la poetoj, la teologoj, la verkistoj

  • Kiu estas la homo por ke Dio zorgu pri li?

  • Spiritismo: ĉu maniero por kredi je Dio, ankaŭ ĉe nekredantoj?

  • Sinjoro, al kiu ni iru? Dio, fonto de vortoj de eterna vivo

  • Ikonografio de Dio tra la jarcentoj (kultura prelego)

  • Dio mortis: la historio de kanzono kiun la italaj ŝtataj radio kaj televido cenzuris sed Radio Vatikana elsendis

  • Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min: doloro kaj morto laŭ la kristanismo



1-a tago (14-a de julio 2012) |


Bonvenigo, inaŭguro.



2-a tago (15-a de julio 2012) |


Urborigardado, katedralo, episkopa palaco.



3-a tago (16-a de julio 2012) |


Ekskursoj: Máriagyűd, Villány



4-a tago (17-a de julio 2012) |


Ĝenerala kunveno de IKUE, muzika horo.



5-a tago (18-a de julio 2012) |


Prelegoj, urborigardado perbuse.



6-a tago (19-a de julio 2012) |


Prelegoj, urbeto Bátaszék, urbo Szekszárd.



7-a tago (20-a de julio 2012) |


Prelegoj, Kalvaria vojo.



8-a tago (21-a de julio 2012) |


Adiaŭa tago de la 65-a IKUE-Kongreso.



Vidu ankaŭ |



  • IKUE-Kongreso

  • IKUE-Kongreso 2010

  • Kirsch János



Referencoj |





  1. ↑ reĝo Lajos la 1a


  2. ↑ laŭ la oficiala retpaĝo de IKUE




Eksteraj ligiloj |



  • La oficiala retpaĝo de IKUE
    • kongresa paĝo





Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.








Popular posts from this blog

Shield only combat

Heinkel He 51

How to get order event after placing order using observer in admin side?