Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj

Multi tool use

Situo de la ekoregiono.
La okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko. La ekoregiono inkluzivas la malaltebenaĵajn arbarojn etendiĝante ekde la Atlantika Oceano kelkajn centojn da kilometroj laninternen, kaj ekde okcidenta Ebur-Bordo tra Liberio, sudorienta Gvineo, plejparto de Sieraleono, kaj enen de sudokcidenta Gvineo. La Sasandro de Ebur-Bordo disigas la okcident-gvineajn malaltaĵajn arbarojn de la orient-gvineaj arbaroj kiuj troviĝas oriente. Landinternen kaj okcidenten, la okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj transiras al gvinea arbara-savana mozaiko, kaj al gvineaj montarbaroj je pli altaj altitudoj.
La orient-gvineaj arbaroj, kune kun la aliaj tropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko, estas inkluditaj en la biodiverseco-riĉaĵejo : gvineaj arbaroj de Okcidentafriko de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International). La ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200.
Flaŭro |
La ekoregiono ampleksas ĉiamverdajn arbarojn, kvazaŭĉiamverdajn arbarojn, marĉarbarojn kaj riverbordajn arbarojn. La kanopeo atingas altecon de 30 metroj, kun arboj superantaj ĝis 50 aŭ 60 metrojn. La plej kutimaj arboj estas Dacroydes klaineana, Strombosia glaucescens (Olacaceae), Allanblackia floribunda (Clusiaceae), Coula edulis (Olacaceae) kaj Diospyros sanzaminika (Ebenaceae).
La superreganta vegetaĵaro de la ekoregiono estas la sekundara arbaro kiu rezultas el la brulmastrumada migra kampkultivado, kun rapide kreskantaj plantoj kiaj Funtumia africana, Holarrhena floribunda kaj Pycnanthus angolensis.
Vidu ankaŭ |
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Ebur-Bordo
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
---|---|
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj |
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj |
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
AT0103 Kamerunaj montarbaroj |
![]() ![]() |
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj |
![]() |
AT0105 Komoraj arbaroj |
![]() |
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj |
![]() |
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko | ![]() ![]() ![]() |
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj |
![]() ![]() ![]() ![]() |
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj |
![]() |
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj |
![]() ![]() ![]() ![]() |
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj |
![]() |
AT0114 Gvineaj montarbaroj |
![]() ![]() ![]() ![]() |
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj |
![]() |
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko | ![]() |
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj | ![]() |
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj |
![]() |
AT0120 Maskarenaj arbaroj |
![]() ![]() |
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj |
![]() ![]() |
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj |
![]() ![]() |
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko | ![]() ![]() ![]() |
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj |
![]() ![]() ![]() ![]() |
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko |
![]() ![]() ![]() ![]() |
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj |
![]() ![]() |
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj |
![]() ![]() ![]() ![]() |
|
Eksteraj ligiloj |
angle Ekoregiono AT0130: Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (WWF)
angle Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (WWF-Wildworld)
angle Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (Wildworld) – Nacia Geografia Societo
angle Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
angle Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (Globalspecies)
angle Situo de la ekoregiono AT0114 : tajpu Western Guinean lowland forests
angle Tutmondaj 200; numero 1 : Gvineaj humidaj arbaroj ( WWF )
angle Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko (Naturprotekto Internacie)
qT2XVpR9KD x,l3KpnQ6ImFU 4NaYcx8GosMQ6 3tKL,Afxc1zi