Azia elefanto





















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Azia elefanto


Asian elephant - melbourne zoo.jpg


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Mamuloj Mammalia

Ordo:

Rostruloj Proboscidea

Familio:

Elefantedoj Elephantidae

Genro:

Elephas

Specio:

E. maximus



Dunomo


Elephas maximus
Linnaeus, 1758

Konserva statuso


Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero[1]


Arealo de la azia elefanto

Arealo de la azia elefanto


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Azia elefanto









v  d  r


Information icon.svg



La azia elefanto (Elephas maximus) el la ordo de rostruloj kaj familio de elefantedoj troviĝas en Junano de Ĉinio, kaj en suda kaj sudorienta Azio.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Vivmaniero


  • 3 Ekoregiona disvastiĝo


  • 4 Bildaro


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Referencoj





Priskribo |


Ĝiaj oreloj estas multe malpli grandaj ol tiuj de la afrika elefanto. Ĝiaj antaŭaj piedoj havas po kvin fingrojn kaj la malantaŭaj po kvar fingrojn. Ĝia frunto estas plata. La virelefanto havas paron da longaj dentoj. La elefanto estas la plej granda mamulo sur la firmtero. Ĝi altas ĉirkaŭ 3 metrojn, longas 5,5-6,4 metrojn kaj pezas ĉirkaŭ 5 000 kilogramojn. Ĝi bone flaras kaj aŭdas, sed ĝiaj okuloj estas ne akraj. Ĝia longa rostro, servanta kiel mano kaj brako, povas preni akvon kaj nutraĵon en sian buŝon. Kaj ĝiaj grandegaj oreloj ne nur estas organoj por aŭdi, sed ankaŭ helpas forigi varmon en la korpo. Ĝiaj mueldentoj estas grandegaj, sed en unu sama tempodaŭro funkcias nur unu aŭ du el ili. Ambaŭflanke de la malsupra kaj supra makzeloj estas po 6 tiaj dentoj, kiuj elkreskas unu post alia.



Vivmaniero |


La aziaj elefantoj vivas kun familio kiel unuo. Kelkiam pluraj familioj kune formas grandan gregon el pli ol cent membroj, kaj la gregon gvidas plenkreska elefantino. Maljunaj virelefantoj kutime vivas solaj kaj la junaj ŝatas formi inter si arojn. La elefantoj agas frumatene, vespere kaj nokte kaj ripozas tagmeze. Ili troveblas en densaj arbaroj kaj vastaj stepoj en diversaj zonoj, sen fiksa loĝejo. Kiam al ili mankas nutraĵoj en unu loko, ili do translokiĝas al alia. La elefanto manĝas tre multe, ĉiutage ĝi povas konsumi pli ol 200 kilogramojn da nutraĵoj, inter kiuj estas herboj, arbofolioj, ŝosoj kaj fruktoj. Ili ne havas fiksan generan sezonon, kaj la gravedeco daŭras 607-641 tagojn. La ĵus naskita elefantido pezas ĉirkaŭ 90 kilogramojn kaj altas unu metron. La elefantoj estas saĝaj kaj ankaŭ havas bonan memoron. Antaŭ kelkaj jarcentoj oni jam komencis bredi kaj dresi ilin por ĉasado kaj transportado.


Subspecio de la azia elefanto estas la sumatra elefanto.



Ekoregiona disvastiĝo |


Pro la densa homa loĝantaro en Sudorienta Azio la arealo de la sovaĝaj elefantoj estas nuntempe tre fragmentata (vidu la mapon). Tiu orientalisa specio troviĝas inter alie en jenaj ekoregionoj: la barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, la borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj, la centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj, la ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, la himalajaj subtropikaj foliarbaroj, la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo, la meghalajaj subtropikaj arbaroj, la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj, la nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, la sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj kaj la tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj.



Bildaro |






Eksteraj ligiloj |


  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube


  • http://nationalzoo.si.edu/Animals/AsianElephants

  • http://www.chaffeezoo.org/animals/elephant.html

  • http://bagheera.com/inthewild/van_anim_elephant.htm

  • http://www.zoo-munich.de/livecam.php?page=102771&v=100003



Referencoj |





  1. Asian Elephant Specialist Group (1996). Elephas maximus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10 May 2006. Listed as Endangered (EN A1cd v2.3)







Portala ikono Portalo pri Zoologio







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto