Rezolucio de Montevideo
En 1954 la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj. Vendrede la 10-an de decembro 1954 la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo akceptis rezolucion, kiu rekomendas, ke la ĝenerala direktoro de Unesko sekvu la evoluon en la uzado de la lingvo. Favoris la rezolucion por Esperanto relative malgrandaj kaj malpotencaj ŝtatoj kiel Meksiko, Ĉinio, Urugvajo kaj Svislando[1].
Post ankoraŭ 23 jaroj, ĝenerala direktoro de Unesko efektive unufoje vizitis Universalan Kongreson de Esperanto, sed la eksperimento ne ripetiĝis.
Montevidea Rezolucio de Unesko, 1954 |
Akceptita de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954, sekve de kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano Ivo Lapenna.
|
Referencoj |
↑ Kp. Luiz Carlos Franco: [http://web.archive.org/web/20101130002852/http://www.kke.org.br/_media/eo/palestras/50_jariĝo_de_la_unesko_rezolucio_la_batalo_de_montevideo.pdf LA KVINDEKJARIĜO DE LA
REZOLUCIO DE UNESKO POR ESPERANTO], 2004, p. 5
Eksteraj ligiloj |
50 jaroj da oficiala agnosko - kaj kio sekvis? (en Libera Folio)