Unio de Komunistaj Partioj - Komunista Partio de Sovetunio




La Unio de Komunistaj Partioj - Komunista Partio de Sovetunio (ruse Союз коммунистических партий - КПСС; mallonge СКП - КПСС; latinliterigite "SKP - KPSS") estas grupo de komunistaj partioj en pluraj ŝtatoj sur la teritorio de la eksa Sovetunio. La unio fondiĝis en 1993 kaj havas kiel membroj la sekvajn politikajn partiojn:



  • Komunista Partio de la Rusia Federacio

  • Komunista Partio de Ukrainio

  • Komunista Partio de Belarusio

  • Komunista Partio de Kazaĥio

  • Unuiĝinta Komunista Partio de Kartvelio

  • Komunista Partio de Sud-Osetio

  • Azerbajĝana Komunista Partio


  • Komunisma Partio de Litovio (malpermesita en Litovio)

  • Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio

  • Partio de Komunistoj de Kirgizio

  • Armena Komunista Partio





Gennadij Zjuganov


Gennadij Zjuganov (Геннадий Зюганов) ekde la jaro 2001 estas la prezidanto de la organizaĵo. Antaŭe gvidis ĝin Oleg Ŝenin (Олег Шенин), sed en tiu jaro li kun iuj subtenantoj forlasis ĝin por fondi propran novan partion, kiun li laŭ la partia modelo el la sovetunia erao simple nomis "Komunista Partio de Sovetunio").



Vidu ankaŭ |



  • Komunista Partio de Sovetunio (la originalo)




Eksteraj ligiloj |



  • retejo de la partio

  • membroj de la 33-a kongreso de la UKP - KPSU




Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono