Dolchamar


























Dolchamar

Dolchamar en la festivalo Maailma kylässä en 2005
Dolchamar en la festivalo Maailma kylässä en 2005

Bazaj informoj
Deveno

Unuiĝinta Reĝlando Londono, Britio

Ĝenroj

Hiphopo

Aktivaj jaroj

1999 – nuntempo

Eldoninto

Vinilkosmo, memstare







v  d  r


Information icon.svg



Dolchamar [dolĉ-amar'] (antaŭe Dolcxamar, vidu ankaŭ Dolĉamaro) estas muzikgrupo, kiu ekis en 1999 en Londono, sed nun baziĝas en Finnlando. Ĝi ludas ritman rokon kaj hiphopon kaj kantas en Esperanto. La bando ŝanĝis sian nomon de Dolcxamar al Dolchamar en 2003. La grupo koncertis en pluraj Esperanto-aranĝoj.



Anaro |



  • Piechjo (Patrik Austin) – kantado, akustika gitaro


  • Hannu Linkola – drumo


  • Andrei Dumitrescu – klavaro, blovklavaro


  • Sebastian Dumitrescu – akustika basgitaro



Diskaro |




  • 1999 - Kun ikso


  • 2000 - Lingvo intermonda


  • 2005 - Rebela Sono


  • 2009 - Trejn Tu Noŭer


  • 2010 - Trajn' nenien



Eksteraj ligiloj |




  • Dolchamar en MySpace


  • Ree bela sono, artikolo de Reinaldo Marcelo Ferreira en Monato 2005/07-08, p. 35


  • Verkoj de Dolchamar en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo





Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono