Interkomunumo Rennes Métropole
La komunumo de aglomeraĵo Rennes Métropole estas franca interkomunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.
Enhavo
1 Historio
1.1 Rennes District : la unua interkomunuma strukturo
1.2 La transformado en komunumo de aglomeraĵo
2 La interkomunuma teritorio
2.1 Konsisto
3 Aldonaĵoj
3.1 Vidu ankaŭ
3.2 Eksteraj ligiloj
3.3 Bibliografio
3.4 Fontoj, notoj kaj referencoj
Historio |
Rennes District : la unua interkomunuma strukturo |
Unua fazo de la interkomunumo de la lando de Rennes, la urba distrikto de la renna aglomeraĵo aŭ Rennes District estis kreita en 1970[1] kaj aliformiĝis en 2000 en aglomeraĵa interkomunumo.
En 1989, la distrikto konsistis el 28 komunumoj, kie loĝis pli ol unu triono de la loĝantaro de la departemento Ille-et-Vilaine.
En 1993, la distrikto disdonis 26-paĝan dokumenton titolitan Projekto por la renna aglomeraĵo eldonita je 160 000 ekzempleroj. Ĝi tiam konsistas el 31 komunumoj kaj ties administra konsilio konsistas el 84 delegitoj.
La transformado en komunumo de aglomeraĵo |
Ekde 2000, la komunumo de aglomeraĵo Rennes Métropole sukcedis al la urba distrikto de la renna aglomeraĵo « Rennes District », kreita en 1970.
2000: Kreado de « Rennes Métropole » ligita al la modifo de la statuto de "Rennes District" en komunumo de aglomeraĵo. Samtempe, ĝi alprenis novajn kompetentecojn : sportaj kaj kulturaj instalaĵoj, vojoj kaj parkadejoj je komunuma intereso sed perdis sian kompetentecon pri sukurado kaj incendioj, kiu iris al la departementa nivelo. Tri novaj komunumoj eniris la interkomunumon : Corps-Nuds, Orgères kaj Saint-Armel
2001: Rennes Métropole ekrespondecas pri la kolekto de la domruboj, la apartiga kolekto kaj la rubejoj- 15-an de Marto 2002: inaŭguro de la Metroo de Rennes
2004: eniro de la komunumoj Bourgbarré kaj Nouvoitou en la interkomunumo
2005: la komunumo Noyal-sur-Vilaine eliras el la interkomunumo, kontraŭ la opinio de Rennes Métropole[2].
2006: kreado de la transportkarto KorriGo, Marte: inaŭguro de Champs Libres
2007: inaŭguro de la interkomunuma palaco.
2007: plano farita por la linio b de la metroo traironta Rennes de sudokcidente nordorienten kaj du stacioj komunaj kun la linio a : Sainte-Anne kaj Gares (Stacidomoj).
La interkomunuma teritorio |
Konsisto |
La interkomunumo Rennes Métropole arigas 37 komunumojn :
- Acigné
- Betton
Bourgbarré (ekde 2004)- Brécé
- Bruz
- Cesson-Sévigné
- Chantepie
- La Chapelle-des-Fougeretz
- La Chapelle-Thouarault
- Chartres-de-Bretagne
- Chavagne
- Chevaigné
- Cintré
- Clayes
- Corps-Nuds
- Gévezé
- L'Hermitage
- Montgermont
- Mordelles
- Noyal-Châtillon-sur-Seiche
Nouvoitou (ekde 2004)- Orgères
- Pacé
- Parthenay-de-Bretagne
- Pont-Péan
- Rennes
- Le Rheu
- Saint-Armel
- Saint-Erblon
- Saint-Gilles
- Saint-Grégoire
- Saint-Jacques-de-la-Lande
- Saint-Sulpice-la-Forêt
- Thorigné-Fouillard
- Le Verger
- Vern-sur-Seiche
- Vezin-le-Coquet
- Laillé (ekde la 1-a de Julio 2012)
- Bécherel (ekde 2013)
- Langan (ekde 2013)
- La Chapelle-Chaussée (ekde 2013)
- Miniac-sous-Bécherel (ekde 2013)
- Romillé (ekde 2013)
Aldonaĵoj |
Vidu ankaŭ |
- Komunumaroj en Ille-et-Vilaine
- Metroo de Rennes
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retpaĝejo de Rennes Métropole
- Retpaĝejo de STAR (busoj kaj metroo)
Bibliografio |
Fontoj, notoj kaj referencoj |
↑ 1970, La distrikto de tiuj, kiuj faris ĝin
↑ france Kial Noyal devas resti en "Rennes Métropole"