Sidney van den Bergh

































Sidney van den Bergh
Persona informo
Nomo Sidney van den Bergh
Dato de naskiĝo
20-a de majo 1929
Loko de naskiĝo Wassenaar
Okupo astronomo
Aĝo 89
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Sidney van den Bergh (naskiĝis la 20-an de majo 1929, en Wassenaar) estas kanada astronomo Naskita en Nederlando, li sudis en Usono kaj Germanio, kaj karieras en Kanado.


Li estas filo de la nederlanda komercisto kaj politikulo
(VVD) Sidney James van den Bergh kaj
nepo de Samuel van den Bergh, kun-fondinto de Unilever.


Tre interesita pri astronomio, geologio kaj arkeologio, li sudis en la
Université de Leiden de 1947 al 1948 kaj ricevis stipendion por studi en
en la Universitato Princeton, de kiu li estis bakalaŭro pri arto (B.A.) en
1950, li ricevis altgradan diplomon en la Universitato de Ohio en 1952 kaj
doktorecon en la Universitato de Göttingen en 1956.


De 1956 al 1958, li havis postenon de profesoro en la Universitato de Ohio, poste li
transloĝis en Toronton (Kanado) kaj komencis sian karieron en la
Observatorio David Dunlap de la Universitato de Toronto. Tie li konatiĝis per
siaj laboroj pri ekstergalaksia astronomio.
Li faris novan kalkulon de la aĝo de la universo kaj malkovris la
nanan sferan galaksion Andromedo 2. Kun


Poste de 1978, li laboris en Viktorio (Brita Kolumbio) en la
Dominia Astrofizika Observatorio kies direktoro li estis en 1977 ĝis sia
duona emeritiĝo en 1986.


Li estis prezidento de la Kanada societo de astronomio kaj vicprezidento de
la Internacia Astronomia Unio de 1972 al 1982. De 1982 li estas prezidento
de la Observatorio Kanado-Francio-Havajo.



Honoroj |


Li estis :



  • Oficiro de la Ordono de Kanado (1984),

  • Elektita ano de la Reĝa Societo de Londono (1988).


Li ricevis :



  • La medalon de unua prezidento de la Nacia Sciencesplora Konsilistaro en 1988,

  • La premion "Henry Norris Russell Lectureship" de la American Astronomical Society en 1990,

  • La Premion Killamn en 1990,

  • La Premion Carlyle S. Beals en 1998,

  • La Bruce Medalon[1] en 2008,


Oni donis lian nomon al :



  • La asteroido 4230 van den Bergh[2],

  • La kometo van den Bergh[3], (malkovrita de van den Bergh en 1974)



Notoj kaj referencoj |




  1. Bruce-Medaluloj: Sidney van den Bergh (angle)


  2. den Bergh JPL Small-Body Database Browser 4230 van den Bergh (1973 ST1) (angle)


  3. C/1974 V1 (van den Bergh) (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Emerita astronomo ricevas prestiĝan internacian premion


  • angle france Sidney van den Bergh : plej respektita astronomo de Kanado















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto